Bojan Maorys (Bojanowo)

Maorys estas biero de la bierfarejo Bojanowo, Pollando (la sama kiu produktas jam recenzitan de mi bieron Somero). Ĝi ne estas metieja bierfarejo, sed jam relative granda apartenanta al sama grupo kiel brerfarejoj Ciechan kaj Lwówek. La nomo Maorys (Maorio) tuj sugestas ke la biero devas havi novzelandan karakteron, kio nuntempe popularas almenaŭ en la pola metiejbiera merkato. Tiun novzelandecon certigas do lupoloj: Kohatu kaj Motueka (tamen du aliaj uzitaj estas germana Magnum kaj usona Mosaic). La biero estas pasteŭrizita kaj nefiltrita.

La biero estas malklara kaj havas orbrunan koloron. Ŝaŭmo estas etera, helbruna, sed iom tro rapide malaperanta – sekala malto devus iom pli longe teni ĝin. Aromo estas sufiĉe forta kaj avanas en ĝi citrusaj fruktoj kaj herboj. La gusto estas iom acida (kio estas tipa por sekala bieroj) kun amara finaĵo. Surlange senteblas ĝia glateco venanta de sekalaj maltoj. Gasenhavo estas modera. La biero ne estas elstara, sed tute bona. Ĝi ne estas de metieja bierfarejo, do oni ne povas atendi iun miraklon, sed ĝi estas tute korekta, provinda kaj faciltrinkebla. En loka vendejo ĝi kostis 6,99 PLN (1,67€). La etikedo estas interesa kaj estetika. Bieroj de ĉi tiu bierfarejo estas sufiĉe vaste aĉeteblaj, do se vi trafos ĝin – ĝi valoras gustumadon!

Nomo Bojan Maorys
Stilo sekala IPA
Lando Pollando
Bierfarejo Bojanowo www fb
Alkoholenhavo 5,5% volumene
Ekstrakto 15,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj carared, karamela malhela, plzena, tritika, sekala hela, melanoidynowy (mi ne sukcesis traduki al Esperanto, ĉu iu kemiisto ĉi tie?)
Uzitaj lupoloj Magnum, Mosaic, Kohatu, Motueka (du lastaj estas novzelandaj)
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Bojan Somero (Bojanowo)

Hodiaŭ trafis en miajn manojn la biero kun Esperanto-nomo SOMERO, do mi pensis, ke tio estas taŭga momento por eki galerion kun recenzoj de bieroj. Ĉu ĝi meritits? Legu la recenzon!

SOMERO estas freŝa kaj leĝera biero el bierfarejo Bojanowo en Pollando. La stilo laŭ la etikedo estas somera elo kvankam rete mi trovis ankaŭ ĝian kategoriigon kiel usona tritika biero. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

Tuj post malfermo de la botelo senteblas citrusa odoro, ĉefe mandarena aŭ oranĝa, enestas ankaŭ iom da flora odoro, Poste la odoroj iom forvaporis kaj restis tre mildaj. La koloro estas helflava, pajla kaj la biero estas malklara. En ĝia gusto amareco estas modera, iom restanta, senteblas ankaŭ ioma acideco. Gasenhavo estas apenaŭa dum, laŭ mi devus esti relative alta en somerstila biero. La etikedo estas estetika, okulfrapa kaj plej grave – kun nomo en Esperanto ;)

Ĝenerale la biero laŭ mi estas ne elstara, sed ankaŭ ne malbona. Ĝi estas refreŝiga, acideta, kaj tre facile trinkebla. Kostas relative malmulte – 3,69 PLN (malpli ol 1€) en loka vendejo apud mia hejmo. Mi pensas, ke mi povas rekomendi ĉi tiun bieron, se iu ŝatus trinki ion refreŝigan somere; aŭ, se iu kutimas aĉetadi konzernajn bierojn – ĉiu tiu kostas ne multe pli dum guste kaj kvalite estas ja pli bona; aŭ se vi volas fotiĝi kun biero kun Esperanto-nomo :P Se iu tamen atendus ion ŝoke bonan – SOMERO ne estas taŭga elekto.

Nomo Bojan Somero
Stilo Summer Ale (Somera Elo) / American Wheat Beer (Usona tritika biero)
Lando Pollando
Bierfarejo Bojanowo www fb
Alkoholenhavo 4,00% volumene
Ekstrakto 10,00% peze
Temperaturo de servado 9 – 12°
Uzitaj maltoj hordeaj (plizena, Carapils, Crahell) kaj tritika
Uzitaj lupoloj Chinook, Cascade, Mandarina Bavaria
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)