Pri mi

lukiz

Unue mi ŝatus diri, ke mi ne estas iu profesia specialisto pri bieroj. Mi estas amatoro, kiu interesiĝas pri bieroj iom aliaj ol tiuj amase trinkataj. Por iom pli kompetentiĝi maje 2015 mi iris al unutago kurso pri sensa pritaksado de bieroj. Unue la afero ŝajnis tre malfacila, sed por pliboniĝi necesas praktiki. Oni rekomendis ĉiam noti siajn recenzojn eĉ se nur por meti en tirkeston aŭ forĵeti – gravas konscia analizo dum gustumado. Aliflanke mi scias, ke multe pli facilas esti skrupula en tia notado, se oni faras tion publike kaj estas ankaŭ aliaj homoj kiuj “kontrolas” vin. Do mi komencis publikigi la receznojn kaj fotojn de bieroj en mia fejsbuka paĝo. Evidentiĝis, ke estas tamen kelkaj homoj, kiujn tio interesas, do por plifaciligi al mi verkadon kaj al ili legadon, mi decidis komenĉi ĉi tiun blogon.

En la blogo mi kutime metas fotojn kaj recenzojn de bieroj. Mi ne faras iun poentan pritakson de bieroj, kiel oni povas renkonti en diversaj blogoj aŭ retpaĝoj pri bieroj. Kial? Ĉar laŭ mi tio ne vere utilas. Ja por fari tiajn pritaksojn profesie, oni devas kompari la bierojn kun ecoj de iliaj stiloj. Ekzemple, se iu tre ŝatas stilon stout kaj tre malŝatas pilasjn bierojn, tiam ĉiukaze pli preferos ne tute perfektan stout ol perfektan pilson. Tial mi pensas, ke tiaj poentaj pritaksoj tute ne estus utilaj por legantoj. Mi tamen provas iel je la fino rekomendi aŭ malrekomendi ĉiun bieron kaj klare, ne lasas nur sekajn informojn.

Mi esperas ke vi ŝatos mian blogon kaj revenos ĉi tien. Vi povas ankaŭ reale aŭ virtuale aĉeti bieron por mi. Bonan legadon!

Łukasz Żebrowski, Varsovio, Pollando
lukasz.zebrowski@gmail.com