Impresoj pri la 4-a Varsovia Bierfestivalo

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 4-a Varsovia Bierfestivalo. Ĝi daŭris dum 3 tagoj (7-9 de aprilo) kaj estis la dua, kiun mi partoprenis, sed fakte la antaŭan, okazintan antaŭ duona jaro mi ĉeestis nur dum kelkaj horoj, dum ĉi-jare mi ĉeestis ĉiutage. Kiel aspektas tia festivalo? Ĉi tiu okazis en stadiono de varsovia piedpilka klubo Legia. En du etaĝoj de la konstruaĵo sian lokon havis ĉirkaŭ 40 standoj de diversaj metiejaj bierfarejoj – ĉefe polaj, sed ankaŭ kelkaj eksterlandaj. En la ĉefa scenejo okazis iliaj prezentadoj kaj ankaŭ senpagaj prelegoj. En du aliaj ĉambroj okazis aparte pagendaj laborrenkontoj, prelegoj kaj gustumadoj. Alirebla estis ankaŭ triono de la spektantlokoj de la stadiono mem, kiuj apudis la “kongresejon” kaj ekstere estis manĝkamionoj. Ĉi tiu spaco, kiu pasintjare ankoraŭ tute bone sufiĉis, ĉi jare jam estis tute plenplene dum plej pintaj momentoj, do mi supozas ke sekvontfoje la festivalo okazos aliloke. Simpla enirbileto por la festivalo kostas 10 zlotojn (2,33 eŭrojn) kaj bileto por tuta festivalo 20 zlotojn (4,66€), do estas tre malmultekosta. Aperte pagendas iuj programeroj (laborrenkontoj, gustumadoj ktp.) kaj la prezoj varias inter 20 kaj 50 zlotoj. Kompreneble pagendas ankaŭ la bieroj mem. La prezoj estis ege variaj kaj ekzemplajn vi povos trovi en ĉi tiu artikolo. La festivalo havas sian dediĉitan aplikaĵon por poŝtelefonoj, kiu ege faciligas elektadon inter tiu kelkcento da bieroj.

Ĵaŭde mi venis nur por nelonge, por unu laborrenkontoj por komencantaj bierfaristoj kaj ĉeokaze mi provis nur unu bieron. Mi celis iun leĝeran bieron, kiun mi povis rapide aĉeti antaŭ la laborrenkonto, do kontrolinte en la aplikaĵo mi haste elektis Ice Cream Pale el la sveda bierfarejo Omnipollo. Nur ricevinte la bieron mi eksciis, ke ĝi fakte sufiĉe multe kostas – 25 zlotojn por trionlitro. La biero, kiu estis farita kun laktozo kaj vanilo evidentiĝis esti tre bongusta. La aromo kunigas lakto-vanilan glaciaĵecon kun ioma citrusa frukteco venanta de lupoloj. Gusto komence ripetas la aromon, sed la finaĵo estis jam milde amara. Ice Cream Pale etas vere agrabla, refreŝiga biero, kiun oni povus trinki per siteloj, se ĝi nur ne kostus tiom multe.

En du sekvaj tagoj mi povis ĉeesti la Festivalon jam pli longe, do ankaŭ biergustumado estis pli abunda. Mi komencis per Table Brett el bierfarejo Pinta. Temas pri Wild Ale lupoligita per usonaj Citra® kaj Centennial. Ĉi tiu helflava, malklaraŭ kaj ŝaŭm-abunda biero estas malforta (nur 3% da alkoholo kaj 9% da ekstrakto), leĝera kaj iom acida, tamen ne pro acidigaj bakterioj, sed pro tio ke ĝi estis fermentita per sovaĝaj gistoj. Fakte la elekto ne estis tute trafa se temas pri miaj gustopreferoj, sed estis interese konatiĝi kun la stilo. Bedaŭrinde, preninte trionlitron kontraŭ 9 zlotoj, meze de la glaso ĝi iĝis jam iom laciga por mi.

