Behemoth Profanum (Perun)

Ŝajne iĝis moda ke diversaj rokaj aŭ metalaj bandoj preparas sianomajn bierojn. Same estas en Pollando. Metala grupo Behemoth (jen ilia muziko: BEHEMOTH – Blow Your Trumpets Gabriel) havas eĉ tri tiajn bierojn: helan belgan IPA Sacrum, nigran IPA Profanum kaj usonan sukcenan elon Heretyk. Nun mi provas la duan.

Behemoth Profanum estis produktita de bierfarejo Perun kaj do ĝi kompreneble havas tre bonan etikedon – taŭgan por la nomo. La biero, kiel atendite estas komplete nigra, neniom travidebla. Ŝaŭmo unue altis kaj belis, sed rapide malaperis. Bedaŭrinde en aromo kaj gusto la biero ne plu tiom “nigras”. Senteblas ĉefe rezino kaj iom da fruktoj. Malpli multas tipe malhelbieraj: brulita kafo aŭ amara ĉokolado. Komence ĝi acidas kaj poste lasas amarecon. Mezgasa facile trinkeblas. Profanum estas interesa kaj agrabla, sed ne vere tion mi atendis de nigra biero de Behemoth kaj eĉ pli ne de nigra IPA – ĝis ĉi tiu stilo mankas al ĝi forto en la gusto. Eble oni pli bone kategoriigu ĝin kiel usonan stout – tiam ĝi tute bonas.

Nomo Behemoth Profanum
Stilo Black IPA / Cascadian Dark Ale / usona Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 13,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj hordeaj, tritika
Uzitaj lupoloj lupoloj
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj brulita hordeo
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Licho nie śpi (Perun)

Licho nie śpi signifas, ke diablo ne dormas kaj ĝi estas pola diraĵo signifanta, ke oni devas esti atentaj, ĉar ĉiam io povas okazi al vi. Ĝi estas ankaŭ nomo de biero el kontrakta bierfarejo Perun. Se Perun, do etikedo estas tre estetika kaj bela. Verŝita en pokalon, la biero estas evidente nigra. La ŝaŭmo belis, sed rapide malaperis. En aromo senteblas ĉefe brulita malto, iom da kafo aŭ ĉokolado. En gusto, krom tio, kio en aromo senteblas ankaŭ iom da fumiteco. Ĝi estas unue iom acida, poste amara, sed ne longe restanta. Gasenhavo estas malmulta, sed ja tio taŭgas por la stilo. La biero kostis 8,29 PLN (~2€), do sufiĉe multe, sed laŭ mi inde. La biero eble ne tute facilas, sed tamen trinkeblas sufiĉe facile kaj agrable. Tute gustuminda :)

Nomo Licho nie śpi
Stilo avena Stout (Oatmeal Stout)
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 5,4% volumene
Ekstrakto 13,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj pilzena, munkena, avenaj flokoj, ĉokolada 1200, brulita
Uzitaj lupoloj Iunga, Sybilla
Uzitaj gistoj S04
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.
PS2. Diablo fakte ne dormas. Dum farado de ĉi tiu priskribo, mi iom fuŝis priskribon de alia biero, kiun mi jam havis preparitan, sed ankoraŭ ne publikigitan, ĉar iel mi miksis dosierojn. Ĉu hazardo? ;)

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Oblewanie Perperuny (Perun)

Estas trosekeco, kiel nun en Eŭropo. Inter vilaĝaj domoj dancas infanoj. Ili elektas inter si knabinon, ankoraŭ ne sufiĉe maturan por edziniĝi. Ŝi estas nuda, vestita nur en herbojn, foliojn kaj florojn. Oni nomas ŝin Perperuna – ŝi estos la oferaĵo por Perun. Dum pliaj dancoj en la vilaĝo, virinoj de sekvaj domoj verŝas akvon sur ŝin. Ĉu tio venigos tiom atendatan pluvon? Laŭ la malnovaj slavaj kredoj – jes. Onidire tiun riton eblas ankoraŭ foje renkonti en sudslavaj landoj.

