Oblewanie Perperuny (Perun)

Estas trosekeco, kiel nun en Eŭropo. Inter vilaĝaj domoj dancas infanoj. Ili elektas inter si knabinon, ankoraŭ ne sufiĉe maturan por edziniĝi. Ŝi estas nuda, vestita nur en herbojn, foliojn kaj florojn. Oni nomas ŝin Perperuna – ŝi estos la oferaĵo por Perun. Dum pliaj dancoj en la vilaĝo, virinoj de sekvaj domoj verŝas akvon sur ŝin. Ĉu tio venigos tiom atendatan pluvon? Laŭ la malnovaj slavaj kredoj – jes. Onidire tiun riton eblas ankoraŭ foje renkonti en sudslavaj landoj.

Oblewanie Perperuny estas nomo de la biero kaj signifas verŝadon de akvo sur Perperuna. Produktis ĝin bierfarejo Perun, do samnoma al tiu slava diaĵo de fulmoj. La biero estas belgstila Pale Ale. Ĝia aromo ne estas intensa, sed tute agrabla, ĉefe frukta, sed ankaŭ iom malteca. Dum trinkado unue venas dolĉo sama kiel la odoro, poste iĝas iom pli pikanta kaj bilanciĝas per lupola amareco.

La biero tre bele prezentiĝas en la glaso. Ĝi havas malheloran aŭ sukcenan koloron. Ŝaŭmo bedaŭrinde malaperis tiom rapide, ke mi ne sukcesis bone foti ĝin, kvankam komence estis sufiĉe abunda. La etikedo estas kutima por tiu bierfarejo – tre eleganta. La biero kostis 7,99 PLN (~2€) en loka vendejo. Laŭ mi ĝi estas tre sukesa kaj certe provinda.

Nomo Oblewanie Perperuny
Stilo Belgian Pale Ale
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 5,2% volumene
Ekstrakto 13,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj pilzena, munkena, karamela 30, sukcena
Uzitaj lupoloj Iunga, Sybilla (fakte, tiuj lupoloj estas polaj, do kial “belgian” en la stilnomo?)
Uzitaj gistoj T58
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Śmietanka (Jan Olbracht)

Stilon de ĉi tiu etikedo eble vi jam povas rekoni. Temas pri metieja bierfarejo Jan Olbracht el Piotrków Trybunalski, Pollando kaj serio kiun reĝtemaj desegnaĵoj de Andrzej Mleczko (fama pola amuzbilda desegnisto). Ĉi-foje tre somera tritika biero Śmietanka (Kremo). Pli preciza stilo estas verŝajne Hefeweizen, tamen kaj la botelo kaj la retejo de la bierfarejo silentas pri tio, do tio restas mia takso. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

La biero estas malklara, havas idealan oran-bananan koloron kaj abundan ŝaŭmon – ja estas tritika. La aromo estas grena kun agrable senteblaj bananoj. Laŭ la priskribo devus rimarkebli ankaŭ kariofilo, sed mi ne sentis ĝin. La gusto estas komence iom dolĉeta kaj poste ŝanĝiĝanta al acida kun senteblaj banonoj, amareco apenaŭas. Alta gasenhavo idealas por ĉi tiu stilo. La nomo de la biero evidente taŭgas – ĝi vere estas kremeca. Ĝenerale la biero estas tre refreŝiga kaj bongusta. Krom tiu miaopinia manketo pri kariofilo, mi dirus ke ekzempla Hefeweizen. En apuda vendejo kostis 6,49 PLN (~1,53€). Mi tre rekomendas por varma tago!

