Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)

Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ vi: ABW de bierfarejo Birbant kaj Alcatraz el kontrakta bierfarejo Faktoria, kiu tiel debutas en mia blogo.

Signifajn diferencojn eblas trovi jam antaŭ malfermo de la botelo. Malsamas komencaj ekstraktoj: 24,5% ĉe ABW kaj 20,1% ĉe Alcatraz, malsamas uzitaj lupoloj, malsamas proponata temperaturo de servado (8 – 10° kaj 13 – 15°, mi trinkos eĉ pli varmajn). Samas stilo kaj deklarata amareco je 100 IBU, do el la supra limo por la stilo. Aspekte multe pli plaĉas al mi la etikedo de Birbant. Tiuj usonecaj de Faktoria, kun tromulto da teksto neniam aparte plaĉis al mi. Amuzas ankaŭ la nomo, ĉar ABW, krom esti mallongigo de American Barley Wine, en la pola estas ankaŭ mallongigo de Agentejo de Interna Sekureco al kio klare alludas la etikedo. Do, eble finfine ek al gustumado.

Ŝaŭmo en ambaŭ apenaŭas pro alkoholo tamen en ABW ĝi restis iomete pli longe. En ambaŭ bieroj gasenhavo estas malalta. Kolore ili tre diferencas: ABW estas flavsukcena dum Alcatraz estas ruĝbruna, iom kiel teo. Ambaŭ bieroj estas klaraj. En aromo de ABW avanas citrusoj, ĉefe grapofrukto, iomete ĉeestas floroj. Aromo de Alcatra estas dolĉa kaj likvoreca, senteblas buterkuketoj kun sukero, ankaŭ karamelo. En gusto de ABW estas dolĉa komenco kaj agrable amara finaĵo. Iom simile estas en Alcatraz, sed eble iomete pli acida komenco.

Ambaŭ estas tre densaj, gusto- kaj arom-plenaj. Ambaŭ tre bongustaj, tamen laŭ mi ABW ne estas tute en la stilo. Laŭ mi ĝi pli taŭgas por esti Imperial India Pale Ale (IIPA), do IPA kum pli forta malta bazo. Pro alta komenca ekstrakto ĝi estas pli ekvilibra ol IPA kutime (malta dolĉeco balancigas lupolan amarecon), sed daŭre ĝi arome pli taŭgas por IIPA. Alcatraz pli bone plenumas kriteriojn de la stilo American Barley Wine. Ambaŭ bieroj vere ege bonas kaj se vi trovus – nepre provu. Se mi povus aĉeti nur unu, mi elektus Alcatraz, sed vere ambaŭ tre bonas. Evidente estas bieroj por malrapida gustumado, por profunda ĝuado de ĉiu guto.

ABW

Nomo ABW
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 24,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale
Uzitaj lupoloj magnum, zeus, simcoe, centennial, cascade, citra
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Alcatraz

Nomo Alcatraz
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Faktoria fb
Alkoholenhavo 9,2% volumene
Ekstrakto 20,1% peze
Temperaturo de servado 13 – 15°
Uzitaj maltoj pilzena, pale ale, karamela
Uzitaj lupoloj columbus, cascade, chinook, motueka, palisade
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Duelo: balta porter (Kormoran vs. Fortuna)

Hodiaŭ, la 16-an de januaro estas tago de Balta Porter, do jen bona okazaĵo por eki novan serion – dueloj. Temas pri blogaĵoj en kiuj mi komparos du (aŭ pliajn) bierojn de la sama stilo. Balta Porter estas aparte bona por komenci ankaŭ pro aliaj kialoj. Unue, ĝi estas unu el trezoroj de Pollando – stilo specifa por ĉi tiu mondparto. En Pollando vere malfacilas trovi malbonan Baltan Porter, ĉar eĉ konzernaj bierfarejoj, kiel Żywiec aŭ Okocim, kiuj kutime faras ne tro kvalitan bieron, kiam temas pri Balta Porter, ili atingas sian pinton. Due ĝi fakte estas la stilo danke al kiu mi komprenis, ke biero povas bongusti. Ja siatempe mi trinkadis simplan bieron kun gekologeoj kaj tiam ŝajnis al mi ke ĉiuj beroj pli malpli samas kaj ne tro bongustas. Fine, nun Balta Porter estas unu el miaj ege plej ŝatataj bierstiloj.