Oblewanie Perperuny estas nomo de la biero kaj signifas verŝadon de akvo sur Perperuna. Produktis ĝin bierfarejo Perun, do samnoma al tiu slava diaĵo de fulmoj. La biero estas belgstila Pale Ale. Ĝia aromo ne estas intensa, sed tute agrabla, ĉefe frukta, sed ankaŭ iom malteca. Dum trinkado unue venas dolĉo sama kiel la odoro, poste iĝas iom pli pikanta kaj bilanciĝas per lupola amareco.

La biero tre bele prezentiĝas en la glaso. Ĝi havas malheloran aŭ sukcenan koloron. Ŝaŭmo bedaŭrinde malaperis tiom rapide, ke mi ne sukcesis bone foti ĝin, kvankam komence estis sufiĉe abunda. La etikedo estas kutima por tiu bierfarejo – tre eleganta. La biero kostis 7,99 PLN (~2€) en loka vendejo. Laŭ mi ĝi estas tre sukesa kaj certe provinda.

Nomo Oblewanie Perperuny
Stilo Belgian Pale Ale
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 5,2% volumene
Ekstrakto 13,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj pilzena, munkena, karamela 30, sukcena
Uzitaj lupoloj Iunga, Sybilla (fakte, tiuj lupoloj estas polaj, do kial “belgian” en la stilnomo?)
Uzitaj gistoj T58
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Noc Kupały (Perun)

La sekva biero en la kolekto de recenzoj nomiĝas Noc Kupały. Eble antaŭ ol paroli pri la biero mem, mi klarigu kion signifas la nomo, do unue ŝaltu muzikon. Noc Kupały estas slava festo ligita kun la plej mallonga nokto en la jaro (kutime la 20/21-a de junio). Ĝi estas slava festo de fajro, akvo, suno kaj luno, fekundeco, feliĉo kaj amo. Kristanismo alveninte al Pollando ne sukcesadis forpeli la tradiciajn ritojn, do provis kristianigi ĉi tiun feston ŝanĝante ĝin al la nokto de Sankta Johano. Pliajn infomrojn vi povas trovi vialingve en vikipedio. Kaj nun, reen al la biero…

Noc Kupały laŭ informo sur la etikedo estas Polish Extra Foreign Stout. Pola, pro polaj lupoloj: iunga, sybilla. Extra ĉar pli forta ol normala stout. Foreign, porekstrelanda, do kun pli da lupoloj ol kutime. Kaj fine stout – brita stilo de suprefermentita malhela biero. La biero venas de kontrakta bierfarejo Perun. Kontrakta signifas, ke ili (ankoraŭ) ne havas propran lokon, sed produktas bierojn en aliaj bierfarejoj. Ĉi tiun en Wąsocz.

Koloro de Noc Kupały estas evidente nigra kiel nokto. Ŝaŭmo estas elstara – bruna, longrestanta, tre abunda kaj konsistanta el etaj eroj. Aromo fortas pro multeco de lupolo kaj klare senteblas en ĝi brulitaj maltoj. La gusto estas tre bone balancita – komenciĝas iomete dolĉe, ĉokoladece kaj finiĝas per brulita amareco, eĉ iom restanta, kio estas specifa por polaj lupoloj. Gasenhavo estas apenaŭa kaj pro tio la biero estas tre glata. Ĝi estas ankaŭ tre facile trinkebla. La etikedo estas eleganta, sed ne ial aparte inspira. La nomo estas iomete stranga, ĉar kvankam bero estas nigra kiel nokto, la nomo temas tamen pri somera nokto, dum la biero estas evidente aŭtuna aŭ vintra. Tamen ĝenerale Noc Kupały estas tre bona kaj rekomendinda. Ĝi kostis 7,99 PLN (~2€), do ne malmulte, sed evidente tre indis. Se vi vidos ĝin – nepre provu!

Nomo Noc Kupały
Stilo Foreign Extra Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Perun www fb
Alkoholenhavo 6,4% volumene
Ekstrakto 15,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj horodeaj: karamela, koloriga, brulita
Uzitaj lupoloj Iunga, Sybilla
Uzitaj gistoj US05
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)