Cetere, kiel videblas en la tria bildo, mi devas ankoraŭ iom lerni kiel taŭge verŝi tritikan bieron (estas vere ne tiom facila!). Unu mi verŝis tro trankvile kaj la ŝaŭmo tute mankis, dum en la dua mi troigis en alian flankon ;)

Nomo Śmietanka (Kremo)
Stilo tritika biero (mi pensas, ke estas hefeweizen)
Lando Pollando
Bierfarejo Jan Olbracht www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 12,5% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj plizena, tritika, karmela hela
Uzitaj lupoloj Spalt
Uzitaj gistoj WB-06
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Wilk German Style Pilsner (Wilk)

Wilk en la pola estas lupo. Tiel nomiĝas metieja bierfarejo el kiu venas ĉi tiu biero. La bierfarejo laŭ informo en la etikedo estas lokita en apudvarsovia Otwock. Ŝajnas, ke ili ĝis nun vendas nur unu bieron – germanstilan pils. Pils certe ne apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj. Mi pensas, ke mi trinkis jam ege tro da ĝi, ĉar apud hela lager, ĝi estas la plej populara bierstilo en la mondo. Ankaŭ ne vere elstara se temas pri odoro aŭ gusto. Ĝi estas simple biero, kiun oni povas facile trinki en varma somera tago (kaj nune en Eŭropo tiaj abundas). Sed do, mi revenu al Wilk.

Ĉar la stilo ne vere estas por flari ĝin, mi verŝis ĝin al alia glaso ol kutime. Ĉi tiu alta glaso plej bonas por ŝaŭmriĉaj tritikaj bieroj aŭ simplaj helaj bieroj kiel tiu ĉi. En la glaso la biero tre bele prezentiĝas. Ĝi havas oran koloron, belan ŝaŭmĉapon kaj videblajn supreniĝantajn gaserojn. Se oni jam volas trovi iun aromon ĝi, cetre estas pli malta ol lupola. Same se temas pri la gusto – facila malta gusto kun iometa lupola amareco je la fino. La biero estas sufiĉe multe gasenhava, sed tio samtempe tute ne ĝenas. Se temas pri aspekto – etikedo klasika, sed nenio aparta. La bierfarejo ankoraŭ ne havas retpaĝon, sed nur fejbukan paĝon. En ĝi ili ŝajnas multe pli “mojosi” ol necese, sed ja ne tio estas la esenco. mi observos ilin por eventuale provi, se ili faros iun novan bieron.

La biero Wilk German Style Pilsner min tute ne ravas, sed ja mi ne supozas, ke iu biero en tiu stilo povas ravi min. Tamen certe ĝi estas tre ĉarma trinkaĵo por varma somera tago. Se vi estas kutima biertrinkanto kaj timas “strangajn” bierojn, ĝi estas perfekta elekto. Vi ricevos tian bieron kian vi trinaks kutime, sed en pli alta kvalito. Klare, tiu kvalito kaj metieja, tradicia produktado devas ankaŭ kosti – 5,39 (~1,27€) estas duoblo kompare al similaj konzernaj bieroj, do vi mem taksu ĉu inndas.

Nomo Wilk German Style Pilsner
Stilo germansitla pils/pilsner
Lando Pollando
Bierfarejo Wilk www fb
Alkoholenhavo 5,2% volumene
Ekstrakto 12,1% peze
Temperaturo de servado 9° por senti ĝian plenan guston, sed ja tiu biero tutbone povas esti nur ĉarma trinkaĵo dum varmega tago kaj tiam tutbonas malpli alta temperaturo
Uzitaj maltoj horodeaj (mi ne trovis pliajn detalojn)
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Noc Kupały (Perun)

La sekva biero en la kolekto de recenzoj nomiĝas Noc Kupały. Eble antaŭ ol paroli pri la biero mem, mi klarigu kion signifas la nomo, do unue ŝaltu muzikon. Noc Kupały estas slava festo ligita kun la plej mallonga nokto en la jaro (kutime la 20/21-a de junio). Ĝi estas slava festo de fajro, akvo, suno kaj luno, fekundeco, feliĉo kaj amo. Kristanismo alveninte al Pollando ne sukcesadis forpeli la tradiciajn ritojn, do provis kristianigi ĉi tiun feston ŝanĝante ĝin al la nokto de Sankta Johano. Pliajn infomrojn vi povas trovi vialingve en vikipedio. Kaj nun, reen al la biero…

Noc Kupały laŭ informo sur la etikedo estas Polish Extra Foreign Stout. Pola, pro polaj lupoloj: iunga, sybilla. Extra ĉar pli forta ol normala stout. Foreign, porekstrelanda, do kun pli da lupoloj ol kutime. Kaj fine stout – brita stilo de suprefermentita malhela biero. La biero venas de kontrakta bierfarejo Perun. Kontrakta signifas, ke ili (ankoraŭ) ne havas propran lokon, sed produktas bierojn en aliaj bierfarejoj. Ĉi tiun en Wąsocz.

