
Wilk German Style Pilsner (Wilk)
Wilk en la pola estas lupo. Tiel nomiĝas metieja bierfarejo el kiu venas ĉi tiu biero. La bierfarejo laŭ informo en la etikedo estas lokita en apudvarsovia Otwock. Ŝajnas, ke ili ĝis nun vendas nur unu bieron – germanstilan pils. Pils certe ne apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj. Mi pensas, ke mi trinkis jam ege tro da ĝi, ĉar apud hela lager, ĝi estas la plej populara bierstilo en la mondo. Ankaŭ ne vere elstara se temas pri odoro aŭ gusto. Ĝi estas simple biero, kiun oni povas facile trinki en varma somera tago (kaj nune en Eŭropo tiaj abundas). Sed do, mi revenu al Wilk.
Ĉar la stilo ne vere estas por flari ĝin, mi verŝis ĝin al alia glaso ol kutime. Ĉi tiu alta glaso plej bonas por ŝaŭmriĉaj tritikaj bieroj aŭ simplaj helaj bieroj kiel tiu ĉi. En la glaso la biero tre bele prezentiĝas. Ĝi havas oran koloron, belan ŝaŭmĉapon kaj videblajn supreniĝantajn gaserojn. Se oni jam volas trovi iun aromon ĝi, cetre estas pli malta ol lupola. Same se temas pri la gusto – facila malta gusto kun iometa lupola amareco je la fino. La biero estas sufiĉe multe gasenhava, sed tio samtempe tute ne ĝenas. Se temas pri aspekto – etikedo klasika, sed nenio aparta. La bierfarejo ankoraŭ ne havas retpaĝon, sed nur fejbukan paĝon. En ĝi ili ŝajnas multe pli “mojosi” ol necese, sed ja ne tio estas la esenco. mi observos ilin por eventuale provi, se ili faros iun novan bieron.
La biero Wilk German Style Pilsner min tute ne ravas, sed ja mi ne supozas, ke iu biero en tiu stilo povas ravi min. Tamen certe ĝi estas tre ĉarma trinkaĵo por varma somera tago. Se vi estas kutima biertrinkanto kaj timas “strangajn” bierojn, ĝi estas perfekta elekto. Vi ricevos tian bieron kian vi trinaks kutime, sed en pli alta kvalito. Klare, tiu kvalito kaj metieja, tradicia produktado devas ankaŭ kosti – 5,39 (~1,27€) estas duoblo kompare al similaj konzernaj bieroj, do vi mem taksu ĉu inndas.
Nomo | Wilk German Style Pilsner |
---|---|
Stilo | germansitla pils/pilsner |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Wilk ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,2% volumene |
Ekstrakto | 12,1% peze |
Temperaturo de servado | 9° por senti ĝian plenan guston, sed ja tiu biero tutbone povas esti nur ĉarma trinkaĵo dum varmega tago kaj tiam tutbonas malpli alta temperaturo |
Uzitaj maltoj | horodeaj (mi ne trovis pliajn detalojn) |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)