
Śmietanka (Jan Olbracht)
Stilon de ĉi tiu etikedo eble vi jam povas rekoni. Temas pri metieja bierfarejo Jan Olbracht el Piotrków Trybunalski, Pollando kaj serio kiun reĝtemaj desegnaĵoj de Andrzej Mleczko (fama pola amuzbilda desegnisto). Ĉi-foje tre somera tritika biero Śmietanka (Kremo). Pli preciza stilo estas verŝajne Hefeweizen, tamen kaj la botelo kaj la retejo de la bierfarejo silentas pri tio, do tio restas mia takso. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.
La biero estas malklara, havas idealan oran-bananan koloron kaj abundan ŝaŭmon – ja estas tritika. La aromo estas grena kun agrable senteblaj bananoj. Laŭ la priskribo devus rimarkebli ankaŭ kariofilo, sed mi ne sentis ĝin. La gusto estas komence iom dolĉeta kaj poste ŝanĝiĝanta al acida kun senteblaj banonoj, amareco apenaŭas. Alta gasenhavo idealas por ĉi tiu stilo. La nomo de la biero evidente taŭgas – ĝi vere estas kremeca. Ĝenerale la biero estas tre refreŝiga kaj bongusta. Krom tiu miaopinia manketo pri kariofilo, mi dirus ke ekzempla Hefeweizen. En apuda vendejo kostis 6,49 PLN (~1,53€). Mi tre rekomendas por varma tago!
Cetere, kiel videblas en la tria bildo, mi devas ankoraŭ iom lerni kiel taŭge verŝi tritikan bieron (estas vere ne tiom facila!). Unu mi verŝis tro trankvile kaj la ŝaŭmo tute mankis, dum en la dua mi troigis en alian flankon ;)
Nomo | Śmietanka (Kremo) |
---|---|
Stilo | tritika biero (mi pensas, ke estas hefeweizen) |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Jan Olbracht ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,6% volumene |
Ekstrakto | 12,5% peze |
Temperaturo de servado | 9 – 11° |
Uzitaj maltoj | plizena, tritika, karmela hela |
Uzitaj lupoloj | Spalt |
Uzitaj gistoj | WB-06 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)