Impresoj pri la 4-a Varsovia Bierfestivalo

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 4-a Varsovia Bierfestivalo. Ĝi daŭris dum 3 tagoj (7-9 de aprilo) kaj estis la dua, kiun mi partoprenis, sed fakte la antaŭan, okazintan antaŭ duona jaro mi ĉeestis nur dum kelkaj horoj, dum ĉi-jare mi ĉeestis ĉiutage. Kiel aspektas tia festivalo? Ĉi tiu okazis en stadiono de varsovia piedpilka klubo Legia. En du etaĝoj de la konstruaĵo sian lokon havis ĉirkaŭ 40 standoj de diversaj metiejaj bierfarejoj – ĉefe polaj, sed ankaŭ kelkaj eksterlandaj. En la ĉefa scenejo okazis iliaj prezentadoj kaj ankaŭ senpagaj prelegoj. En du aliaj ĉambroj okazis aparte pagendaj laborrenkontoj, prelegoj kaj gustumadoj. Alirebla estis ankaŭ triono de la spektantlokoj de la stadiono mem, kiuj apudis la “kongresejon” kaj ekstere estis manĝkamionoj. Ĉi tiu spaco, kiu pasintjare ankoraŭ tute bone sufiĉis, ĉi jare jam estis tute plenplene dum plej pintaj momentoj, do mi supozas ke sekvontfoje la festivalo okazos aliloke. Simpla enirbileto por la festivalo kostas 10 zlotojn (2,33 eŭrojn) kaj bileto por tuta festivalo 20 zlotojn (4,66€), do estas tre malmultekosta. Aperte pagendas iuj programeroj (laborrenkontoj, gustumadoj ktp.) kaj la prezoj varias inter 20 kaj 50 zlotoj. Kompreneble pagendas ankaŭ la bieroj mem. La prezoj estis ege variaj kaj ekzemplajn vi povos trovi en ĉi tiu artikolo. La festivalo havas sian dediĉitan aplikaĵon por poŝtelefonoj, kiu ege faciligas elektadon inter tiu kelkcento da bieroj.

Ĵaŭde mi venis nur por nelonge, por unu laborrenkontoj por komencantaj bierfaristoj kaj ĉeokaze mi provis nur unu bieron. Mi celis iun leĝeran bieron, kiun mi povis rapide aĉeti antaŭ la laborrenkonto, do kontrolinte en la aplikaĵo mi haste elektis Ice Cream Pale el la sveda bierfarejo Omnipollo. Nur ricevinte la bieron mi eksciis, ke ĝi fakte sufiĉe multe kostas – 25 zlotojn por trionlitro. La biero, kiu estis farita kun laktozo kaj vanilo evidentiĝis esti tre bongusta. La aromo kunigas lakto-vanilan glaciaĵecon kun ioma citrusa frukteco venanta de lupoloj. Gusto komence ripetas la aromon, sed la finaĵo estis jam milde amara. Ice Cream Pale etas vere agrabla, refreŝiga biero, kiun oni povus trinki per siteloj, se ĝi nur ne kostus tiom multe.

En du sekvaj tagoj mi povis ĉeesti la Festivalon jam pli longe, do ankaŭ biergustumado estis pli abunda. Mi komencis per Table Brett el bierfarejo Pinta. Temas pri Wild Ale lupoligita per usonaj Citra® kaj Centennial. Ĉi tiu helflava, malklaraŭ kaj ŝaŭm-abunda biero estas malforta (nur 3% da alkoholo kaj 9% da ekstrakto), leĝera kaj iom acida, tamen ne pro acidigaj bakterioj, sed pro tio ke ĝi estis fermentita per sovaĝaj gistoj. Fakte la elekto ne estis tute trafa se temas pri miaj gustopreferoj, sed estis interese konatiĝi kun la stilo. Bedaŭrinde, preninte trionlitron kontraŭ 9 zlotoj, meze de la glaso ĝi iĝis jam iom laciga por mi.

Sekva biero ŝajnas esti la malo de la antaŭa. Hey Now de Pracownia Piwa estas biero en la stilo wheat wine, do tritika ekvivalento de la stilo barley wine (en Esperanto respektive tritika vino kaj horodea vino). Ĝi estas flava kaj malklara kun ŝaŭmo aperanta nur forme de malalta surfaca tavolo kaj spuroj sur la glaso. Hey Now estas biero fortika, densa kaj gluiĝema. En aromo avanas malta dolĉeco, sed senteblas ankaŭ usonaj lupoloj. Gustas iom kiel likvoro, sed finiĝas per milda, iom restanta amareco. Kun 25% de malta ekstrakto kaj 10% de alkoholo ĝi evidente estas biero por longa kaj malrapida ĝuado. Tiel mi faris kun trionlitra glaso trinkita en la festivalo kontraŭ 18 zlotoj kaj iam poste mi ripetos kun la botelo aĉetita por preni hejmen (samgranda kaj sampreza).

