Ĉe la plaĝo en Pesaro | American IPA (Canediguerra)

American IPA el bierfarejo Canediguerra (5,50 eŭroj en vendejo) estas la sekva biero trinkita dum la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro. Ŝajnas ke ĉi tiu bierfarejo ne kutimas doni nomojn al siaj bieroj, sed simple nomas ilin laŭ la stiloj. Ĉiuj etikedoj de la bierfarejo havas similan karakteron – ili estas estetikaj kaj minimumismaj, kun kun ne multon diranta tamen bela grafikaĵo.

La biero mem havas pajlan koloron, ĝi estas klara kaj travidebla. Ŝaŭmo unue mezalta rapide reduktiĝis al etera surfaca tavolo kaj tiel restis ĝis fino de gustumado. Aromo estas citrusa, ĉefe oranĝa. En gusto unuan rolon ludas forta, sed ne restanta lupola amareco.

Post Madiba jen ĉi tiu estas la skeva biero tre bongusta kaj tute korekta en sia stilo, tamen iom unudimensia. En Madiba ĉefrolis brulitaj maltoj kaj ĉi tie evidente usonaj lupoloj. Tiel do mi havis okazon trinki bongustan American IPA (eble ili ne donas nomojn, ĉar tian bieron nenio pli bone priskribus ol la bierstilo mem?) en tre agrablaj cirkonstancoj de bela, sunoplena tagmezo sur la plaĝo en Pesaro.

Nomo American IPA
Stilo American IPA
Lando Italio
Bierfarejo Canediguerra www fb
Alkoholenhavo 6,7% volumene
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj mankas informo
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Podróże Kormorana – American IPA (Kormoran)

Denova usona India Pale Ale (AIPA) – verŝajne vi rimarkis, ke tiustilajn bierojn mi provas relative ofte. Nu, ili simple vere indas pro multo da aromo kaj multo da gusto. Kaj kiel estas pri tiu ĉi – American IPA el bierfarejo Kormoran el Olsztyn? Tute bone! Aromo citrusa, do tute korekta. Gusto evidente amara, bone kontraŭita per iomo da dolĉo. Tute agrabla. La biero en glaso havas malhelan sukcenan koloron kaj estas unuece malklara. Ŝaŭmo unue tute bonis, sed poste rapide malaperins, ne lasante multon da spuroj. Fakte dum miaj gustumadoj sufiĉe ofte la ŝaŭmo ne aparte elstaras, dum en aliaj recenzoj de la sama biero mi legas ke ĝi bonas. Verŝajne estas pro tio ke mi kutime uzas glason kiu tre bonas por gustumado (bonege koncentrigas aromon), sed ne nepre bonas por ŝaŭmo. Eble mi devas provi lavi la glason per malvarma akvo tuj antaŭ gustumado – tio devus helpi. Teorie mi povus ankaŭ uzi alian glason, sed por mi pli gravas aromo ol ŝaŭmo, do mi restos ĉe ĉi tiu ;)

Pri eksteraĵoj – etikedo tute bona, kongrua kun la serio Podróże Kormorana (Vojaĝoj de Kormoran) kun sufiĉe multaj informoj en la malantaŭo kaj iu teda historieto. Kronfermilo speciala por ĉi tiu limigita serio – limigita, ĉar krom produkti amasajn bierojn, Kormoran kadre de siaj vojaĝoj produktas ankaŭ malgrandskalajn bierojn en diversaj niĉaj stiloj. Fine ni alvenas la prezo kaj ĉi tio estas iom malagrabla punkto – 8,29 PLN (1,97€). Ĉi tiu prezo estas sama, kiel samstilaj metiejaj, pli bonaj bieroj. De iom pli granda bierfarejo kiel Kormoran oni povus atendi prezon pli facile digesteblan. Do, kvankam la biero bonas, eĉ tre bonas, en tiu prezkategorio ĝi havas pli elstarajn konkurantojn.

Nomo Podróże Kormorana – American IPA
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Kormoran www fb
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto 16,0% peze
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj herdeaj, tritika
Uzitaj lupoloj usonaj: Cascade, Chinook, Citra, Centennial, Mosaic
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 85 laŭ la retpaĝo, sed tio tutcerte ne veras, ĝi ne tiom amaras

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Atak chmielu (Pinta)

Venas tempo por klasikaĵo – atak chmielu (lupola atako) de bierfarejo Pinta. Pri la stilo – usona India Pale Ale mi jam skribis ĉe Po Godzinach AIPA (Amber) do mi tuj iru al la biero. Ĝi estas mejloŝtono de la biera revolucio en Polland – produktata ekde 2011 kaj tiama biero de la jaro – en la pola merkato estis la unua tiom aroma kaj tiom amara.