Sekva biero ŝajnas esti la malo de la antaŭa. Hey Now de Pracownia Piwa estas biero en la stilo wheat wine, do tritika ekvivalento de la stilo barley wine (en Esperanto respektive tritika vino kaj horodea vino). Ĝi estas flava kaj malklara kun ŝaŭmo aperanta nur forme de malalta surfaca tavolo kaj spuroj sur la glaso. Hey Now estas biero fortika, densa kaj gluiĝema. En aromo avanas malta dolĉeco, sed senteblas ankaŭ usonaj lupoloj. Gustas iom kiel likvoro, sed finiĝas per milda, iom restanta amareco. Kun 25% de malta ekstrakto kaj 10% de alkoholo ĝi evidente estas biero por longa kaj malrapida ĝuado. Tiel mi faris kun trionlitra glaso trinkita en la festivalo kontraŭ 18 zlotoj kaj iam poste mi ripetos kun la botelo aĉetita por preni hejmen (samgranda kaj sampreza).

Denove reveno al acida biero – tiaj estas nuntempe tre modaj. La biero Ryan Goseling estis farita en kunlaboro de bierfarejo Hopium kun hejma bierfaristo Janek Gadomski, kiu veniks en ilia hejmbiera konkurso. La stilo gose estis riĉigita je ĉerizoj kaj de ili venas roza koloro de ĉi tiu ne tute klara biero. En aromo senteblas dolĉa ĉerizeco, sed en gusto jam estas ĉefe acideco. Mi ne estas aparta ŝatanto de acidaj bieroj kaj ankaŭ ĉi tiu estis iom laciga por mi, do mi decidis rezigni jam pri acidaj bieroj dum la festivalo. Trionlitro kostis 7 zlotojn. La biero havas 14% de ekstrakto kaj 5,8% de alkoholo.

Venis tempo por la unua malhela biero. Mi elektis Katastorfa Double el Piwne Podziemie. La bieron Katastrofa (ne la duoblan) mi volis provi jam en la antaŭa eldono de la frestivalo, sed tiam ĝi elĉerpiĝis. Ĉi-foje mi sukcesis havi ĝian plifortigitan version kun 18% de ekstrakto kaj 7,4% de alkoholo. Ĝi estas nigra elo kun maltoj torfe fumigitaj (86%), aĝigita kun burbonigitaj lignaj flokoj. En aromo kaj gusto dominas bandaĝoj, asfalto, brulitaj kabloj. Vere. Certe estas interesa kaj provinda biero. Koloro estas tute nigra kaj ŝaŭmo apenaŭis, se iu interesiĝus.

Sekvaj du bieroj estis en mia lastatempe plej ŝatata stilo – barley wine. Babushka el dana bierfarejo To Øl estas ĝia angla versio, do tiu pli malte bazita. Ĝi estis preparita kune kun daktiloj kaj prunoj kaj maturigita en bareloj post vino Porto. Koloro estas ruĝa, ŝaŭmo apenaŭis. Aromo dolĉa, likvoreca kaj sama gusto kun kun rimarkebla daktileco. Senteblas ke ĝi fortas (13,5% de alkoholo), sed en neĝena maniero. Ĉi tiun gustumadon akompanis manĝo – baktia sala, fumigita montara ŝafromaĝo oscypek kun oksikoka marmelado kaj tio evidentiĝis esti tre bona kombino. La biero mem estas laŭ mi tute elstara, la plej bona, kiun mi trinkis en la festivalo. Tute indis pagi 18 zlotojn por du decilitroj. Se vi iam havus okazon provi – nepre ne maltrafu!

Usona versio de barley wine devas havi jam pli forte lupolan karakteron kaj tia estas Big Sleep el bierfarejo Raduga. Ĝi estas iom malpli fortika ol Babushka (ekstrakto: 24%, alkoholo: 10,5%), sed havas simile dolĉan aromon. Gusto pli forte iras en la direkton de amareco, kiu tamen estas milda kaj nerestanta. Ĝenerale tre bongusta kaj kompleta biero, kiu kostis 10 zlotojn por trionlitro.

