Dobry Pasterz (Browar Wiślany)

Dobry PasterzBona Paŝtisto de Browar Wiślany (Vistula Bierfarejo) el Varsovio estas biero en stilo Euro Lager, do verŝajne la plej populara bierstilo en la mondo. Plaj populara, ĉar ĝi devas bongusti por laŭeble ĉiu, do efektive vere bongustas por neniu. Kaj nu, ankaŭ ne bongustas por mi ;)

Dobry Pasterz aspektas en glaso perezentiĝas tute bele, klare kaj sukcenkolore. Ŝaŭmo unue abuda kaj etera bedaŭrinde rapide truiĝis kaj malgrandiĝis. La odoro estas delikata, evidente malta, iomete dolĉa. Gusto samas, ne aparte intensas kaj nur je la fino havas iom da delikata amareco. Gasenhavo sufiĉe alta, do taŭga por euro lager. Fakte en la biero verŝajne plej bonas la etikedo. Tamen nur la antaŭa. El la malantaŭa ni bedaŭrinde apenaŭ ion ekscios pri la biero mem. Resume, laŭ mi ne vere indas. Eble pli kvalitas ol konzernaj samstilaĵoj, sed mi ne certas ĉu indas pro tio pagi 4,99 PLN (1,18€).

Nomo Dobry Pasterz
Stilo Euro Lager
Lando Pollando
Bierfarejo Wiślany
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto mankas informo, sed cete ne aprte multe
Temperaturo de servado 7 – 10° laŭetikede, sed laŭ mi ne perdus multe se estus pli malvarma, precipe en somera tago
Uzitaj maltoj horodeaj (mankas pliaj detaloj)
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉi-supre informoj mankas, ĉar la bierfarejo havas nek retpaĝon, nek fejsbukan paĝon, nek detalajn informojn en la etikedo.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Kulawy Ork (Chmielogród)

Hodiaŭ venas tempo por la nigra versio de IPA-biero, nomata ankaŭ Cascadian Dark Ale. En biera mondo estas disputo pri tio kiel nomi tiun stilon, sed pri tio eble alifoje. Nun pri la reprezentanto de ĉi tiu stilo – Kulawy Ork (lama ogro) el gdanska kontrakta bierfarejo Chmielogród. Ili produktas tiun bieron duloke. En unu loko oni enbareligas ĝin kaj vendas en gdanskaj (aŭ proksimaj) drinkejoj, dum por enboteligo kaj vendado en aliaj regionoj de Pollando oni produktas ĝin en bierfarejo Witnica. Mi trinkis ĝin en varsovia manĝejo Jamniczek (veganaj hot-dogoj), do kompreneble mi ricevis la botelan varianton de Witnica. Sur la botelo estas tre bona etikedo kun la nomo, stilo kaj bildo de tiu ĉarma lama estaĵo. En la malantaŭa etikedo troviĝas sufiĉe multaj informoj pri la biero mem.

Kulawy Ork estas biero kun elstara bruna, etera ŝaŭmo. En la glaso bone videblas flugantaj gistoj (vidu la plej dekstran bildon), kio ne estas eraro (la produktanto aparte avertas pri tio en la etikedo), ĉar la biero estas nefiltrita. La aromo estas evidente lupola kun iom da brulitaj maltoj. Mi ne vere sukcesis bone pritaksi detalojn de la aromo, ĉar mi trinkis la bieron ekstere kaj en maltaŭga glaso. En gusto, amareco estas meza (por tiu stilo kompreneble), bone balancita. La bieron oni trinkas tute facile – ĝi ne surgenuigas, sed tute bonas kaj oni volonte prenus la sekvan. Mi trinkis ĝin kontraŭ 9 zlotoj (2,13€), do tute bona prezo konsiderante ke estis manĝejo kaj ne vendejo. Do tutcerte mi rekomendas ambaŭ – la bieron Kulawy Ork kaj veganhotdogan manĝejon Jamniczek.

Nomo Kulawy Ork
Stilo Black IPA / Cascadian Dark Ale
Lando Pollando
Bierfarejo Chmielogród www fb
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto 14,1% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj herdeaj (mankas pliaj detaloj)
Uzitaj lupoloj Columbus, Cascade, Simcoe, Centennial
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 60

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Czarny Kot (Czarny Kot)

Czarny Kot estas nigra kato, do jes, ĝi estas biero elektita pro la nomo ;) Ĝi venas de la samnoma bierfarejo en Radom. Biero vendatas en malgrandaj (0,33l) boteloj kun nemalbonaspekta etikedo, tamen bedaŭrinde kun apenaŭaj informoj pri la biero mem. Aparte plaĉas al mi la kronfermilo, do mi metis ĝin en la bildon. La biero estas tre malhela, sed ne tute migra (eble tio ne bone videblas en la fotoj – ĉi-foje faritaj nur poŝtelefone). Bruna grandera ŝaŭmo komence alta rapide malaperis. Aromo estas apenaŭa, sed se jam senti ĝin, eble iom karamela kaj bruligita. En gusto ankaŭ ne senteblas multego krom dolĉo. Eble same kiel en aromo – iom da karamelo kaj bruliteco. Mi ne apartenas al tiuj bierŝatantoj kiuj principe abomenas dolĉajn bierojn – mi konas vere multajn dolĉajn bierojn, kiujn mi ŝatas. Tiu ĉi tamen ne aliĝos al listo, ĉar ĝi estas tro akveca, ĝia gusto – tro malplena. Eĉ se vi ŝatas dolĉajn malhelajn bierojn – vi trovos pli bonan.

