Aĉetu bieron por mi

Ĉu vi ŝatas mian blogadon pri bieroj? Se jes, mi tre ĝojas! :) Vi povas ankaŭ subteni min aĉetante por mi bierojn – reale aŭ virtuale.

Reale

La afero iom komplikas, sed fareblas. Mi loĝas en Varsovio en Pollando, kiu estas sufiĉe ofte vizitata de Esperantistoj (kaj ja ne nur). Se vi konas iun vojaĝantan ĉi tien, vi povas uzi ĉi tiun eblon. Nemalofte mi vizitas diverŝajn Esperanto-aranĝojn en Eŭropo, do same tiujn okazojn eblas uzi. Fine, eblas ankaŭ sendi bierojn per poŝto aŭ mendi ilin en iu reta vendejo al konkreta adreso. Se tio interesus vin, mesaĝu al lukasz.zebrowski@gmail.com. Mi sendos al vi mian adreson kaj tre volonte recenzos bierojn ricevitajn de vi!

Virtuale

Ĉar reale estas iom komplike, eblas ankaŭ virtuale aĉeti bierojn por mi. Averaĝa prezo de bieroj, kiujn mi aĉetas estas 2-3 eŭroj. Decidu, kiom da bieroj vi ŝatus aĉeti por mi kaj financu per konto ĉe UEA (tumz-a) aŭ per PayPal al lukasz.zebrowski@gmail.com (disponeblas diversaj kartoj kaj bankĝiroj depende de via lando) klakante ĉi tiun butonon:

Donacu bieron al mi :)

Koran dankon! :)

Advertisements