De brita bierfarejo Siren mi gustumis bieron Caribbean Chocolate Cake, kiu estas Foreign Stout kun aldono de kakao, cipreso kaj laktozo. La biero estas tute nigra kaj havas belan brunan ŝaumon. En aromo avanis kakao kaj ĉokolado, poste aldoniĝis ioma bruliteco. En gusto, krom ripeto de aromo aperis ankaŭ ioma fumiteco. La biero estas tre densa kaj plenkorpa, kun alkoholenhavo je 7,4%. Du decilitroj kostis 14 zlotojn.

Plej multajn bierojn dum ĉi tiu festivalo mi aĉetis de bierfarejo Pracownia Piwa – jam menciitan tritikan vinon surloke kaj en botelo, jam konatan al mi horodean vinon Mr. Hard en botelo, same enbotele ĉi-festivalan novaĵon 500! kaj surloke specialan version de Dwa Smoki – usonstila tritika witbier. Speciala, ĉar maturigita en barelo post pola vodko starka. La bierfarejo havis nur lastajn 10 litrojn do oni rajtis aĉeti nur en dekonlitra porcio kontraŭ 10 zlotoj. La biero estas flava kaj iom malklara, kun longe restanta ŝaŭma ĉapo. En aromo ĉefrolas liĉio kaj helaj vinberoj. En gusto la biero estas milde amara kun ripeto de aromo, sed pli forte akĉentitaj vinberoj. Ĝi estas forte gasa leĝera biero (ekstrakto: 14%, alkoholo: 5,8%) tre taŭga por somero.

Sekva halto estis la stando de AleBrowar. Verdire tiam ĉe ili ne plu estis multa elekto kaj iom poste ili forvendis absolute ĉion el 1500 litroj da biero portitaj por la festivalo. Mi elektis Last Cut – usonecigitan belgan stilon golden ale kun 18% de ekstrakto kaj 7,1% de alkoholo. La biero estas rubenkolora kaj klara, kun ŝaŭmo en formo de tavolo. En aromo senteblas citrusoj kaj blankaj fruktoj. En gusto estis forta, sed ne restanta amareco. Priskribo de la biero menciis piron en aromo, sed ĝin mi ne sentis. Du decilitroj kostis 8 zlotojn.

Prsekaŭ je la fino estis ankoraŭ unu forta malhela biero RaISaRussian Imperial Stout el bierfarejo Maryensztadt, kiun mi havis okazon viziti. La biero kombinas belgajn gistojn, nederlandajn brulitajn maltojn kaj polajn lupolojn. Ĝi estas nigra kun bruna ŝauma tavolo. En aromo mi ĉefe sentis avenon. En gusto troveblas brulita kafo kaj brulitmalta amareco. Kvankam la biero tre fortas (ekstrakto: 22%, alkoholo: 9,4%), tio tute ne senteblas en gusto. Du decilitroj kostis 7 zlotojn.

Lasta biero, kiun mi gustumis en la festivalo estis Śrup z wuchtą pieprzu de SzałpiwCascadian Dark Ale kun pipro preparita speciale por ĉi tiu evento. Ĉi tiu biero aĉeteblis en eta, dekonlitra porcio kontraŭ 4 zlotoj. Gi estas bruna kaj iom travidebla kun nealta ŝaumo el kiu restas tavolo. Aromo estis intensa, sed mi ne kapablis difini ĝin. En gusto evidente: pipro, pipro kaj ankoraŭ pipro. Tre interesa kaj provinda. Kun 15% de ekstrakto kaj 6% de alkoholo ĝi estas ankaŭ sufiĉe facile trinkebla.

Tiel finiĝis la listo de bieroj provitaj en la festivalo. Kompreneble tiuj ne estis ĉiuj, kiujn mi volis provi, sed ne ĉiujn mi sukcesis ĉasi ĝustatempe. Feliĉe kelkajn provendajn mi povis aĉeti en boteloj por preni hejmen, ĉar ja simple ne eblas gustumi tiom grandan kvanton da bieroj en nur tri tagoj. Nun mi havas enŝranke sufiĉe abundan stokon da recenzotaj bieroj. Pri la festivalo mem mi pensas, ke ĝi estis vere bonega evento – grandan gratulon meritas la mazovia filio de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj, kiu organizas ĝin. Ankaŭ mi ĝojas pri mia bierelektado – estis sufiĉe sukcesa. Sekva festivalo jam post duona jaro. Espereble ankaŭ tiam mi povos ĉeesti.

