Restoracia bierfarejo Labirratorio

Survoje de Pesaro al Romo, kune kun kelkaj amikoj, kiuj survojis al flughaveno ni havis kelkhoran halton en urbeto Falconara Marittima. Tie ni vizitis restoracian bierfarejon Labirratorio. Ĉi tiu mojosa nomo evidente estas kunmetaĵo de italaj vortoj laboratorio kaj birra (biero). Kvankam la restoracio troviĝas en distanco de ĉirkaŭ 10 minutoj piede de la stacidomo, ĝia ĉirkaŭaĵo tute ne estas drinkej-restoracia, do evidente malfacilas trafi al ĝi hazarde. Ne mirigas do, ke priservanta nin la ĉefa bierfaristo mem, Simone Santarelli, tuje interesiĝis pri tio kiel kaj kial ni estas ĉi tie.

La restoracio estas mezgranda kaj havas modernan, minimumisman aspekton. Eblas sidi ankaŭ ekstere kaj uzante bonajn veterkondiĉojn, ni elektis ĝuste tiun eblecon. La drinkejo ofertas 4 memfaritajn bierojn el kiuj mi provis du: CAMPANIA24 kaj SIMPLYRED. La aliaj du estas tritika CRUDALE kaj belgstila hela MARILYN. La bieroj kostis 5 eŭrojn por dunlitro kaj 3,50€ por trionlitra glaso. El nealkoholaj trinkaĵoj apartan atenton meritas bongusta ruĝkolora metieja kolao el bierfarejo Baladin. Por manĝi Labirratorio proponas klasikan elekton de diversaj italaj manĝoj (picoj, pastaĵoj, piadinoj, desertoj).

CAMPANIA24 estas biero en la stilo de brita IPA kun aldono de pomo kaj bergamoto. Ĉi tiujn aldonaĵojn verdire mi ne vere sentis, sed eble kaŭzis tion trinkado ekstere, kiu malfaciligas ĝustan perceptadon de aromoj. La biero havas sukcenan koloron, estas malklara kaj travidebla. La ŝaŭmo estis mezalta, firma kaj lasanta belajn suporojn sur la glaso. En la gusto avanis nelonga sed sufiĉe forta amareco. Gasenhavo estis meza, tre taŭga por la biero. Leginte pri ĉi tiu biero en la menuo mi eble atendis ion pli pro la aldonaĵoj, sed eble mi devus provi la bieron ene.

SIMPLYRED laŭ la stilo estas irlanda ruĝa elo. Mi ne vere sciis kion atendi de ĝi, ĉar ŝajne tiustilan bieron mi ankoraŭ ne trinkis. Do, unue rimarkindas, ke laŭ koloro ĝi ne estas ruĝa, kiel oni povus pensi laŭ la nomo (ja tiuj stilnomoj foje estas iom misgvidaj), sed bruna, eĉ malhelbruna. Ŝaŭmo mezaltis kaj ne restis tre longe, sed ĝi lasis surfacan tavolon kaj spurojn surglase. En la aromo denove mi ne sentis multon, de vere, verŝajne kulpis gustumado ekstere. La gusto estis forte maltbazita kaj agrable milda – ne tro dolĉa sed ankaŭ tute ne amara. Aldonante al tio meznivelan gasenhavon oni ricevas vere tre agrablan kaj faciltrinkeblan bieron.

Resumante, Labirratorio estas vere rekomendinda loko. Se vi iam havus iun paŭzon en Falconara Marittima certe ne iru al la ĉefplaco (ni spertis tre malbonan priservon en tiea kafejo), sed direktiĝu tuj al Labirratorio por ne nur trinki bonan bieron, sed ankaŭ bone manĝi.

CAMPANIA24

Nomo CAMPANIA24
Stilo IPA
Lando Italio
Bierfarejo Labirratorio www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj horodeaj
Uzitaj lupoloj britaj
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj bergamoto, pomo
IBU mankas informo

SIMPLYRED

Nomo SIMPLYRED
Stilo irlandstila ruĝa elo (Irish Red Ale)
Lando Italio
Bierfarejo Labirratorio www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj horodeaj kaj tritikaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Ĉe la plaĝo en Pesaro | American IPA (Canediguerra)

American IPA el bierfarejo Canediguerra (5,50 eŭroj en vendejo) estas la sekva biero trinkita dum la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro. Ŝajnas ke ĉi tiu bierfarejo ne kutimas doni nomojn al siaj bieroj, sed simple nomas ilin laŭ la stiloj. Ĉiuj etikedoj de la bierfarejo havas similan karakteron – ili estas estetikaj kaj minimumismaj, kun kun ne multon diranta tamen bela grafikaĵo.

La biero mem havas pajlan koloron, ĝi estas klara kaj travidebla. Ŝaŭmo unue mezalta rapide reduktiĝis al etera surfaca tavolo kaj tiel restis ĝis fino de gustumado. Aromo estas citrusa, ĉefe oranĝa. En gusto unuan rolon ludas forta, sed ne restanta lupola amareco.

Post Madiba jen ĉi tiu estas la skeva biero tre bongusta kaj tute korekta en sia stilo, tamen iom unudimensia. En Madiba ĉefrolis brulitaj maltoj kaj ĉi tie evidente usonaj lupoloj. Tiel do mi havis okazon trinki bongustan American IPA (eble ili ne donas nomojn, ĉar tian bieron nenio pli bone priskribus ol la bierstilo mem?) en tre agrablaj cirkonstancoj de bela, sunoplena tagmezo sur la plaĝo en Pesaro.

