
Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)
Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ vi: ABW de bierfarejo Birbant kaj Alcatraz el kontrakta bierfarejo Faktoria, kiu tiel debutas en mia blogo.
Signifajn diferencojn eblas trovi jam antaŭ malfermo de la botelo. Malsamas komencaj ekstraktoj: 24,5% ĉe ABW kaj 20,1% ĉe Alcatraz, malsamas uzitaj lupoloj, malsamas proponata temperaturo de servado (8 – 10° kaj 13 – 15°, mi trinkos eĉ pli varmajn). Samas stilo kaj deklarata amareco je 100 IBU, do el la supra limo por la stilo. Aspekte multe pli plaĉas al mi la etikedo de Birbant. Tiuj usonecaj de Faktoria, kun tromulto da teksto neniam aparte plaĉis al mi. Amuzas ankaŭ la nomo, ĉar ABW, krom esti mallongigo de American Barley Wine, en la pola estas ankaŭ mallongigo de Agentejo de Interna Sekureco al kio klare alludas la etikedo. Do, eble finfine ek al gustumado.
Ŝaŭmo en ambaŭ apenaŭas pro alkoholo tamen en ABW ĝi restis iomete pli longe. En ambaŭ bieroj gasenhavo estas malalta. Kolore ili tre diferencas: ABW estas flavsukcena dum Alcatraz estas ruĝbruna, iom kiel teo. Ambaŭ bieroj estas klaraj. En aromo de ABW avanas citrusoj, ĉefe grapofrukto, iomete ĉeestas floroj. Aromo de Alcatra estas dolĉa kaj likvoreca, senteblas buterkuketoj kun sukero, ankaŭ karamelo. En gusto de ABW estas dolĉa komenco kaj agrable amara finaĵo. Iom simile estas en Alcatraz, sed eble iomete pli acida komenco.
Ambaŭ estas tre densaj, gusto- kaj arom-plenaj. Ambaŭ tre bongustaj, tamen laŭ mi ABW ne estas tute en la stilo. Laŭ mi ĝi pli taŭgas por esti Imperial India Pale Ale (IIPA), do IPA kum pli forta malta bazo. Pro alta komenca ekstrakto ĝi estas pli ekvilibra ol IPA kutime (malta dolĉeco balancigas lupolan amarecon), sed daŭre ĝi arome pli taŭgas por IIPA. Alcatraz pli bone plenumas kriteriojn de la stilo American Barley Wine. Ambaŭ bieroj vere ege bonas kaj se vi trovus – nepre provu. Se mi povus aĉeti nur unu, mi elektus Alcatraz, sed vere ambaŭ tre bonas. Evidente estas bieroj por malrapida gustumado, por profunda ĝuado de ĉiu guto.
ABW
Nomo | ABW |
---|---|
Stilo | american barley wine |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Birbant ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 10,5% volumene |
Ekstrakto | 24,5% peze |
Temperaturo de servado | 8 – 10° |
Uzitaj maltoj | pale ale |
Uzitaj lupoloj | magnum, zeus, simcoe, centennial, cascade, citra |
Uzitaj gistoj | US-05 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 100 |
Alcatraz
Nomo | Alcatraz |
---|---|
Stilo | american barley wine |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Faktoria ![]() |
Alkoholenhavo | 9,2% volumene |
Ekstrakto | 20,1% peze |
Temperaturo de servado | 13 – 15° |
Uzitaj maltoj | pilzena, pale ale, karamela |
Uzitaj lupoloj | columbus, cascade, chinook, motueka, palisade |
Uzitaj gistoj | US-05 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 100 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)