Cumowe (Spółdzielczy)

Jen nova bierfarejo en mia kolekto: Browar Spółdzielczy (Kooperativa Bierfarejo) el Puck. Ĝi estas neprofitcela kooperativo, kiu tiel laborigas neplenlertulojn kaj partoprenintojn de okup-terapio. Ĉiuj iliaj bieroj portas nomojn venantajn de maristaj nodoj. Same estas pri ĉiu avena stout – Cumowe. La biero mem ne estas aparte impresa. Ĝi havas belan nigran koloron, kiu nur ĉerande aspektas iom pli malhelrubene. Ŝaumo estis bruna kaj ĉeestis tre mallonge. En aromo mi ne sukcesis multon eltrovi. Avenecon mi ne sentis. Aromo estas iometete kafeca aŭ amarĉokolada, sed nur se oni vere volus iun aromon eltrovi. En gusto iom acida, iom amara. Ĝenerale enorda, sed tute ne elstara. Tamen la ideo de la bierfarejo estas interesa, do mi plu provos.

Nomo Cumowe
Stilo avena Stout (Oatmeal Stout)
Lando Pollando
Bierfarejo Spółdzielczy www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj Pale ale, avenaj flokoj, horodeaj flokoj, brulita tritiko, Carafa III Special, karamela 400, Aroma
Uzitaj lupoloj Iunga
Uzitaj gistoj Safale S-04
Aldonaĵoj
IBU 30

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Świąteczne (Kormoran)

Estas tradicio ke decembre aperas sezonaj “festaj” (kristnaskaj) bieroj kun spicaĵoj similaj al spicukuko. Ne alia estas ankaŭ ĉi-jare, do jen la unua provo. La biero de bierfarejo Kormoran nomiĝas simple Świąteczne (festa) kaj kostis 6,20 PLN (1,44€). La koloro de la biero estas preskaŭ nigra kun ioma malĉerizeco en la subo de la glaso. Ŝaŭmo aperis ne tre alta kaj malaperis multe pli rapide ol mi kapablas foti. En aromo nesurpirize avanas spicaĵoj (ĉefe kariofilo) kaj dolĉo de karamelo. Gusto simple ripetas la aromon kaj senteblas iomete io kvazaŭ metaleco.

Ĉi tio ne estas la unua festa biero, kiun mi trinkas kaj ĝi ne ŝajnas al mi iel aparte elstara. Ĝi ne malbonas, sed mi pensas, ke eblas trovi pli bonan festan bieron. Cetere, trinkante ĝin mi konstante pensis, ke ĝi (krom spiceco) tre similas al Fortuna Czarne – siatempe mia Arkonesa biero. Iam mi devas ankaŭ ĝin recenzi. Nun mi deziras al vi agrablajn festo-tagojn! :)

Nomo Świąteczne
Stilo malhela festa
Lando Pollando
Bierfarejo Kormoran www fb
Alkoholenhavo 6,1% volumene
Ekstrakto 16,5% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj hordej hela kaj malhelaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj kariofilo, cinamo, ŝelo de oranĝo, zingibro, pimento, kardamomo, naturaj aromoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Poso Biero (Verdaj Skoltoj)

Jen finfine ĉi tiu delonge atendata recenzo – la trapist-stila bruna biero de Verdaj Skoltoj. Tre longe atendata, ĉar ĉi tiun bieron mi havas en ŝranko jam ekde KKPS, kie aĉetis ĝin mia amiko (mi mem ne ĉeestis la eventon). Poso Biero estis enboteligita ĝuste dum ĉi tiu evento kaj do devis atendi almenaŭ mezon de decembro por maturiĝi. Post la miela ĝi estas la dua biero de Verdaj Skoltoj kiun mi havas okazon gustumi kaj recenzi. Do, ek al la biero.