Nomo American IPA
Stilo American IPA
Lando Italio
Bierfarejo Canediguerra www fb
Alkoholenhavo 6,7% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Fromaĝo kaj imperial porter dum IJF | Madiba (Lariano)

Alveninte al Pesaro, la urbo kie okazas la 40-a Internacia Junulara Festivalo mi rapide trovis vendejon Grand Cru, kiu havas sufiĉe bonan elekton de metiejaj bieroj. Iom surprize, eble nur kvinono de vendejo estis italaj bieroj kaj cetero estis eksterlandaj. Tio estas kompleta malo de tio, kio estas en Pollando, kie en vendejoj estas ĉefe abundego de polaj bieroj kaj nur iometo da eksterlandaj. Eble estas tiel, ĉar en Italio oni ne aparte aprezas sian propran bierkulturon, sed ĉefe la eksterlandan?

Laŭ la rekomendo de la vendisto mi aĉetis du bierojn. Unu el ili estas Madiba (5,50 eŭroj), imperial porter el bierfarejo Lariano. Mi ne bone komprenas la nomon de la bierstilo, ĉar en Pollando ĉi tiu biero estus kategoriigta supozeble kiel stout. Rigardante la botelon la atenton tuj kaptas ĉarma elefanto. Informoj sur la etikedo ne abundas. Mankas eĉ tiom baza informo kiel komenca ekstrakto, sed eble ĝenerale ĉi tie oni ne kutimas publikigi ĝin, ĉar mi ne trovis ĉi tiun informon sur ajna el bieroj, kiujn mi ĝis nun aĉetis.

Verŝinte en la glason la ŝaŭmo estis bruna kaj etera, sed malaperis rapidege, kiel en kolao, do mi ne sukcesis foti ĝin. La koloro de la biero estas tre malhelbruna. En aromo ne senteblas multo krom brulitaj maltoj. Iom simile estas en gusto – avanas ĝuste brulitaj maltoj kaj venanta de ili milda amareco. Gasenhavo mezaltais, kongrue kun la bierstilo. Ĝenerale la biero estis bongusta kaj korekta, tamen iom unudimensia. Mi trinkis ĝin akompanatan per kelkaj italaj fromaĝoj, kio evidentiĝis esti tre ĉarma kaj bongusta kombino.

Nomo Madiba
Stilo Imperial porter
Lando Italio
Bierfarejo Lariano www fb
Alkoholenhavo 8,0% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Bonega itala biero| Verdi Imperial Stout (Del Ducato)

Nun mi estas vojaĝanta al la 40-a Internacia Junulara Festivalo, do finifne mi havas ŝancon riĉigi mian kolekton je italaj metiejaj bieroj. Eble surprize, laŭ kion mi legis, merkato de la itala metieja biero estas sufiĉe forta. Surprize, ĉar ŝajnas tiom nebiera lando. Aliflanke tamen, en kondiĉoj de la reaganta biera monokulturo oni devas multe pli strebi por trinki ion neordinaran, do estas pli granda bezono je metiejaj produktoj.

La bieron Verdi Imperial Stout el Birrificio Del Ducato mi aĉetis en Brescia. Mi eniris drinkejon pri kiu mi sciis, ke ĝi povas havi iun elekton de metiejaj bieroj, kaj demandis la kelnerojn pri tiuj. Ŝajnas, ke mi kreis ioman panikon, ĉar neniu el kelneroj povis kompreni kion mi volas de ili. Ili vokis iun, kiu venis post kelkaj minutoj kaj ŝajnis esti estro de la drinkejo. Li finfine komprenis miajn bezonojn kaj estis prezentita al mi negranda fridujo kun metiejaj bieroj kaj inter ili eĉ kelkaj italaj. Mi elektis ĉi tiun kontraŭ 5 eŭroj, ĉar mi tre ŝatas la stilon. La botelo prezentiĝas tute bone. Kvankam la etikedo eble estas iom tro brilkolora, mi ege satas ĝian formon, do sume tamen estas pluso. Informoj pri la biero ne abundas, sed sufiĉetas. Ĉu ĝi bonos? Tion mi tuj eksciu provante ĝin en gastejo en Verona.

Verŝinte en la glason la biero estas evidente tute nigra kaj netravidebla. Bruna ŝaŭmo, kiu aperis ne estis alta kaj rapide reduktiĝis al ringo ĉirkaŭ la glaso. En aromo avanas fumigitaj maltoj kaj ioma likvoreco, tre agrabla por nazo. Trinkante sendeblas denseco de la biero. Ĝusto ripetas la aromon aldonante ioman ĉokoladecon, sed poste surprize aperas pikanteco. De kio ĝi venas – mi bedaŭrinde ne scias, ĉar en la aldonaĵoj menciitas nur ĝenerala spezie (spicaĵoj). Ĉar amareco de la biero ne estas aparte forta, ĝuste tiu pikanteco estas la fina punkto dum la gustumado. Laŭ mi la biero vere bongustas kaj provindas. Jen tre bona unua konfronto kun italaj metiejaj bieroj. Mi nepre provu plu! :)

Nomo Verdi Imperial Stout
Stilo Imperial Stout
Lando Italio
Bierfarejo Del Ducato www fb
Alkoholenhavo 8,2% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 12 – 16°
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj spiajxoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)