
Cumowe (Spółdzielczy)
Jen nova bierfarejo en mia kolekto: Browar Spółdzielczy (Kooperativa Bierfarejo) el Puck. Ĝi estas neprofitcela kooperativo, kiu tiel laborigas neplenlertulojn kaj partoprenintojn de okup-terapio. Ĉiuj iliaj bieroj portas nomojn venantajn de maristaj nodoj. Same estas pri ĉiu avena stout – Cumowe. La biero mem ne estas aparte impresa. Ĝi havas belan nigran koloron, kiu nur ĉerande aspektas iom pli malhelrubene. Ŝaumo estis bruna kaj ĉeestis tre mallonge. En aromo mi ne sukcesis multon eltrovi. Avenecon mi ne sentis. Aromo estas iometete kafeca aŭ amarĉokolada, sed nur se oni vere volus iun aromon eltrovi. En gusto iom acida, iom amara. Ĝenerale enorda, sed tute ne elstara. Tamen la ideo de la bierfarejo estas interesa, do mi plu provos.
Nomo | Cumowe |
---|---|
Stilo | avena Stout (Oatmeal Stout) |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Spółdzielczy ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,5% volumene |
Ekstrakto | 14,0% peze |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | Pale ale, avenaj flokoj, horodeaj flokoj, brulita tritiko, Carafa III Special, karamela 400, Aroma |
Uzitaj lupoloj | Iunga |
Uzitaj gistoj | Safale S-04 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 30 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)