Kiel kreiĝis ĉi tiu bierstilo? Ĝi baze devenas de brita stilo Porer – malhela biero por havenanlaboristoj. El ĝi evoluis iom pli forta bierostilo unue nomatan Stour Porter (stout malnovangle signifas forta), kiu poste fariĝis aparta stilo Stout. Similan bieron oni eksportis al Baltmara regiono kaj al cara Rusio, sed pro bezonoj de la loka merkato (kaj pro neceso pli konservigi la bieron) oni faris ankoraŭ pli fortan varianton nomatan (Russian) Imperial Stout (en ĉi tiu stilo mi recenzis bieron Hades el bierfarejo Olimp). Komence de la 19-a jarcento, dum la Napoleonaj Militoj oni malpermesis importon de Anglio, do en nia regiono ekmankis forta, varmiga biero por vintra sezono kaj konsekvence necesis trovi metodon por produkti similan bieron. Intertempe populariĝis metodoj de suba fermentado, do la nove produktatan bieron oni faris tiamaniere (male ol suprefermentatajn Porter kaj Stout. Pro tio, ke ĝi estas farata ĉefe en la landoj situitaj apud Balta Maro, ĝi ricevis nomon Balta Porter.

Por la duelo mi elektis du bierojn: Porter Warmiński de bierfarejo Kormoran el Olsztyn kaj Komes Porter Bałtycki de bierfarejo Fortuna el Miłosław. Kial tiuj du? Ili havas tre similajn ecojn – ambaŭ havas 9 elcentojn de alkoholo kaj 21 elcentojn de ekstrakto. Amabaŭ estas sufiĉe vaste haveblaj – ankaŭ en tute normalaj, nespecialistaj vendejoj. Tie, kie mi aĉetis ilin Kormoran kostis 7,70 zlotojn (1,72€) kaj Komes – 6,50 zlotojn (1,45€). Fine, ambaŭ estas internacie premiitaj. En la prestiĝa Eŭropa konkurso European Beer Star en la kategorio de Baltaj Porteroj la biero de Kormoran veniks en 2012 kaj tiu de Komes en 2013.

Ambaŭ bieroj havas trankvilan kaj estetikan etikedon – tute taŭgan por la stilo. Verŝinte en la glason ambaŭ estas malhelbrunaj, klaraj kaj netravideblaj. Ŝaŭmo de Kormoran estis malhelbruna, mezalta kaj ne tro longa. Ĉe Komes ŝaŭmo estis bruna, do iom malpli hela, ankaŭ mezalta, sed ĝi restis pli longe, poste reduktiĝinte al tavolo kaj fine lasinte ringon ĝis fino de la gustumado. Ambaŭ bieroj estas pezaj, densaj, glataj kaj esencaj. Ĉe Kormoran la biero videble gluiĝas al la glaso. Ĉe Komes glason ornamas ŝaŭmo. Flarante la bierojn, en aromo de Kormoran senteblas ĉefe brulita kafo kaj ioma acideco. Aromo de Komes estas pli bunta: eblas trovi en ĝi karamelon, kafon kaj kremon, kiuj sume donas impreson de aromo simila al karameldolĉa cappuccino. Aldone senteblas io, kio por mi similas al ĉokoladetoj kun ĉerizo en likvoro ene. En gusto Kormoran ripetas la aromon al kiu aldoniĝas ioma amareco, ioma viskieco, tamen daŭre alkoholo ne estas sentebla en la gusto. Komes ankaŭ en sia gusto unue ripetas la aromon. Krome en ĝi estas pli da dolĉeco ol amareco. La biero estas iom likvoreca kun nur fine venanta ioma amareco. Ĝenerale laŭ mi ambaŭ bieroj estas tre sukcesaj. Kormoran estas iom pli amareca. Komes – pli aroma kaj pli dolĉeca. Mi persone preferas la duan, sed ja gustoj malsamas, do elektu laŭplaĉe. Se vi iam renkontos ilin, mi forte rekomendas aĉeti. Fakte estante en Pollando oni povas sekure aĉeti kun ajn bieron en la stilo Balta Porter. Mi ankoraŭ ne trafis malbonan kaj samon deziras al vi, hodiaŭ en la tago de Balta Porter!

Porter Warmiński

Nomo Porter Warmiński
Stilo balta porter
Lando Pollando
Bierfarejo Kormoran www fb
Alkoholenhavo 9,0% volumene
Ekstrakto 21,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 12°
Uzitaj maltoj horodeaj: pilzena, karamela, brulita
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Komes Porter Bałtycki

Nomo Komes Porter Bałtycki
Stilo balta porter
Lando Pollando
Bierfarejo Fortuna www fb
Alkoholenhavo 9,0% volumene
Ekstrakto 21,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 12°
Uzitaj maltoj horodea hela, karamela
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)