Restoracia bierfarejo Labirratorio

Survoje de Pesaro al Romo, kune kun kelkaj amikoj, kiuj survojis al flughaveno ni havis kelkhoran halton en urbeto Falconara Marittima. Tie ni vizitis restoracian bierfarejon Labirratorio. Ĉi tiu mojosa nomo evidente estas kunmetaĵo de italaj vortoj laboratorio kaj birra (biero). Kvankam la restoracio troviĝas en distanco de ĉirkaŭ 10 minutoj piede de la stacidomo, ĝia ĉirkaŭaĵo tute ne estas drinkej-restoracia, do evidente malfacilas trafi al ĝi hazarde. Ne mirigas do, ke priservanta nin la ĉefa bierfaristo mem, Simone Santarelli, tuje interesiĝis pri tio kiel kaj kial ni estas ĉi tie.

La restoracio estas mezgranda kaj havas modernan, minimumisman aspekton. Eblas sidi ankaŭ ekstere kaj uzante bonajn veterkondiĉojn, ni elektis ĝuste tiun eblecon. La drinkejo ofertas 4 memfaritajn bierojn el kiuj mi provis du: CAMPANIA24 kaj SIMPLYRED. La aliaj du estas tritika CRUDALE kaj belgstila hela MARILYN. La bieroj kostis 5 eŭrojn por dunlitro kaj 3,50€ por trionlitra glaso. El nealkoholaj trinkaĵoj apartan atenton meritas bongusta ruĝkolora metieja kolao el bierfarejo Baladin. Por manĝi Labirratorio proponas klasikan elekton de diversaj italaj manĝoj (picoj, pastaĵoj, piadinoj, desertoj).

CAMPANIA24 estas biero en la stilo de brita IPA kun aldono de pomo kaj bergamoto. Ĉi tiujn aldonaĵojn verdire mi ne vere sentis, sed eble kaŭzis tion trinkado ekstere, kiu malfaciligas ĝustan perceptadon de aromoj. La biero havas sukcenan koloron, estas malklara kaj travidebla. La ŝaŭmo estis mezalta, firma kaj lasanta belajn suporojn sur la glaso. En la gusto avanis nelonga sed sufiĉe forta amareco. Gasenhavo estis meza, tre taŭga por la biero. Leginte pri ĉi tiu biero en la menuo mi eble atendis ion pli pro la aldonaĵoj, sed eble mi devus provi la bieron ene.

SIMPLYRED laŭ la stilo estas irlanda ruĝa elo. Mi ne vere sciis kion atendi de ĝi, ĉar ŝajne tiustilan bieron mi ankoraŭ ne trinkis. Do, unue rimarkindas, ke laŭ koloro ĝi ne estas ruĝa, kiel oni povus pensi laŭ la nomo (ja tiuj stilnomoj foje estas iom misgvidaj), sed bruna, eĉ malhelbruna. Ŝaŭmo mezaltis kaj ne restis tre longe, sed ĝi lasis surfacan tavolon kaj spurojn surglase. En la aromo denove mi ne sentis multon, de vere, verŝajne kulpis gustumado ekstere. La gusto estis forte maltbazita kaj agrable milda – ne tro dolĉa sed ankaŭ tute ne amara. Aldonante al tio meznivelan gasenhavon oni ricevas vere tre agrablan kaj faciltrinkeblan bieron.

Resumante, Labirratorio estas vere rekomendinda loko. Se vi iam havus iun paŭzon en Falconara Marittima certe ne iru al la ĉefplaco (ni spertis tre malbonan priservon en tiea kafejo), sed direktiĝu tuj al Labirratorio por ne nur trinki bonan bieron, sed ankaŭ bone manĝi.

CAMPANIA24

Nomo CAMPANIA24
Stilo IPA
Lando Italio
Bierfarejo Labirratorio www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj horodeaj
Uzitaj lupoloj britaj
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj bergamoto, pomo
IBU mankas informo

SIMPLYRED

Nomo SIMPLYRED
Stilo irlandstila ruĝa elo (Irish Red Ale)
Lando Italio
Bierfarejo Labirratorio www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj horodeaj kaj tritikaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)