Koloro de Noc Kupały estas evidente nigra kiel nokto. Ŝaŭmo estas elstara – bruna, longrestanta, tre abunda kaj konsistanta el etaj eroj. Aromo fortas pro multeco de lupolo kaj klare senteblas en ĝi brulitaj maltoj. La gusto estas tre bone balancita – komenciĝas iomete dolĉe, ĉokoladece kaj finiĝas per brulita amareco, eĉ iom restanta, kio estas specifa por polaj lupoloj. Gasenhavo estas apenaŭa kaj pro tio la biero estas tre glata. Ĝi estas ankaŭ tre facile trinkebla. La etikedo estas eleganta, sed ne ial aparte inspira. La nomo estas iomete stranga, ĉar kvankam bero estas nigra kiel nokto, la nomo temas tamen pri somera nokto, dum la biero estas evidente aŭtuna aŭ vintra. Tamen ĝenerale Noc Kupały estas tre bona kaj rekomendinda. Ĝi kostis 7,99 PLN (~2€), do ne malmulte, sed evidente tre indis. Se vi vidos ĝin – nepre provu!

Nomo Noc Kupały
Stilo Foreign Extra Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 6,4% volumene
Ekstrakto 15,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj horodeaj: karamela, koloriga, brulita
Uzitaj lupoloj Iunga, Sybilla
Uzitaj gistoj US05
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Bojan Maorys (Bojanowo)

Maorys estas biero de la bierfarejo Bojanowo, Pollando (la sama kiu produktas jam recenzitan de mi bieron Somero). Ĝi ne estas metieja bierfarejo, sed jam relative granda apartenanta al sama grupo kiel brerfarejoj Ciechan kaj Lwówek. La nomo Maorys (Maorio) tuj sugestas ke la biero devas havi novzelandan karakteron, kio nuntempe popularas almenaŭ en la pola metiejbiera merkato. Tiun novzelandecon certigas do lupoloj: Kohatu kaj Motueka (tamen du aliaj uzitaj estas germana Magnum kaj usona Mosaic). La biero estas pasteŭrizita kaj nefiltrita.

La biero estas malklara kaj havas orbrunan koloron. Ŝaŭmo estas etera, helbruna, sed iom tro rapide malaperanta – sekala malto devus iom pli longe teni ĝin. Aromo estas sufiĉe forta kaj avanas en ĝi citrusaj fruktoj kaj herboj. La gusto estas iom acida (kio estas tipa por sekala bieroj) kun amara finaĵo. Surlange senteblas ĝia glateco venanta de sekalaj maltoj. Gasenhavo estas modera. La biero ne estas elstara, sed tute bona. Ĝi ne estas de metieja bierfarejo, do oni ne povas atendi iun miraklon, sed ĝi estas tute korekta, provinda kaj faciltrinkebla. En loka vendejo ĝi kostis 6,99 PLN (1,67€). La etikedo estas interesa kaj estetika. Bieroj de ĉi tiu bierfarejo estas sufiĉe vaste aĉeteblaj, do se vi trafos ĝin – ĝi valoras gustumadon!