Denove reveno al acida biero – tiaj estas nuntempe tre modaj. La biero Ryan Goseling estis farita en kunlaboro de bierfarejo Hopium kun hejma bierfaristo Janek Gadomski, kiu veniks en ilia hejmbiera konkurso. La stilo gose estis riĉigita je ĉerizoj kaj de ili venas roza koloro de ĉi tiu ne tute klara biero. En aromo senteblas dolĉa ĉerizeco, sed en gusto jam estas ĉefe acideco. Mi ne estas aparta ŝatanto de acidaj bieroj kaj ankaŭ ĉi tiu estis iom laciga por mi, do mi decidis rezigni jam pri acidaj bieroj dum la festivalo. Trionlitro kostis 7 zlotojn. La biero havas 14% de ekstrakto kaj 5,8% de alkoholo.

Venis tempo por la unua malhela biero. Mi elektis Katastorfa Double el Piwne Podziemie. La bieron Katastrofa (ne la duoblan) mi volis provi jam en la antaŭa eldono de la frestivalo, sed tiam ĝi elĉerpiĝis. Ĉi-foje mi sukcesis havi ĝian plifortigitan version kun 18% de ekstrakto kaj 7,4% de alkoholo. Ĝi estas nigra elo kun maltoj torfe fumigitaj (86%), aĝigita kun burbonigitaj lignaj flokoj. En aromo kaj gusto dominas bandaĝoj, asfalto, brulitaj kabloj. Vere. Certe estas interesa kaj provinda biero. Koloro estas tute nigra kaj ŝaŭmo apenaŭis, se iu interesiĝus.

Sekvaj du bieroj estis en mia lastatempe plej ŝatata stilo – barley wine. Babushka el dana bierfarejo To Øl estas ĝia angla versio, do tiu pli malte bazita. Ĝi estis preparita kune kun daktiloj kaj prunoj kaj maturigita en bareloj post vino Porto. Koloro estas ruĝa, ŝaŭmo apenaŭis. Aromo dolĉa, likvoreca kaj sama gusto kun kun rimarkebla daktileco. Senteblas ke ĝi fortas (13,5% de alkoholo), sed en neĝena maniero. Ĉi tiun gustumadon akompanis manĝo – baktia sala, fumigita montara ŝafromaĝo oscypek kun oksikoka marmelado kaj tio evidentiĝis esti tre bona kombino. La biero mem estas laŭ mi tute elstara, la plej bona, kiun mi trinkis en la festivalo. Tute indis pagi 18 zlotojn por du decilitroj. Se vi iam havus okazon provi – nepre ne maltrafu!

Usona versio de barley wine devas havi jam pli forte lupolan karakteron kaj tia estas Big Sleep el bierfarejo Raduga. Ĝi estas iom malpli fortika ol Babushka (ekstrakto: 24%, alkoholo: 10,5%), sed havas simile dolĉan aromon. Gusto pli forte iras en la direkton de amareco, kiu tamen estas milda kaj nerestanta. Ĝenerale tre bongusta kaj kompleta biero, kiu kostis 10 zlotojn por trionlitro.

De brita bierfarejo Siren mi gustumis bieron Caribbean Chocolate Cake, kiu estas Foreign Stout kun aldono de kakao, cipreso kaj laktozo. La biero estas tute nigra kaj havas belan brunan ŝaumon. En aromo avanis kakao kaj ĉokolado, poste aldoniĝis ioma bruliteco. En gusto, krom ripeto de aromo aperis ankaŭ ioma fumiteco. La biero estas tre densa kaj plenkorpa, kun alkoholenhavo je 7,4%. Du decilitroj kostis 14 zlotojn.

