Stout kun flokoj de ĉerizo kaj piro tenitaj en viskio | Transfuzja (Hopkins)

Ĉi-foje koncize pri Transfuzja – biero en la stilo Foreign Extra Stout (FES) el bierfarejo Hopkins. La biero estas tute nigra. Bela bruna ĉapo de ŝaŭmo ne restis tre longe, sed lasis maldikan tavolon ĝis fino de la gustumoado. En aromo unue senteblas dolĉa frukteco – eble ĉeriza, sed piran mi ne sentis – sekve iom da amara ĉokolado kaj fine brulita haŭto de nigra pano. En la gusto ne plu estas dolĉe. Ioma acideco rapide lasas spacon al ne ege forta, sed iom restanta kaj iom viskieca amareco venanta evidente de brulitaj maltoj. Jen interesa biero, kiu kostis 10 zlotojn (~2,30€).

Nomo Transfuzja
Stilo Foreign Extra Stout (FES)
Lando Pollando
Bierfarejo Hopkins www fb
Alkoholenhavo 7,2% volumene
Ekstrakto 17,0% peze
Temperaturo de servado 12 – 16°
Uzitaj maltoj pale ale, munkena, avenflokoj, brulita horedo, tritika, ĉokolada hela, caraspecial I
Uzitaj lupoloj challenger, EKG
Uzitaj gistoj S-04
Aldonaĵoj flokoj de ĉerizo kaj piro tenitaj en viskio
IBU 40

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Rekte el fermentujo | Sweet Sixteen (Maryensztadt)

De la ekskurso al bierfarejo Maryensztadt mi alportis kelkajn bierojn por provi kaj recenzi. Unu el ili estas milk stout (nomata ankaŭ sweet stout), kiun mi provis ankaŭ en la bierfarejo rekte de fermentujo. Grafika koncepto de la bierfarejo estas tia, ke ĉiu ilia biero estas kvazaŭ iu loko en la urbo kaj sweet sixteen estas glaciaĵoj (ĉar ja estas biero kun laktozo). Ĝia nomo alludas dolĉetecon kaj 16 elcentojn da komenca ekstrakto. Rimarkindas ankaŭ ke la bierfarejo Maryensztadt aparte zorgas pri parigado de bieroj kun manĝoj (ja ili planas havi restoracion en Varsovio) kaj ĉi tiun bieron oni rekomendas kun ĉokolado, glaciaĵoj, bovaĵa gulaŝo, fromaĝoj, forte rostitaj manĝoj kaj fumigitaj ŝinkoj. Kun tiom da informoj eblas jam iom antaŭsupozi pri kia biero temos. Kaj kia ĝi estas?

En aromo senteblas ĉefe grena kafo delikate akompanata de cappuccino kaj amara ĉokolado. En gusto kombinitas milda dolĉeco venanta de laktozo kun milda amareco, tamen ne lupola, sed venanta de brulitaj maltoj. Enestas ankaŭ iometa cideco. La biero estas tre glata kaj kremeca, bele gluiĝanta al la glaso. Ĉi tiu eco venas de aldonitaj avenflokoj. Aspekte estas tre bela – tre malhelbruna, preskaŭ nigra kun helbruna ŝaŭmo. Mi persone tre ŝatas la stilon milk stout kaj ĉi tiu estas vere bona kaj agrabla ekzemplo. Mi forte rekomendas!

Nomo Sweet Sixteen
Stilo Milk Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Maryensztadt fb
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto 16,0% peze
Temperaturo de servado 8 – 12°
Uzitaj maltoj hordeaj kaj tritikaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj avenflokoj, lakto
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Ekskurso: bierfarejo Maryensztadt

Antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis ekskurson organizitan de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj (PSPD) dum kiu ni vizitis du bierfarejojn: konzernan Warka en Warka kaj metiejan Maryensztadt en Zwoleń. Unue mi ŝatus rakonti pri la dua :)

Maryensztadt estas nova bierfarejo, kiu kreiĝis en la lastaj monatoj. La posedantoj planis malfermi ĝin en Varsovio en ĉirkaŭaĵo Mariensztat, sed tio evidentiĝis ne tuj farebla pro burokratiaj kialoj. Por ne atendi unu jaron ili decidis tuj krei la bierfarejon aliloke — en Zwoleń, ĉirkaŭ 100 kilometrojn sude de Varsovio. En la planita loko en Varsovio poste malfermiĝos restoracio apartenanta al la bierfarejo.

La bierfarejon montris al ni Jakub Piesio, ĉefa bierfaristo de Maryensztadt. La koro de la farejo konsistas el dekoktujo kaj filtrujo, kiuj povas prilabori 1100 litojn (11 hl). Sekve la dekoktaĵo fluas al unu el 12 fermentujoj kun kapacito de 20 hektolitroj, kie la biero fermentas kaj maturiĝas. Rekte el tiuj fermentujoj ni havis okazon provi tri bonngustajn bierojn: Sweet Sixteen en la stilo milk stout, pollupolan helan elon — Polish Hop(e) kaj pilsan — Czeska 11. La unuan el ili mi aĉetis ankaŭ enbotele, do poste mi skribos pri ĝi pli detale. Mi aĉetis ankaŭ sekalan Mi to żyto kaj helan belgstilan Belgijska Blondynka, do verŝajne ankaŭ tiuj ricevos miajn recenzojn. Konante tiujn tri jam provitajn, mi tre antaŭĝojas tiujn gustumadojn. Kaj por la fino ankoraŭ kelkaj fotoj de la bierfarejo Maryensztadt en Zwoleń.