Czarny Kot (Czarny Kot)

Czarny Kot estas nigra kato, do jes, ĝi estas biero elektita pro la nomo ;) Ĝi venas de la samnoma bierfarejo en Radom. Biero vendatas en malgrandaj (0,33l) boteloj kun nemalbonaspekta etikedo, tamen bedaŭrinde kun apenaŭaj informoj pri la biero mem. Aparte plaĉas al mi la kronfermilo, do mi metis ĝin en la bildon. La biero estas tre malhela, sed ne tute migra (eble tio ne bone videblas en la fotoj – ĉi-foje faritaj nur poŝtelefone). Bruna grandera ŝaŭmo komence alta rapide malaperis. Aromo estas apenaŭa, sed se jam senti ĝin, eble iom karamela kaj bruligita. En gusto ankaŭ ne senteblas multego krom dolĉo. Eble same kiel en aromo – iom da karamelo kaj bruliteco. Mi ne apartenas al tiuj bierŝatantoj kiuj principe abomenas dolĉajn bierojn – mi konas vere multajn dolĉajn bierojn, kiujn mi ŝatas. Tiu ĉi tamen ne aliĝos al listo, ĉar ĝi estas tro akveca, ĝia gusto – tro malplena. Eĉ se vi ŝatas dolĉajn malhelajn bierojn – vi trovos pli bonan.

Nomo Czarny Kot
Stilo ne konata
Lando Pollando
Bierfarejo Czarny Kot www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado eble 8 – 9°?
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)