Plej multajn bierojn dum ĉi tiu festivalo mi aĉetis de bierfarejo Pracownia Piwa – jam menciitan tritikan vinon surloke kaj en botelo, jam konatan al mi horodean vinon Mr. Hard en botelo, same enbotele ĉi-festivalan novaĵon 500! kaj surloke specialan version de Dwa Smoki – usonstila tritika witbier. Speciala, ĉar maturigita en barelo post pola vodko starka. La bierfarejo havis nur lastajn 10 litrojn do oni rajtis aĉeti nur en dekonlitra porcio kontraŭ 10 zlotoj. La biero estas flava kaj iom malklara, kun longe restanta ŝaŭma ĉapo. En aromo ĉefrolas liĉio kaj helaj vinberoj. En gusto la biero estas milde amara kun ripeto de aromo, sed pli forte akĉentitaj vinberoj. Ĝi estas forte gasa leĝera biero (ekstrakto: 14%, alkoholo: 5,8%) tre taŭga por somero.

Sekva halto estis la stando de AleBrowar. Verdire tiam ĉe ili ne plu estis multa elekto kaj iom poste ili forvendis absolute ĉion el 1500 litroj da biero portitaj por la festivalo. Mi elektis Last Cut – usonecigitan belgan stilon golden ale kun 18% de ekstrakto kaj 7,1% de alkoholo. La biero estas rubenkolora kaj klara, kun ŝaŭmo en formo de tavolo. En aromo senteblas citrusoj kaj blankaj fruktoj. En gusto estis forta, sed ne restanta amareco. Priskribo de la biero menciis piron en aromo, sed ĝin mi ne sentis. Du decilitroj kostis 8 zlotojn.

Prsekaŭ je la fino estis ankoraŭ unu forta malhela biero RaISaRussian Imperial Stout el bierfarejo Maryensztadt, kiun mi havis okazon viziti. La biero kombinas belgajn gistojn, nederlandajn brulitajn maltojn kaj polajn lupolojn. Ĝi estas nigra kun bruna ŝauma tavolo. En aromo mi ĉefe sentis avenon. En gusto troveblas brulita kafo kaj brulitmalta amareco. Kvankam la biero tre fortas (ekstrakto: 22%, alkoholo: 9,4%), tio tute ne senteblas en gusto. Du decilitroj kostis 7 zlotojn.

Lasta biero, kiun mi gustumis en la festivalo estis Śrup z wuchtą pieprzu de SzałpiwCascadian Dark Ale kun pipro preparita speciale por ĉi tiu evento. Ĉi tiu biero aĉeteblis en eta, dekonlitra porcio kontraŭ 4 zlotoj. Gi estas bruna kaj iom travidebla kun nealta ŝaumo el kiu restas tavolo. Aromo estis intensa, sed mi ne kapablis difini ĝin. En gusto evidente: pipro, pipro kaj ankoraŭ pipro. Tre interesa kaj provinda. Kun 15% de ekstrakto kaj 6% de alkoholo ĝi estas ankaŭ sufiĉe facile trinkebla.

Tiel finiĝis la listo de bieroj provitaj en la festivalo. Kompreneble tiuj ne estis ĉiuj, kiujn mi volis provi, sed ne ĉiujn mi sukcesis ĉasi ĝustatempe. Feliĉe kelkajn provendajn mi povis aĉeti en boteloj por preni hejmen, ĉar ja simple ne eblas gustumi tiom grandan kvanton da bieroj en nur tri tagoj. Nun mi havas enŝranke sufiĉe abundan stokon da recenzotaj bieroj. Pri la festivalo mem mi pensas, ke ĝi estis vere bonega evento – grandan gratulon meritas la mazovia filio de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj, kiu organizas ĝin. Ankaŭ mi ĝojas pri mia bierelektado – estis sufiĉe sukcesa. Sekva festivalo jam post duona jaro. Espereble ankaŭ tiam mi povos ĉeesti.

Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)

Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ vi: ABW de bierfarejo Birbant kaj Alcatraz el kontrakta bierfarejo Faktoria, kiu tiel debutas en mia blogo.

Signifajn diferencojn eblas trovi jam antaŭ malfermo de la botelo. Malsamas komencaj ekstraktoj: 24,5% ĉe ABW kaj 20,1% ĉe Alcatraz, malsamas uzitaj lupoloj, malsamas proponata temperaturo de servado (8 – 10° kaj 13 – 15°, mi trinkos eĉ pli varmajn). Samas stilo kaj deklarata amareco je 100 IBU, do el la supra limo por la stilo. Aspekte multe pli plaĉas al mi la etikedo de Birbant. Tiuj usonecaj de Faktoria, kun tromulto da teksto neniam aparte plaĉis al mi. Amuzas ankaŭ la nomo, ĉar ABW, krom esti mallongigo de American Barley Wine, en la pola estas ankaŭ mallongigo de Agentejo de Interna Sekureco al kio klare alludas la etikedo. Do, eble finfine ek al gustumado.

