Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)

Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ vi: ABW de bierfarejo Birbant kaj Alcatraz el kontrakta bierfarejo Faktoria, kiu tiel debutas en mia blogo.

Signifajn diferencojn eblas trovi jam antaŭ malfermo de la botelo. Malsamas komencaj ekstraktoj: 24,5% ĉe ABW kaj 20,1% ĉe Alcatraz, malsamas uzitaj lupoloj, malsamas proponata temperaturo de servado (8 – 10° kaj 13 – 15°, mi trinkos eĉ pli varmajn). Samas stilo kaj deklarata amareco je 100 IBU, do el la supra limo por la stilo. Aspekte multe pli plaĉas al mi la etikedo de Birbant. Tiuj usonecaj de Faktoria, kun tromulto da teksto neniam aparte plaĉis al mi. Amuzas ankaŭ la nomo, ĉar ABW, krom esti mallongigo de American Barley Wine, en la pola estas ankaŭ mallongigo de Agentejo de Interna Sekureco al kio klare alludas la etikedo. Do, eble finfine ek al gustumado.

Ŝaŭmo en ambaŭ apenaŭas pro alkoholo tamen en ABW ĝi restis iomete pli longe. En ambaŭ bieroj gasenhavo estas malalta. Kolore ili tre diferencas: ABW estas flavsukcena dum Alcatraz estas ruĝbruna, iom kiel teo. Ambaŭ bieroj estas klaraj. En aromo de ABW avanas citrusoj, ĉefe grapofrukto, iomete ĉeestas floroj. Aromo de Alcatra estas dolĉa kaj likvoreca, senteblas buterkuketoj kun sukero, ankaŭ karamelo. En gusto de ABW estas dolĉa komenco kaj agrable amara finaĵo. Iom simile estas en Alcatraz, sed eble iomete pli acida komenco.

Ambaŭ estas tre densaj, gusto- kaj arom-plenaj. Ambaŭ tre bongustaj, tamen laŭ mi ABW ne estas tute en la stilo. Laŭ mi ĝi pli taŭgas por esti Imperial India Pale Ale (IIPA), do IPA kum pli forta malta bazo. Pro alta komenca ekstrakto ĝi estas pli ekvilibra ol IPA kutime (malta dolĉeco balancigas lupolan amarecon), sed daŭre ĝi arome pli taŭgas por IIPA. Alcatraz pli bone plenumas kriteriojn de la stilo American Barley Wine. Ambaŭ bieroj vere ege bonas kaj se vi trovus – nepre provu. Se mi povus aĉeti nur unu, mi elektus Alcatraz, sed vere ambaŭ tre bonas. Evidente estas bieroj por malrapida gustumado, por profunda ĝuado de ĉiu guto.

ABW

Nomo ABW
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 24,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale
Uzitaj lupoloj magnum, zeus, simcoe, centennial, cascade, citra
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Alcatraz

Nomo Alcatraz
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Faktoria fb
Alkoholenhavo 9,2% volumene
Ekstrakto 20,1% peze
Temperaturo de servado 13 – 15°
Uzitaj maltoj pilzena, pale ale, karamela
Uzitaj lupoloj columbus, cascade, chinook, motueka, palisade
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Torfe fumigita | P.I.S. & love (Birbant)

P.I.S. & love el metieja bierfarejo Birbant estas nova tre interesa sperto. Ĝi estas biero en la sitlo peated imperial stout, do imperia stout fumigita per torfo. Plie ĉi tiu biero estas specifa ankaŭ pro multeco de ekstrakto (24,5%) kaj alkohola forteco (10,5%). El trionlitra botelo kun interesa, leĝera desegnaĵo alvenas nigra, klara kaj netravidebla likvaĵo. Samtempe kreiĝas buruna kaj por tiu stilo sufiĉe longrestanta ŝaŭmo. En aromo avanas fumo, kafo kaj ĉokolado. En la gusto same kun aldono de delikata dolĉo kaj fina amareco. Rimarkindas tamen ke ĉiuj tiuj aromoj kaj gustoj ne estas simplaj. Ili estas tre forte senteblaj. La biero estas densa, gustoplena kaj iom kvazaŭ viskio gluiĝanta al la glaso. Certe ĉi tio ne estas biero por ĉiutaga trinkado. Ĝi estas iom ekstrema kaj per tio ankaŭ tre interesa. Laŭ mi ĝi estas bongustoa kaj mi pensas, ke por ĉiuj almenaŭ provinda.

Nomo P.I.S. & love
Stilo torfa imperia stout / peated imperial stout
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 24,5% peze
Temperaturo de servado 10 – 14°
Uzitaj maltoj Pale Ale, viskia, ĉokolada, melanoidynowy, karamela, brulita horodeo, sukero
Uzitaj lupoloj Magnum
Uzitaj gistoj S-04
Aldonaĵoj
IBU 78

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Kafirmacja (Birbant)

Jen nova stilo en mia kolekto – Saison. Saison estas somera biero kiu venas de Valonio. Originale ĝi estis preparata fine de vintra sezono por ke ĝi sufiĉu por varmaj monatoj. Ĝi devis esti sufiĉe forta por ke ĝi travivu varmajn monatojn, sed tamen malvarmiga kaj refreŝiga somere.

La biero nomiĝas Kafirmacja. Ĝi estis kreita danke al kunlaboro de kontrakta bierfarejo Birbant el Zielona Góra (la biero mem produktita en Zarzecze) kun trinkejo Konfirmacja el Katowice. Laŭ priskriboj de la etikedo, krom kutimaj ingidiencoj ĝi havas kelkajn aldonaĵojn – freŝan citronherbon, foliojn de Citrus hystrix kaj pipron. Verdire tiujn aldonaĵojn mi sentis nek en aromo, nek en gusto, sed el tiuj tri mi pensas, ke nur pipron mi vere kapablus rekoni. Aromo de la biero estas tre specifa kaj mi ne bone kapablas priskribi ĝin. Iom similas al odoro de tritikaj bieroj. Eble estas en ĝi iom tro maturaj mandarenoj? Vere ne kutima. En la gusto estas acida, poste alvenas delikata amareco. La biero enhavs multon da gaso kaj estas tre refreŝiga. Ŝaŭmo ne abundis kaj rapide malaperis, sed tio ne multe ĝenas. La biero estas malklara kaj havas helsukcenan koloron. Ĝenerale estas tre interesa kaj provinda, sed vere dependas de gusto ĉu oni ŝatos ĝin aŭ ne. Etikedon mi ne vere komprenas. Kiun rilaton al la biero havas tiu insekto?

Nomo Kafirmacja
Stilo Kaffir Saison
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 6,5% volumene
Ekstrakto 15,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 12°
Uzitaj maltoj pale ale, munkena, tritika
Uzitaj lupoloj Centennial, Citra, Mosaic, Marynka
Uzitaj gistoj WLP565
Aldonaĵoj freŝa citronherbo, folioj de Citrus hystrix, pipro
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)