
Kulawy Ork (Chmielogród)
Hodiaŭ venas tempo por la nigra versio de IPA-biero, nomata ankaŭ Cascadian Dark Ale. En biera mondo estas disputo pri tio kiel nomi tiun stilon, sed pri tio eble alifoje. Nun pri la reprezentanto de ĉi tiu stilo – Kulawy Ork (lama ogro) el gdanska kontrakta bierfarejo Chmielogród. Ili produktas tiun bieron duloke. En unu loko oni enbareligas ĝin kaj vendas en gdanskaj (aŭ proksimaj) drinkejoj, dum por enboteligo kaj vendado en aliaj regionoj de Pollando oni produktas ĝin en bierfarejo Witnica. Mi trinkis ĝin en varsovia manĝejo Jamniczek (veganaj hot-dogoj), do kompreneble mi ricevis la botelan varianton de Witnica. Sur la botelo estas tre bona etikedo kun la nomo, stilo kaj bildo de tiu ĉarma lama estaĵo. En la malantaŭa etikedo troviĝas sufiĉe multaj informoj pri la biero mem.
Kulawy Ork estas biero kun elstara bruna, etera ŝaŭmo. En la glaso bone videblas flugantaj gistoj (vidu la plej dekstran bildon), kio ne estas eraro (la produktanto aparte avertas pri tio en la etikedo), ĉar la biero estas nefiltrita. La aromo estas evidente lupola kun iom da brulitaj maltoj. Mi ne vere sukcesis bone pritaksi detalojn de la aromo, ĉar mi trinkis la bieron ekstere kaj en maltaŭga glaso. En gusto, amareco estas meza (por tiu stilo kompreneble), bone balancita. La bieron oni trinkas tute facile – ĝi ne surgenuigas, sed tute bonas kaj oni volonte prenus la sekvan. Mi trinkis ĝin kontraŭ 9 zlotoj (2,13€), do tute bona prezo konsiderante ke estis manĝejo kaj ne vendejo. Do tutcerte mi rekomendas ambaŭ – la bieron Kulawy Ork kaj veganhotdogan manĝejon Jamniczek.
Nomo | Kulawy Ork |
---|---|
Stilo | Black IPA / Cascadian Dark Ale |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Chmielogród ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 6,0% volumene |
Ekstrakto | 14,1% peze |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | herdeaj (mankas pliaj detaloj) |
Uzitaj lupoloj | Columbus, Cascade, Simcoe, Centennial |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 60 |
PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)