Unua vice oni vidas ĉarman etikedon kun koko Poso – simbolo de la evento. La etikedo tamen tute ne havas iujn informojn pri la biero mem (tiujn mi ricevis de la bierfaristoj). Tion laŭ mi indus sekvontfoje korekti por tiaj bierstranguloj kiel mi ;) Poso Biero estas malklara kaj havas brunan koloron. Ĝi estas densa kaj glata, kun surglase bele rimarkebla gluiĝemo. La biero estas sufiĉe multe gasenhava, tamen la gaso agrable ne pikas la langon. Ĝi ankaŭ ne vere kreas ŝaŭmon (tamen eble mi verŝis tro delikate). En la aromo unuavice senteblas karamelo kaj kariofilo. En la fono aldoniĝas ankaŭ ioma aromo de floroj. En la gusto senteblas ioma dolĉeco, bele balancita per agrabla, ne tro forta amareco – iom pli sentebla fine de la glaso. Kvankam la biero estas forta, alkoholeco en ĝi ne senteblas.

Finante la botelon mi tre bedaŭris, ke mi ne havas la sekvan, ĉar trinki Poso Bieron estas tre agrable. Evidente ĝi estas tre sukcesa kaj mi tre atendas sekvajn produktaĵojn de Verdaj Skoltoj!

Nomo Poso Biero
Stilo belga forta bruna elo (Belgian Dark Strong Ale)
Lando Belgio
Bierfarejo Verdaj Skoltoj www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 20,7% peze
Temperaturo de servado 15 – 18°, kiel por trapistaj bieroj
Uzitaj maltoj pilzena, karamela sukcena, karamela kristala, ĉokolada, speciala B
Uzitaj lupoloj Hallertauer Hersbrucker, Saaz
Uzitaj gistoj Culture de levure de Rochefort 8
Aldonaĵoj
IBU 32,4
Recepto Trappiste brune

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

P.S. Kune kun informoj pri ĉi tiu biero, mi ricevis ankaŭ detalojn de la miela kaj aldonis tie aktualigon de la tabelo.

Podróże Kormorana – American IPA (Kormoran)

Denova usona India Pale Ale (AIPA) – verŝajne vi rimarkis, ke tiustilajn bierojn mi provas relative ofte. Nu, ili simple vere indas pro multo da aromo kaj multo da gusto. Kaj kiel estas pri tiu ĉi – American IPA el bierfarejo Kormoran el Olsztyn? Tute bone! Aromo citrusa, do tute korekta. Gusto evidente amara, bone kontraŭita per iomo da dolĉo. Tute agrabla. La biero en glaso havas malhelan sukcenan koloron kaj estas unuece malklara. Ŝaŭmo unue tute bonis, sed poste rapide malaperins, ne lasante multon da spuroj. Fakte dum miaj gustumadoj sufiĉe ofte la ŝaŭmo ne aparte elstaras, dum en aliaj recenzoj de la sama biero mi legas ke ĝi bonas. Verŝajne estas pro tio ke mi kutime uzas glason kiu tre bonas por gustumado (bonege koncentrigas aromon), sed ne nepre bonas por ŝaŭmo. Eble mi devas provi lavi la glason per malvarma akvo tuj antaŭ gustumado – tio devus helpi. Teorie mi povus ankaŭ uzi alian glason, sed por mi pli gravas aromo ol ŝaŭmo, do mi restos ĉe ĉi tiu ;)

Pri eksteraĵoj – etikedo tute bona, kongrua kun la serio Podróże Kormorana (Vojaĝoj de Kormoran) kun sufiĉe multaj informoj en la malantaŭo kaj iu teda historieto. Kronfermilo speciala por ĉi tiu limigita serio – limigita, ĉar krom produkti amasajn bierojn, Kormoran kadre de siaj vojaĝoj produktas ankaŭ malgrandskalajn bierojn en diversaj niĉaj stiloj. Fine ni alvenas la prezo kaj ĉi tio estas iom malagrabla punkto – 8,29 PLN (1,97€). Ĉi tiu prezo estas sama, kiel samstilaj metiejaj, pli bonaj bieroj. De iom pli granda bierfarejo kiel Kormoran oni povus atendi prezon pli facile digesteblan. Do, kvankam la biero bonas, eĉ tre bonas, en tiu prezkategorio ĝi havas pli elstarajn konkurantojn.