Nomo Bojan Maorys
Stilo sekala IPA
Lando Pollando
Bierfarejo Bojanowo www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto 15,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj carared, karamela malhela, plzena, tritika, sekala hela, melanoidynowy (mi ne sukcesis traduki al Esperanto, ĉu iu kemiisto ĉi tie?)
Uzitaj lupoloj Magnum, Mosaic, Kohatu, Motueka (du lastaj estas novzelandaj)
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Miłosław Koźlak (Fortuna)

Miłosław Koźlak, kiel la nomo mem diras estas la biero en stilo koźlak (nomata ankaŭ bock). Ĝi venas el bierfarejo Fortuna en Miłosław, Pollando. La biero havas belan rubenan aŭ sukcenan koloron, estas klara kaj travidebla. Supre formiĝas etera ŝaŭmo, kiu tamen poste nelonga tempo malaperas. En aromo plej senteblas malhela pano. Krome ŝajnas al mi iom metaleca. La gusto je la komenco estas iom acida, poste ŝanĝiĝantas al amara. Tamen laŭ mi tro malplena por tiu stilo. Tion kulpas verŝajne malmulteco da komenca ekstrakto (nur 15,7%, dum por koźlak devus esti inter 16% kaj 18%). Gasenhavo eble iom tro alta, sed ne ĝena. Alkoholenhavo estas konforma al la stilo, 7,5%, do sufiĉe alta, sed ne sentebla en gusto aŭ odoro. La etikedo estas klasika, ne iel aparte elstara. Rimarkindas dediĉita kronfermilo, sed ja oni devas memori ke bierfarejo Fortuna, ne estas metiejo, sed tamen sufiĉe granda bierfarejo en okcidenta Pollando. En loka vendejo ĝi kostis 5,03 PLN (1,20€), do eble iom tro multe por tia kvalito. Se vi trovos kontraŭ ĉ. 3,50 PLN tiam eble valoras aĉeti kaj provi, sed ĝi ne nepre aparte ripetindas. Krome, ĝi ne estas vere klasika ekzemplo de sia stilo, do por provi veran koźlak, oni eble trovi iun alian.

Nomo Miłosław Koźlak
Stilo koźlak (bock)
Lando Pollando
Bierfarejo Fortuna www fb
Alkoholenhavo 7,5% volumene
Ekstrakto 15,7% peze
Temperaturo de servado 9 – 12°
Uzitaj maltoj hela (plizena) kaj malhelaj (munkena, karamela, ĉokolada)
Uzitaj lupoloj amarspecaj
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Królewskie Tajemnice (Jan Olbracht)

Królewskie Tajemnice (Reĝaj Sekretoj) estas sufiĉe peza biero el bierfarejo Jan Olbracht (Jan Olbracht estis pola reĝo kaj pro tio ĉiuj bieroj de ĉi tiu bierfarejo estas reĝtemaj) el Piotrków Trybunalski, Pollando. La stilo estas britdevena – Stout. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

En la odoro klare senteblas maldolĉa ĉokolado, iome ankaŭ fumo de rostita malto. La koloro estas preskaŭ komplete nigra kaj netravidebla. Gusto estas evidente amara, iom kafeca. Gasenhavo ne grandas, kio tute taŭgas por ĉi tiu stilo. Ŝamo estas abunda, etera, sed sufiĉe rapide reduktiĝas al malalta tavolo. La etikedo ŝerce bildigas la nomon kaj kongruas kun aliaj etikedoj de ĉi tiu bierfarejo.

La biero laŭ mi estas tute korekta kaj konforma al ĝia stilo. Mi ŝatas tiaspecajn bierojn, do mi nemalfacile povus trinki pli ol unu, tamen por averaĝa bieruzanto ĝi eble povas esti iom tro amara kaj fortgusta. Tamen, certe valoras almenaŭ provon. La prezo estas mezalta, kongrua kun aliaj polaj metiejaj bieroj – en vendejo apud mia domo duonlitra botelo kostis 6,79 PLN (1,63€). Mi rekomendas por almenaŭ provi kaj eble ekŝati.

Nomo Królewskie Tajemnice (Reĝaj Sekretoj)
Stilo Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Jan Olbracht www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 12,5% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj plizena, tritika, munkena, Carafa, karmela malhela
Uzitaj lupoloj Admiral, Goldingd
Uzitaj gistoj S-04
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)