Ŝaŭmo en ambaŭ apenaŭas pro alkoholo tamen en ABW ĝi restis iomete pli longe. En ambaŭ bieroj gasenhavo estas malalta. Kolore ili tre diferencas: ABW estas flavsukcena dum Alcatraz estas ruĝbruna, iom kiel teo. Ambaŭ bieroj estas klaraj. En aromo de ABW avanas citrusoj, ĉefe grapofrukto, iomete ĉeestas floroj. Aromo de Alcatra estas dolĉa kaj likvoreca, senteblas buterkuketoj kun sukero, ankaŭ karamelo. En gusto de ABW estas dolĉa komenco kaj agrable amara finaĵo. Iom simile estas en Alcatraz, sed eble iomete pli acida komenco.

Ambaŭ estas tre densaj, gusto- kaj arom-plenaj. Ambaŭ tre bongustaj, tamen laŭ mi ABW ne estas tute en la stilo. Laŭ mi ĝi pli taŭgas por esti Imperial India Pale Ale (IIPA), do IPA kum pli forta malta bazo. Pro alta komenca ekstrakto ĝi estas pli ekvilibra ol IPA kutime (malta dolĉeco balancigas lupolan amarecon), sed daŭre ĝi arome pli taŭgas por IIPA. Alcatraz pli bone plenumas kriteriojn de la stilo American Barley Wine. Ambaŭ bieroj vere ege bonas kaj se vi trovus – nepre provu. Se mi povus aĉeti nur unu, mi elektus Alcatraz, sed vere ambaŭ tre bonas. Evidente estas bieroj por malrapida gustumado, por profunda ĝuado de ĉiu guto.

ABW

Nomo ABW
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 24,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale
Uzitaj lupoloj magnum, zeus, simcoe, centennial, cascade, citra
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Alcatraz

Nomo Alcatraz
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Faktoria fb
Alkoholenhavo 9,2% volumene
Ekstrakto 20,1% peze
Temperaturo de servado 13 – 15°
Uzitaj maltoj pilzena, pale ale, karamela
Uzitaj lupoloj columbus, cascade, chinook, motueka, palisade
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Kun fianĉino en Lublino | Hard Bride (AleBrowar)

Sabate mi havis okazon viziti urbon Lublin en orienta Pollando. La urbo vizitnidas kaj la ekskurso tre ĉarmis do mi certe bladaŭ revenos tien. Des pli ke mi jam konas tre bonan veg(etar)an lokon por manĝi – restoriacion Zielony Talerzyk. Mi manĝis tie rositatjn legomojn kun humuso kaj por deserto zingibran kukon. Ambaŭ manĝoj tre bongustis, laborantaj tie homoj estis tre agrablaj, nur prezoj estis pli “varsoviaj” al “lublinaj”, sed malgraŭ tio, vizitante Lublinon denove mi certe revenos al ĉi tiu maĝejo. Sed ja, mi blogo estas pri bieroj, do kion mi trinkis?

Hard Bride (Forta Fianĉino) el kontrakta bierfarejo AleBrowar apartenas al stilo American Barley Wine. Tiaj bieroj kutime estas fortaj, aromplenaj kaj gustoplenaj, do ekzakte tiaj kiajn mi ŝatas. Trinkaĵo en la glaso estas klara kaj melhelsukcena. Ŝaŭmo malaltis kaj ne ĉeestis tre longe. En aromo senteblas vere multego – malta dolĉeco, fruktoj – ĉefe grapfrukto kaj mangifero. Gusto estas tre bone balancita – fortan maltan dolĉecon kontraŭas eĉ pli forta lupola amareco. Estas usona versio de Barley Wine, do la lasta akĉento estas evidente je amareco kiu iom restas. Malgraŭ preskaŭ 10% da alkoholo ĝi tute neniom senteblas. La biero estas densa kaj glata kun tre malmulta gaso, vere bongusta, taŭga por malhasta gustumado. Mi tre ŝatis ĝin kaj forte rekomendas!