Nomo Podróże Kormorana – American IPA
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Kormoran www fb
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto 16,0% peze
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj herdeaj, tritika
Uzitaj lupoloj usonaj: Cascade, Chinook, Citra, Centennial, Mosaic
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 85 laŭ la retpaĝo, sed tio tutcerte ne veras, ĝi ne tiom amaras

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

#EsperantoLives – Beer revolution in the Esperanto world

Today is the birthday of Ludwik Zamenhof, the initiator of Esperanto. On this occasion, I’d like to publish this post in English (and in Polish) about craft beer in Esperanto world.

So far, I had the opportunity to meet three home breweries run by Esperantists. The first is Verdaj Skoltoj (Green Scouts) from Belgium. I tasted their honey beer, and in a few days I will also try the brown one. The Czech Republic operates The First Esperanto Brewery. If they really are the first ones, I don’t know, but that’s how they advertise it. Unfortunately, I didn’t have yet a chance to try their beer. Maybe I’ll have such opportunity at the upcoming 72nd International Congress of the Esperanto Youth, which will be held in July 2016 in Wrocław. In Poland Jacob Murlikiewicz and Bartek Lachowski-Koniecpolski brew beer. I reviewed their wheat beer, and later this year I’ll review their milk stout. Ah! Is that all about Esperanto breweries? I don’t know – I am looking for new ones.

Esperanto beer meetings are held two times a year in the Czech Republic – in spring and autumn. The next will be held in March 2016 in Humpolec. In the program of the event there is always a visit to a local brewery and tasting of beers brought by the participants.

When it comes to beer literature, I found only one book – about German beer and beer culture Germanaj biero kaj bierkulturo by Herald Schicke.

Online, my beer blog bieroj.wordpress.com is probably the only one at the moment. You can also follow me on facebook and instagram.

Do you want to know more about how #EsperantoLives today? See what Esperanto speakers publish today on Facebook, YouTube, Twitter and other sites with hashtag #EsperantoLives or visit the website of the World Esperanto Youth Organization (TEJO).

#EsperantoLives – Piwna rewolucja w świecie Esperantystów

Dziś są urodziny Ludwika Zamenhofa, twórcy języka esperanto. Z tej okazji dość nietypowo zamieszczam wpis po polsku (i po angielsku) o tym jak wygląda świat piwa rzemieślniczego w Esperancji.

Jak do tej pory miałem okazję poznać 3 domowe browary prowadzone przez esperantystów. Pierwszy z nich to Verdaj Skoltoj (Zieloni Skauci) z Belgii. Jest to międzynarodowa grupa skautowa skupiająca głównie harcerzy z Beneluksu i Niemiec, używająca Esperanta jako języka pomostowego. Próbowałem przygotowanego przez nich piwa z midem kasztanowym z Korsyki, a lada dzień spróbuje też brązowego ale, które już czeka w barku.

W Czechah działa Pierwszy Esperancki Browar. Raczej wątpie w to, że jest to rzeczywiście pierwszy esperancki browar. W prawie 130-letniej historii ruchu esperanckiego prawdopodobnie jakieś browary już były, tylko teraz trudno znaleźć o nich informacje. Niestety jeszcze nie miał okazji próbować ich piwa. Może uda się na 72. Międzynarodowym Kongresie Młodzieży Esperanckiej, który odbędzie się w lipcu 2016 roku we Wrocławiu.

W Polsce (konkretniej w Oławie) piwo warzą Jakub Murlikiewicz i Bartek Lachowski-Koniecpolski. Recenzowałem już ich piwo pszeniczne, a jeszcze w tym roku opiszę milk stouta. W tej chwili przygotowują AIPA, a kolejne to będzie pradopodobnie piwo dolnej fermentacji.

Czy to wszystkie browary esperanckie? Tego nie wiem – szukam kolejnych. Znalazłem w sieci hiszpański browar Cerveza Speranto, który wszystkie swoje piwa nazywa w esperanto, ale strona jest tylko po hiszpańsku, więc jeszcze nie wiem jaki jest ich związek z ruchem esperanckim. Wśród polskich browarów esperancką nazwę piwa zauważyłem jak na razie tylko na letnim Ale z Bojanowa: Somero.

