
Fromaĝo kaj imperial porter dum IJF | Madiba (Lariano)
Alveninte al Pesaro, la urbo kie okazas la 40-a Internacia Junulara Festivalo mi rapide trovis vendejon Grand Cru, kiu havas sufiĉe bonan elekton de metiejaj bieroj. Iom surprize, eble nur kvinono de vendejo estis italaj bieroj kaj cetero estis eksterlandaj. Tio estas kompleta malo de tio, kio estas en Pollando, kie en vendejoj estas ĉefe abundego de polaj bieroj kaj nur iometo da eksterlandaj. Eble estas tiel, ĉar en Italio oni ne aparte aprezas sian propran bierkulturon, sed ĉefe la eksterlandan?
Laŭ la rekomendo de la vendisto mi aĉetis du bierojn. Unu el ili estas Madiba (5,50 eŭroj), imperial porter el bierfarejo Lariano. Mi ne bone komprenas la nomon de la bierstilo, ĉar en Pollando ĉi tiu biero estus kategoriigta supozeble kiel stout. Rigardante la botelon la atenton tuj kaptas ĉarma elefanto. Informoj sur la etikedo ne abundas. Mankas eĉ tiom baza informo kiel komenca ekstrakto, sed eble ĝenerale ĉi tie oni ne kutimas publikigi ĝin, ĉar mi ne trovis ĉi tiun informon sur ajna el bieroj, kiujn mi ĝis nun aĉetis.
Verŝinte en la glason la ŝaŭmo estis bruna kaj etera, sed malaperis rapidege, kiel en kolao, do mi ne sukcesis foti ĝin. La koloro de la biero estas tre malhelbruna. En aromo ne senteblas multo krom brulitaj maltoj. Iom simile estas en gusto – avanas ĝuste brulitaj maltoj kaj venanta de ili milda amareco. Gasenhavo mezaltais, kongrue kun la bierstilo. Ĝenerale la biero estis bongusta kaj korekta, tamen iom unudimensia. Mi trinkis ĝin akompanatan per kelkaj italaj fromaĝoj, kio evidentiĝis esti tre ĉarma kaj bongusta kombino.
Nomo | Madiba |
---|---|
Stilo | Imperial porter |
Lando | Italio |
Bierfarejo | Lariano ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 8,0% volumene |
Ekstrakto | mankas informo |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | mankas informo |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)