Burgundowy Łowca (Podgórz)

Jen mia dua konfronto kun la stilo Barley Wine. Unuan tian bieron (Mr. Hard de Pracownia Piwa) mi provis en la Varsovia Bierfestivalo. Ĉi tiun mi aĉetis samloke, sed en duonlitra botelo por preni hejmen. Ĝi kostis 19 zlotoj (4,46€) do jam vere multe eĉ por metieja biero. La biero nomiĝas Burgundowy Łowca kaj estas produktita de la metieja bierfarejo Podgórz el Rabka Zdrój. Łowca estas ĉasisto en la pola, sed ĝi ankaŭ similas al montarandialekte elparolata ŝafo. Ŝafo estas simbolo de ĉi tiu bierfarejo kaj multaj ĝiaj bieroj havas ŝaftemajn nomojn. Ekzistas interalie biero Łowca kiu estas klasika Barley Wine kaj ĉi tiu kiun mi gustumas – Burgundowy Łowca. Kial Burgundowy? Ĉar Burgundowy signifas Burgonja (el Burgonjo, vinregiono en francio) kaj ĉi tiu biero maturiĝis en bareloj post burgonja vino.

Unue pri la aspekto. La botelo havas desegnaĵon kiun mi ne vere komprenas. Estas tie ĉasisto, sed kiu estas ligo kun Burgonjo? Aliflanke estas sufiĉe kompletaj informoj pri la biero mem, do enordas. Verŝinte en la glason ŝaŭmo apenaŭ aperis, kio ne estas surpiza en tiom forta biero. La koloro similas al malforta teo aŭ al sukceno, se oni verŝas iom pli. Ĝi estas malklara, ĉar ja nefiltrita (kaj ankaŭ ne psteŭrizita, pro kio la limdato por triniki ĝin estis tre kurta). Aromo unue estas tre vineca, poste senteblas odoro de alkoholo, eble simila al ĉeriza brando? La aromo estas ankaŭ iom malta kaj dolĉa, sed ĝenerae malpli riĉa ol en Mr. Hard. Gusto estas ĉefe dolĉa. Poste ne venas amareco, kiel en la biero de Pracownia Piwa – verŝajne pro tio, ke por ĉi tiu oni uzis nur britajn lupolojn fuggles kaj EKG, dum en Mr. Hard estis ankaŭ unu usona. Burgondowy Łowca estas biero densa kun malmulta gasenhavo. Ĝenerale ĝi tute bonas, sed mi pensas, ke malpli ol la unua Barley Wine, kiun mi provis. Eble estis pro tio, ke tiam estis la unua provo de stilo nova por mi? Mi evidente devas reprovi por kontroli ;)

Nomo Burgundowy Łowca
Stilo Barley Wine
Lando Pollando
Bierfarejo Podgórz fb
Alkoholenhavo 10,0% volumene
Ekstrakto 24,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj hordea
Uzitaj lupoloj fuggles, EKG
Uzitaj gistoj FM12
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)