
Hades (Olimp)
Hodiaŭ, la 5-an de novembro estas internacia tago de Stout-biero. Temas pri brita stilo de malhela suprefermentita biero, kiu devenas de Porter, sed kutime estas pli forta (nemalofte teman tiuj du stilnomoj estas uzataj alterne). Por celebri la tagon mi prezentas bieron en la stilo Russian Imperial Stout, do la plej forta varianto de Stout, kiu estis eksportata al Rusio.
Hades estas biero farita de la metieja bierfarejo olimp. Ĝi estas biero tute nigra kun bruna malalta ŝaŭmo. En aromo senteblas brulita karamelo kaj alkoholo. Gusto komence ripetas la aromon kaj ĝian dolĉon. Sekve venas amareco, kiu laŭdeklare estas tre forta. Ĝi ja klare senteblas, sed laŭ mi tute ne ĝenas. Cetere, en la listo de ingrediencoj troveblas pluraj kapsikoj. Ilin mi tute ne sentis – nek en aromo, nek en gusto.
Tio estis mia unua konfronto kun ĉi tiu stilo do mi ne bone sciis kion atendi. Unuagute mi ne tiom ŝatis la bieron, sed kun ĉiu pli guto mi ŝatis pli kaj pli. Estas tre interesa sitlo, ja proksima al mia tre ŝatata Baltic Porter. Mi certe plu provos ĝin. Ĉi tiun bieron mi taksas tute pozitive kaj certe povas rekomendi al ekspetimentuloj. Trionlitra botelo kostis 15 zlotojn (3,53€) en la Varsovia Beirfestivalo.
Nomo | Hades |
---|---|
Stilo | Russian Imperial Stout |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Olimp ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 11,1% volumene |
Ekstrakto | 25,2% peze |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | horodeaj: pale ale, pilzena, viena, karamela 600, ĉokolada hela, karamela 50, tritika, Cararoma® |
Uzitaj lupoloj | Zeus, Mozaic, Ahtanum, Fuggles, Experimental 366, Iunga |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | brulita hordeo, pulva lakto, semoj de kakaoarbo, kapsikoj (Chipotle, Mulato, Aji Amarillo, Pasilla de Oaxaca, Habanero, Bird’s Eye) |
IBU | 66,6 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)
La foto estas verko fare de Natalia Żebrowska kaj disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.