
Dobry Pasterz (Browar Wiślany)
Dobry Pasterz – Bona Paŝtisto de Browar Wiślany (Vistula Bierfarejo) el Varsovio estas biero en stilo Euro Lager, do verŝajne la plej populara bierstilo en la mondo. Plaj populara, ĉar ĝi devas bongusti por laŭeble ĉiu, do efektive vere bongustas por neniu. Kaj nu, ankaŭ ne bongustas por mi ;)
Dobry Pasterz aspektas en glaso perezentiĝas tute bele, klare kaj sukcenkolore. Ŝaŭmo unue abuda kaj etera bedaŭrinde rapide truiĝis kaj malgrandiĝis. La odoro estas delikata, evidente malta, iomete dolĉa. Gusto samas, ne aparte intensas kaj nur je la fino havas iom da delikata amareco. Gasenhavo sufiĉe alta, do taŭga por euro lager. Fakte en la biero verŝajne plej bonas la etikedo. Tamen nur la antaŭa. El la malantaŭa ni bedaŭrinde apenaŭ ion ekscios pri la biero mem. Resume, laŭ mi ne vere indas. Eble pli kvalitas ol konzernaj samstilaĵoj, sed mi ne certas ĉu indas pro tio pagi 4,99 PLN (1,18€).
Nomo | Dobry Pasterz |
---|---|
Stilo | Euro Lager |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Wiślany |
Alkoholenhavo | 6,0% volumene |
Ekstrakto | mankas informo, sed cete ne aprte multe |
Temperaturo de servado | 7 – 10° laŭetikede, sed laŭ mi ne perdus multe se estus pli malvarma, precipe en somera tago |
Uzitaj maltoj | horodeaj (mankas pliaj detaloj) |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
Ĉi-supre informoj mankas, ĉar la bierfarejo havas nek retpaĝon, nek fejsbukan paĝon, nek detalajn informojn en la etikedo.
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)