Kio estas IBU? | imperium atakuje (Pinta)

Ĉi tiu sperto devus esti ŝoka. Mi trinkas bieron kiu amaras je 81 aŭ 87 IBU. Kio estas IBU? IBU, do International Bittering Units (Internaciaj Amarec-Unuoj) estas mezurilo de bieramareco. Kutime trinkataj en Eŭropo konzernaj lager-bieroj havas amarecon de proksimume 16-24 IBU. Ekzemploj? Żubr havas 16 IBU, Perła Export (mi memorigas, ke export sugestas plian kvanton da lupolo, do plian amarecon) – 17, Carlsberg kaj Lech – 18, Tyskie kaj Heineken – 20 kaj finfine, laŭ multaj opiniata “amara” Żywiec – 24 IBU. Tiuj estas kvantoj ege malaltaj, taŭgaj por lager bieroj (devus havi inter 16 kaj 25 IBU), sed eĉ ne atingantaj normojn por Pilsner, kiu devus havi inter 25 kaj 50 IBU. Por trovi veran amarecon oni evidente devas serĉi inter metiejaj bieroj.

La biero, kiun mi nun trinkas – imperium atakuje (imperio atakas) de bierfarejo Pinta – laŭetikede havas 81 IBU kaj laŭteste eĉ 87 IBU, do ĝi devus esti ekstereme amara. Ja ĝi estas Imperial India Pale Ale, do IPA kun ankoraŭ pli da lupolo. Sed fakte por mi ĉi tiu biero ne vere estas tiomege amara. Aŭ pli precize, ĝi estas amara, sed tiu amaraeco tute ne ĝenas kaj tio iom surprizas min, ĉar siatempe mi ne bone toleris tre amarajn bierojn. Do, aŭ mia toleremo ja amareco signife ŝanĝiĝis pro miaj lastatempaj biereksperimentoj aŭ ĉi tiu biero estas tiom bone balancita. Fakte, ja tiuj IBU-gradoj ne estas ĉio se temas pri senteblo de amareco – tre gravas ankaŭ rilato inter IBU kaj ekstrakto, sed ja ankaŭ en tiu eco imperium atakuje estas sufiĉe eksterma (kvankam ne plej eksterema el la polaj bieroj).

Ĵus venis Natalia, provis ĝin kaj ankaŭ ŝi ne sentas tiun amarecon kiel ĝenan, sed opinias la bieron bongusta, do ŝajnas ke ĝi vere estas mirinde bone balancia. Pri la cetero kurte. Ŝaŭmo ne multis ĉe mi, sed mi ne aparte zorgis. Koloro sukcena, klara. Aromo evidente fortas, ĉar ja estas multego da lupolo. Ĝi kostis 9,29 PLN (2,20€) en vendejo, do ja multe, sed tute indis. Fakte mi eĉ bedaŭras, ke jam la vendejo fermitas kaj mi ne povas iri aĉeti plian. Impreium atakuje de Pinta estas vere bonega plena gusto kun perfekte balancita amareco. Simple tiu biero nepre provendas.

Nomo imperium atakuje
Stilo Imperial India Pale Ale (Imperial IPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 7,8% volumene
Ekstrakto 19,1% peze
Temperaturo de servado 11 – 12°
Uzitaj maltoj Weyermann®: pale ale, hordea enzimaktiva, melanoidina, Carared®, Carapils®
Uzitaj lupoloj usonaj: Zeus/Columbus, Chinook, Centennial, Citra®, Cascade, Palisade®
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj
IBU 81-87

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Berlinstila acidaĵo | Kwas Delta (Pinta)

Jen interesa aŭtora interpreto de biera stilo Berliner Weisse, do Berlina Tritika. Ĉi tiu stilo estas loka specialaĵo de Berlino. Temas pri tre acida tritika biero kun malmulta komenca ekstrakto (kutime 7–8%), ofte servata kun sukersiropo aŭ framboj aŭ eĉ miksata kun pilsa biero por mildigi acidecon. Foje ĝi estas opiniata kiel la plej refreŝiga biero en la mondo.

