
Irlandzki Ciemne (Krajan)
La hodiaŭa biero estas Irlandzki Ciemne de bierfarejo Krajan. Irlandzkie Ciemne, do irlanda malhela, sed kion fakte tio signifas? Unuavice mi pensus pri stout, sed ja ĝi ne estas stout – eble malhela lager kun karamelo. Ligo de ĉi tiu biero kun irlando restas por mi dubinda. Se legas tion iu irlandano, bv (mal)konfirmi, ĉu tiastila biero tipas vialande.
Verŝinte en la glason aperis alta, helbruna ŝaŭmo, sed ĝi rapide malaperis. La biero havas malhelrubenan koloron (en la fotoj povas aspekti kiel nigra, sed reale ne estas tia) kaj estas klara. Aromo apenaŭas, sed en gusto jam pli multo troveblas – ĉefe karamelo, eble ĉokolado, eble brulita panhaŭto. Ĝenerale la biero estas dolĉa, sed en neĝena kvanto. Mi pensas, ke tian bieron eblus fari pli bone – ĉefe se anstatŭ tiom da karamelo, ĝi ricevus pli da malhelaj maltoj. Tamen ja ĝi daŭre ne malbonas. Resume, leĝera iom dolĉa biero, kiu ne donos multajn aromajn aŭ gustajn impresojn, sed por simpla trinkado enordas. Prezo – 4,99 PLN (1,19€) en loka vendejo.
Nomo | Irlandzke Ciemne |
---|---|
Stilo | mankas informo, eble Dark Lager? |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Krajan ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 6,0% volumene |
Ekstrakto | 14,0% peze |
Temperaturo de servado | eble bonus ĉirkaŭ 8 – 9°? ĝi ne aparte perdas ion, se estas malvarma |
Uzitaj maltoj | certe enestas hordeaj, aliaj ne menciatis |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)