Nomo Czarny Kot
Stilo ne konata
Lando Pollando
Bierfarejo Czarny Kot www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado eble 8 – 9°?
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Czarna Dziura (Pinta)

Czarna Dziura signifas nigran truon. Ĝi estas nomo de la biero el bierfarejo kontrakta Pinta. Unue pri la aspekto, kiu estas bonega. La biero havas tute nigran koloron kaj bruna ŝaŭma ĉapo sur ĝi estas abuda, etera kaj longrestanta. Ankaŭ la etikedo laŭ mi estas tre bela.

En aromo kaj gusto de la biero senteblas malhela pano kaj bruligitaj maltoj. Lupolaj aromoj apenaŭas, sed tamen ĝi estas amareca. Por mi la gusto iom tro malplenas, la biero estas tro akveca. Tamen aliflanke, tio ŝajnas esti taŭga por la stilo – Dark LagerSchwarzbier, do mi supozas, ke tiel devis esti. Pli multe pri ĝi fakte mi ne vere emas skribi, ĉar mi ne rekomendus, krom se iu simple volas ekkoni ecojn de la stilo. Ĝi estas biero kutima kaj faciltrinkebla, sed laŭ mi tro enua.

Nomo Czarna Dziura
Stilo Dark Lager aŭ Schwarzbier
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 4,5% volumene
Ekstrakto 11,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 9°
Uzitaj maltoj maltoj Weyermann®: pilznena, munkena (II), Carafa® (III) Special, malta koloriga ekstrakto Sinamar®
Uzitaj lupoloj Tradition (DE), Spalt Select (DE)
Uzitaj gistoj Saflager W 34/70
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Po Godzinach AIPA (Amber)

AIPA estas mallongigo por American India Pale Ale – la fama stilo de la biera revolucio. Do, dekomence. Ekzistis brita bierstilo Pale Ale, do hela altfermentita biero. Britoj volis havi sian bieron ankaŭ en kolonioj, sed problemo estis, ke biero ne eltenadis la vojaĝon. Do por ke ĝi estu pli longe trinkebla oni aldonis pli da lupoloj, kiuj konservas bieron. Pro tio india en la nomo, ĉar tiu multlupola biero devis atingi Baraton. Kromefiko de pli granda kvanto de lupolo estis, ke la biero fariĝis pli aroma kaj pli amara. Tiel naskiĝis nova stilo India Pale Ale konata kiel IPA. Sekve, ĝi ricevis plurajn variaĵojn kaj unu el ili (tre populara en etbiera merkato) estas AIPA, do IPA kun usonaj lupoloj (pro tio American). Tiujn lupolojn karakterizas ĉefe fruktaj, citrusaj aromoj. Finfine do la biero en stilo AIPA devus esti relative ekstrema – aromriĉa, gustoriĉa kaj forte amara. Ĉu Po Godzinach AIPA de bierfarejo Amber estas tia? Jen la recenzo.

Valoras komeci de tio, ke Amber estas nemalgranda bierfarejo, do la bieron oni devas rigardi duflanke – en komparo kun aliaj samstilaj bieroj kaj kiel eventualan unuan konfronton kun la stilo. Do unue mi provu tiun duan aliron. Aspekto de la biero estas sufiĉe taŭga. Ĝi havas belan malhelsukcenan koloron, tamen la ŝaŭmo apenaŭ ekzistis. En aromo, kiel anoncite en etikedo, evidente senteblas citrusoj. La gusto estas ĉefe malta kun lupoldevenaj citrusoj, tamen eble iom maltro densa, konsciante ke laŭetikede estas 15% de ekstrakto. Do, ĝis ĉi tie ĉio bonas – la biero kongruas kun la stilo AIPA, sed estas iom mildigita, do ne vere komparebla kun samstilaj metiejaj bieroj, sed taŭga por unua konfronto kun la stilo. Sed venas ankoraŭ unu punkto. Amareco. Ĝi tute ne estas mildigita. Laŭ la etikedo ĝi “klare senteblas” sed fakte mi dirus ke ĝi estas restanta. Oni sentas tiun amarecon ankoraŭ longe post trinkado kaj al mi tio tute ne plaĉas. Ne ĝenus min forta amareco, sed ĝi estus bilancita per forta frukteco. Ĉi tie frukteco enestas, sed maltroa por balanci intensan kaj restantan amarecon. Resume, se vi ne ankoraŭ provis bieron en la stilo AIPA, vi konsciu ke Po Godzinach AIPA ne estas elstara ekzemplo, sed ankaŭ ne malkorekta kaj ne timiĝu de amareco – en kelkaj metiejaj samstilaj bieroj ĝi estas pli bone balancita. Se vi tamen jam provis aliajn AIPA-bierojn ĉi tiu verŝajne ne ravos vin. Kostis 5,79 PLN (~1,37€) kaj laŭ mi meritas aĉeton kaj provon, sed tro oni ne atendu. Ankaŭ, se vi havos elekton inter ĉi tiu kaj (eĉ se pli kosta) metieja AIPA, elektu la duan.

Nomo Po Godzinach AIPA
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Amber www fb
Alkoholenhavo 5,2% volumene
Ekstrakto 15,1% peze
Temperaturo de servado 10 – 13° (tamen ĉi tiun eble indas pli malvarmigi)
Uzitaj maltoj pale ale, tritika
Uzitaj lupoloj usonaj Citra, Chinook kaj novzelanda Pacific Jade
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 65 – 75

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)