La bieron Kwas Delta preparitan speciale por la 3-a Beer Geek Madness en Vroclaco, bierfarejo Pinta kategoriigas kiel Berliner Schwarze (Berlina Nigra), do kiel nigran version de Berliner Weisse. Nigran, sed nur en koloro. Iom kurioze, ĉi tiu biero daŭre gustas kiel hela, ĉar kolorigan maltan ekstrakton Sinamar oni uzis nur por ricevi ĉi tiun aspekton. En aromo senteblas malmulto, eble nur iometa fumiteco. En gusto citroneca acideco tiom fortas, ke malfacilas sentio kion ajn alian. Amareco tute ne enestas. La biero estas evidente tre interesa – malpeza kaj refreŝiga. Ĝi estas tute nekutima, do se vi havus okazon provi ĝin, certe indas, tamen evidente ŝato aŭ malŝato al tiaspecaj bieroj estas tre persona afero.

Nomo Kwas Delta
Stilo Berliner Schwarze / Berlina Nigra
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 3,0% volumene
Ekstrakto 9,0% peze
Temperaturo de servado 7 – 8°
Uzitaj maltoj horodeaj kaj tritikaj Weyermann®: pilzena, tritika hela; koloriga malta ekstrakto Weyermann® Sinamar®
Uzitaj lupoloj Hallertauer Mittelfrüh (DE), Saaz (CZ)
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj bakterioj Lactobacillus Plantarum
IBU 15

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Apetyt na życie (Pinta)

Apetyt na życie estas vortludo, kiu signifas aptiton je vivo, sed povas signifi ankaŭ apetiton sur sekalo. Evidentas do, ke temas pri sekala biero. La stilo estas germana Roggenbier. Ĉi-foje klasika versio, ĉar aŭtoran interpreton el la sama birfarejo (Żytorillo de Pinta) mi jam prezentis antaŭe.

Verŝita en la glason la biero prezentiĝas tre bele. Ĝi estas kuprakolora kaj malklara, havas altan densan ŝaŭmon. Aromo estas grena kaj gista. La gusto estas ĉefe milde acida, malte grena kaj iomete amara en la fino. La biero estas densa, iom gluiĝema kun klare sentebla gasenhavo. Mi persone ne estas aparta ŝatanto de tritikaj kaj sekalaj bieroj, sed tre interesas fari tian provon de tempo al tempo. La biero kostis 7,59 zlotojn (1,79€) en loka vendejo kaj estis tute ĝuinda.

Nomo Apetyt na życie
Stilo Roggenbier
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 5,0% volumene
Ekstrakto 13,1% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj Weyermann®: pilzena, sekala, viena, karamela sekala Cararye®, brulita Carafa® Special tipo I
Uzitaj lupoloj germanaj Tettnanger kaj Spalt Select
Uzitaj gistoj WB-06
Aldonaĵoj
IBU 18

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

ŻytoRillo (Pinta)

ŻytoRillo – la nomo estas kombinaĵo de la vorto żyto, kio en la pola signifas sekalon kun Amarillo, kiu estas nomo de usona lupolo. Tio jam diras sufiĉe multon pri la biero. Ĝi estas aŭtora variaĵo de la klasika sekala bierstilo – Roggenbier (hela, plena kaj malmulte lupolita), sed kun pli da maltoj (ankaŭ brulita) kaj multego da usona lupolo Amarillo.

