Oranĝoj, framboj, mielo | Ju-Rajska Pomarańcza (Na Jurze)

Jen io por ŝatantoj de bieroj dolĉaj kaj fruktaj. Ju-Rajska Pomarańcza el bierfarejo Na Jurze jam per nomo kaj per bela etikedo sugestas ke temos pri organĝeca biero. Verŝita en la glason ĝi malklaras kaj havas koloron similan al ruĝa grapfrukto. Ŝaŭmo ĉe mi apenaŭ aperis, sed eble estas pro mia tro delikata verŝado. Normale en tritika biero, ĝi devus esti multe pli kvalita. En aromo sententeblas framboj kaj citruseco de oranĝoj. En gusto unue senteblas dolĉeco kaj mielo, sekve ripetiĝas oranĝoj kaj framboj de la aromo, fine alvenas ioma acideco. Amareco tute ne senteblas, sed ja temas pri tritika biero, do ĝin oni ne vere atendas, kvankam ioma ne ĝenus por balancigi dolĉecon.

Koncepto de la biero estas tre interesa, kvankam mi pli ŝatas, kiam fruktaj gustoj venas pli naturmetode ol per aldono de sirupo (ĉi-kaze framba). Agrablas lupoldevena citrusa aromo, tamen ne ĝenus iom pli lupoligi la bieron je amareco por bilancigi mielan dolĉecon. Malgraŭ tio la biero estas provinda kaj certe ŝatos ĝin tiuj, kiuj kutimas mendi bieron kun aldono de suko.

Nomo Ju-Rajska Pomarańcza
Stilo tritika
Lando Pollando
Bierfarejo Na Jurze www fb
Alkoholenhavo 4,7% volumene
Ekstrakto 16,5% peze
Temperaturo de servado 7 – 11°
Uzitaj maltoj pilzena, tritika
Uzitaj lupoloj Marynka, Citra, Amarillo
Uzitaj gistoj S33
Aldonaĵoj ŝelo de organĝo, mielo, oranĝa oleo, framba sirupo, citronacido
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Festa biero | Jurajskie Świąteczne (Na Jurze)

Jen por la nova jaro – plia festa biero: Jurajskie Świąteczne de bierfarejo Na Jurze. Tuj ravas tre ĉarma etikedo, kiu similas al kristnaska pulovero. Verŝinte en la glason ni vidas malhelbrunan malklaran bieron kun mezalta ŝaŭmo kiu ne restis tre longe. Enmetinte nazon en la glason ravas la aromo de kakao. En gusto senteblas miela dolĉeco kaj tre delikata amareco. Finfe senteblas pikado de ĉili-kapsiketo. Tre agrabla biero por vintraj vesperoj!

Nomo Jurajskie Świąteczne
Stilo malhela festa
Lando Pollando
Bierfarejo Na Jurze www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 16,5% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj horodea hela, ĉokolada
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj S-04
Aldonaĵoj kakao, fagopira mielo, ĉokolada aromo, ĉili-kapsiketo
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)