Ĉi-foje koncize pri Transfuzja – biero en la stilo Foreign Extra Stout (FES) el bierfarejo Hopkins. La biero estas tute nigra. Bela bruna ĉapo de ŝaŭmo ne restis tre longe, sed lasis maldikan tavolon ĝis fino de la gustumoado. En aromo unue senteblas dolĉa frukteco – eble ĉeriza, sed piran mi ne sentis – sekve iom da amara ĉokolado kaj fine brulita haŭto de nigra pano. En la gusto ne plu estas dolĉe. Ioma acideco rapide lasas spacon al ne ege forta, sed iom restanta kaj iom viskieca amareco venanta evidente de brulitaj maltoj. Jen interesa biero, kiu kostis 10 zlotojn (~2,30€).
Nomo | Transfuzja |
---|---|
Stilo | Foreign Extra Stout (FES) |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Hopkins ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 7,2% volumene |
Ekstrakto | 17,0% peze |
Temperaturo de servado | 12 – 16° |
Uzitaj maltoj | pale ale, munkena, avenflokoj, brulita horedo, tritika, ĉokolada hela, caraspecial I |
Uzitaj lupoloj | challenger, EKG |
Uzitaj gistoj | S-04 |
Aldonaĵoj | flokoj de ĉerizo kaj piro tenitaj en viskio |
IBU | 40 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)