Post verŝo en la glason tuje rimarkeblas vere elstara, etera, helbruna ŝauma ĉapo, kiu eltenas tre longe kaj dum drinkado lasas multajn spurojn. La biero estas tre malhelbruna, preskaŭ nigra. En aromo senteblas evidente citrusoj, sed ankaŭ bruliteco kaj iom da ĉokolado. ŻytoRillo estas densa kaj fortgusta kun longe restanta amareco, ne vere kontraŭita per alia gusto (povus esti ekzemple iom da citrusa dolĉo). Ĝi ne estas tute bone balancita, sed tamen tute bone gustas kaj agrable trinkeblas. Mi ie perdis kvitancon de la vendejo, sed miamore ĝi kostias 9 aŭ 10 zlotojn. Mi pensas, ke iam mi ankoraŭ retrinkos.

Nomo ŻytoRillo
Stilo Black Rye IPA (nigra sekala IPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 5,3% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj Weyermann®: pale ale, sekala, munketna tipo II, brulita Carafa® Special typ II
Uzitaj lupoloj Amarillo (usona)
Uzitaj gistoj Safale Fermentis S-04
Aldonaĵoj
IBU 68

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Atak chmielu (Pinta)

Venas tempo por klasikaĵo – atak chmielu (lupola atako) de bierfarejo Pinta. Pri la stilo – usona India Pale Ale mi jam skribis ĉe Po Godzinach AIPA (Amber) do mi tuj iru al la biero. Ĝi estas mejloŝtono de la biera revolucio en Polland – produktata ekde 2011 kaj tiama biero de la jaro – en la pola merkato estis la unua tiom aroma kaj tiom amara.

La biero estas klara kaj kuprakolora. Eble en miaj fotoj la ŝaŭmo ne elstaras, sed kutime ĝi havas tre belan kaj stabilan ŝaŭmon. La aromo estas tre lupola, citrusa, eble iom flora. La biero estas evidente amara, sed laŭ mi tiu amareco estas tute agrabla, tre bone bilancita per dolĉa citruas aromo. Ĝi estas ankaŭ tre refreŝiga kaj surprize faciltrinkebla. Laŭ diversaj opinioj ĉi tiu biero ne havas tute stabilan kvaliton, sed mi ĝis nun ne trafis malbonan ekzempleron. En loka vendejo kostis 7,59 PLN (1,80€). Se vi ie vidos ĝin, certe provindas, ĉar bongustas kaj ja estas birrevolucia klaksikaĵo.

Nomo atak chmielu
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 6,15,0% volumene
Ekstrakto 15,1% peze
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale, melanoidina, Carahell®, Carapils®
Uzitaj lupoloj Citra, Simcoe, Cascade, Amarillo
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj
IBU 58

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Czarna Dziura (Pinta)

Czarna Dziura signifas nigran truon. Ĝi estas nomo de la biero el bierfarejo kontrakta Pinta. Unue pri la aspekto, kiu estas bonega. La biero havas tute nigran koloron kaj bruna ŝaŭma ĉapo sur ĝi estas abuda, etera kaj longrestanta. Ankaŭ la etikedo laŭ mi estas tre bela.

En aromo kaj gusto de la biero senteblas malhela pano kaj bruligitaj maltoj. Lupolaj aromoj apenaŭas, sed tamen ĝi estas amareca. Por mi la gusto iom tro malplenas, la biero estas tro akveca. Tamen aliflanke, tio ŝajnas esti taŭga por la stilo – Dark LagerSchwarzbier, do mi supozas, ke tiel devis esti. Pli multe pri ĝi fakte mi ne vere emas skribi, ĉar mi ne rekomendus, krom se iu simple volas ekkoni ecojn de la stilo. Ĝi estas biero kutima kaj faciltrinkebla, sed laŭ mi tro enua.

Nomo Czarna Dziura
Stilo Dark Lager aŭ Schwarzbier
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 4,5% volumene
Ekstrakto 11,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 9°
Uzitaj maltoj maltoj Weyermann®: pilznena, munkena (II), Carafa® (III) Special, malta koloriga ekstrakto Sinamar®
Uzitaj lupoloj Tradition (DE), Spalt Select (DE)
Uzitaj gistoj Saflager W 34/70
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)