Esperanckie spotkania o tematyce piwnej odbywają się w Czechach 2 razy w roku – na wiosnę i jesienią. Najbliższe odbędzie się w marcu 2016 w mieście Humpolec. W programie tego wydarzenia zawsze jest zwiedzanie lokalnego browaru oraz degustacja piw przywiezionych przez uczestników z różnych krajów.

Jeżeli chodzi o piwną literaturę to spotkałem tylko jedną książkę – o niemieckim piwie i kulturze piwnej Germanaj biero kaj bierkulturo autorstwa Heralda Schicke.

W internecie mój blog piwny bieroj.wordpress.com jak na razie chyba jest jedyny. Śledzić mnie można również na fejsbóku i instagramie. Na blogu jak na razie recenzowałem głównie polskie piwa, ale planuje, że dzięki piwnym wymianom z esperantystami, niedługo przybędzie recenzji piw zagranicznych.

W niedługiej przyszłości, z inicjatywy Jakuba i Bartka z browaru w Oławie ma powstać strona na temat piwowarstwa domowego, a więc może dzięki temu powstanie więcej browarów esperanckich.

Jeżeli chcielibyście dowiedzieć się więcej o tym jak dziś żyje esperanto, to zobaczcie co dziś esperantyści publikują na fejsbóku, YouTube twitterze i innych serwisach z hasztagiem #EsperantoLives albo zajżyjcie na stronę Polskiej Młodzieży Esperanckiej.

Malta trinkaĵo okaze de Ĥanuka

Judan lumfeston Ĥanuka mi celebris per bongustega hejmfarita humuso kaj per senalkohola malta trinkaĵo el Israelo. Malti en glaso havas brunruĝan koloron. Ĝi estas klara kaj travidebla. Ŝaŭmo aperinta sur ĝi estis ne tre alta kaj malaperis tre rapide. En aromo kaj gusto senteblas ĉefe dolĉo – iom paneca, iom karamela. Mi ne scias ĉu en ĝi enestas lupoloj, sed certe ili neniom senteblas. Malta trinkaĵo estas tre interesa afero kaj povas roli kiel anstatŭaĵo de biero por tiuj, kiuj ne trinkas alkoholon. Unuan fojon mi trinkis tiaĵon en Kubo kaj poste renkontis ankoraŭ en kelkaj landoj (tamen ne en Pollando). Se vi ankoraŭ ne konas tion – certe indas provi.

Apetyt na życie (Pinta)

Apetyt na życie estas vortludo, kiu signifas aptiton je vivo, sed povas signifi ankaŭ apetiton sur sekalo. Evidentas do, ke temas pri sekala biero. La stilo estas germana Roggenbier. Ĉi-foje klasika versio, ĉar aŭtoran interpreton el la sama birfarejo (Żytorillo de Pinta) mi jam prezentis antaŭe.

Verŝita en la glason la biero prezentiĝas tre bele. Ĝi estas kuprakolora kaj malklara, havas altan densan ŝaŭmon. Aromo estas grena kaj gista. La gusto estas ĉefe milde acida, malte grena kaj iomete amara en la fino. La biero estas densa, iom gluiĝema kun klare sentebla gasenhavo. Mi persone ne estas aparta ŝatanto de tritikaj kaj sekalaj bieroj, sed tre interesas fari tian provon de tempo al tempo. La biero kostis 7,59 zlotojn (1,79€) en loka vendejo kaj estis tute ĝuinda.

Nomo Apetyt na życie
Stilo Roggenbier
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 5,0% volumene
Ekstrakto 13,1% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj Weyermann®: pilzena, sekala, viena, karamela sekala Cararye®, brulita Carafa® Special tipo I
Uzitaj lupoloj germanaj Tettnanger kaj Spalt Select
Uzitaj gistoj WB-06
Aldonaĵoj
IBU 18

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)