La biero estas klara kaj kuprakolora. Eble en miaj fotoj la ŝaŭmo ne elstaras, sed kutime ĝi havas tre belan kaj stabilan ŝaŭmon. La aromo estas tre lupola, citrusa, eble iom flora. La biero estas evidente amara, sed laŭ mi tiu amareco estas tute agrabla, tre bone bilancita per dolĉa citruas aromo. Ĝi estas ankaŭ tre refreŝiga kaj surprize faciltrinkebla. Laŭ diversaj opinioj ĉi tiu biero ne havas tute stabilan kvaliton, sed mi ĝis nun ne trafis malbonan ekzempleron. En loka vendejo kostis 7,59 PLN (1,80€). Se vi ie vidos ĝin, certe provindas, ĉar bongustas kaj ja estas birrevolucia klaksikaĵo.

Nomo atak chmielu
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 6,15,0% volumene
Ekstrakto 15,1% peze
Temperaturo de servado 9 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale, melanoidina, Carahell®, Carapils®
Uzitaj lupoloj Citra, Simcoe, Cascade, Amarillo
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj
IBU 58

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Po Godzinach AIPA (Amber)

AIPA estas mallongigo por American India Pale Ale – la fama stilo de la biera revolucio. Do, dekomence. Ekzistis brita bierstilo Pale Ale, do hela altfermentita biero. Britoj volis havi sian bieron ankaŭ en kolonioj, sed problemo estis, ke biero ne eltenadis la vojaĝon. Do por ke ĝi estu pli longe trinkebla oni aldonis pli da lupoloj, kiuj konservas bieron. Pro tio india en la nomo, ĉar tiu multlupola biero devis atingi Baraton. Kromefiko de pli granda kvanto de lupolo estis, ke la biero fariĝis pli aroma kaj pli amara. Tiel naskiĝis nova stilo India Pale Ale konata kiel IPA. Sekve, ĝi ricevis plurajn variaĵojn kaj unu el ili (tre populara en etbiera merkato) estas AIPA, do IPA kun usonaj lupoloj (pro tio American). Tiujn lupolojn karakterizas ĉefe fruktaj, citrusaj aromoj. Finfine do la biero en stilo AIPA devus esti relative ekstrema – aromriĉa, gustoriĉa kaj forte amara. Ĉu Po Godzinach AIPA de bierfarejo Amber estas tia? Jen la recenzo.

Valoras komeci de tio, ke Amber estas nemalgranda bierfarejo, do la bieron oni devas rigardi duflanke – en komparo kun aliaj samstilaj bieroj kaj kiel eventualan unuan konfronton kun la stilo. Do unue mi provu tiun duan aliron. Aspekto de la biero estas sufiĉe taŭga. Ĝi havas belan malhelsukcenan koloron, tamen la ŝaŭmo apenaŭ ekzistis. En aromo, kiel anoncite en etikedo, evidente senteblas citrusoj. La gusto estas ĉefe malta kun lupoldevenaj citrusoj, tamen eble iom maltro densa, konsciante ke laŭetikede estas 15% de ekstrakto. Do, ĝis ĉi tie ĉio bonas – la biero kongruas kun la stilo AIPA, sed estas iom mildigita, do ne vere komparebla kun samstilaj metiejaj bieroj, sed taŭga por unua konfronto kun la stilo. Sed venas ankoraŭ unu punkto. Amareco. Ĝi tute ne estas mildigita. Laŭ la etikedo ĝi “klare senteblas” sed fakte mi dirus ke ĝi estas restanta. Oni sentas tiun amarecon ankoraŭ longe post trinkado kaj al mi tio tute ne plaĉas. Ne ĝenus min forta amareco, sed ĝi estus bilancita per forta frukteco. Ĉi tie frukteco enestas, sed maltroa por balanci intensan kaj restantan amarecon. Resume, se vi ne ankoraŭ provis bieron en la stilo AIPA, vi konsciu ke Po Godzinach AIPA ne estas elstara ekzemplo, sed ankaŭ ne malkorekta kaj ne timiĝu de amareco – en kelkaj metiejaj samstilaj bieroj ĝi estas pli bone balancita. Se vi tamen jam provis aliajn AIPA-bierojn ĉi tiu verŝajne ne ravos vin. Kostis 5,79 PLN (~1,37€) kaj laŭ mi meritas aĉeton kaj provon, sed tro oni ne atendu. Ankaŭ, se vi havos elekton inter ĉi tiu kaj (eĉ se pli kosta) metieja AIPA, elektu la duan.

Nomo Po Godzinach AIPA
Stilo American India Pale Ale (AIPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Amber www fb
Alkoholenhavo 5,2% volumene
Ekstrakto 15,1% peze
Temperaturo de servado 10 – 13° (tamen ĉi tiun eble indas pli malvarmigi)
Uzitaj maltoj pale ale, tritika
Uzitaj lupoloj usonaj Citra, Chinook kaj novzelanda Pacific Jade
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 65 – 75

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)