Nomo Hard Bride
Stilo American Barley Wine
Lando Pollando
Bierfarejo AleBrowar www fb
Alkoholenhavo 9,8% volumene
Ekstrakto 24,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj pale ale, tritika, Carapils, Caramunich, acidiga
Uzitaj lupoloj simcoe, mosaic, chinook
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj
IBU 110

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Burgundowy Łowca (Podgórz)

Jen mia dua konfronto kun la stilo Barley Wine. Unuan tian bieron (Mr. Hard de Pracownia Piwa) mi provis en la Varsovia Bierfestivalo. Ĉi tiun mi aĉetis samloke, sed en duonlitra botelo por preni hejmen. Ĝi kostis 19 zlotoj (4,46€) do jam vere multe eĉ por metieja biero. La biero nomiĝas Burgundowy Łowca kaj estas produktita de la metieja bierfarejo Podgórz el Rabka Zdrój. Łowca estas ĉasisto en la pola, sed ĝi ankaŭ similas al montarandialekte elparolata ŝafo. Ŝafo estas simbolo de ĉi tiu bierfarejo kaj multaj ĝiaj bieroj havas ŝaftemajn nomojn. Ekzistas interalie biero Łowca kiu estas klasika Barley Wine kaj ĉi tiu kiun mi gustumas – Burgundowy Łowca. Kial Burgundowy? Ĉar Burgundowy signifas Burgonja (el Burgonjo, vinregiono en francio) kaj ĉi tiu biero maturiĝis en bareloj post burgonja vino.

Unue pri la aspekto. La botelo havas desegnaĵon kiun mi ne vere komprenas. Estas tie ĉasisto, sed kiu estas ligo kun Burgonjo? Aliflanke estas sufiĉe kompletaj informoj pri la biero mem, do enordas. Verŝinte en la glason ŝaŭmo apenaŭ aperis, kio ne estas surpiza en tiom forta biero. La koloro similas al malforta teo aŭ al sukceno, se oni verŝas iom pli. Ĝi estas malklara, ĉar ja nefiltrita (kaj ankaŭ ne psteŭrizita, pro kio la limdato por triniki ĝin estis tre kurta). Aromo unue estas tre vineca, poste senteblas odoro de alkoholo, eble simila al ĉeriza brando? La aromo estas ankaŭ iom malta kaj dolĉa, sed ĝenerae malpli riĉa ol en Mr. Hard. Gusto estas ĉefe dolĉa. Poste ne venas amareco, kiel en la biero de Pracownia Piwa – verŝajne pro tio, ke por ĉi tiu oni uzis nur britajn lupolojn fuggles kaj EKG, dum en Mr. Hard estis ankaŭ unu usona. Burgondowy Łowca estas biero densa kun malmulta gasenhavo. Ĝenerale ĝi tute bonas, sed mi pensas, ke malpli ol la unua Barley Wine, kiun mi provis. Eble estis pro tio, ke tiam estis la unua provo de stilo nova por mi? Mi evidente devas reprovi por kontroli ;)

Nomo Burgundowy Łowca
Stilo Barley Wine
Lando Pollando
Bierfarejo Podgórz fb
Alkoholenhavo 10,0% volumene
Ekstrakto 24,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj hordea
Uzitaj lupoloj fuggles, EKG
Uzitaj gistoj FM12
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Mr. Hard (Pracownia Piwa)

Laste okazis Varsovia Bierfestiavlo kiun mi kompreneble vizitis. Tie por la unua fojo mi provis bieron en la stilo Barley Wine. Ĝi estis tre bongusta! Klare, trinkate en ne nepre la plej komfortaj kondiĉoj, ĉar en la festivalo kaj estis nur la unua provo, sed Barley Wine verŝajne havas grandan ŝancon aliĝi al miaj plej ŝatataj stiloj.

Kio estas Barley Wine? La nomo sugestas ligon kun vino kaj tio estas tute prava. Praulo de Barley Wine estas hordea vino produktata en antikva Grekio. La unua biero markita kiel Barley Wine estis Bass No. 1 Ale, produktita ĉirkaŭ 1870. Laŭguste Barley Wine estas ie meze inter vino kaj tradicia biero. Kutime ĝi enhavas multon da alkoholo (8-12%). Ĝi havas du ĉefajn substilojn: la britan kaj la usonan. En ambaŭ estas amareco, tamen pli intensa en la usonaj. La britaj variantoj estas pli maltaj kaj fruktaj.

Biero kiun mi provis nomiĝas Mr. Hard. Ĝi estas la unua Barley Wine produktita de la pola metieja bierfarejo (Pracownia Piwa). Ŝajnas, ke ĝi estas iu miksaĵo inter usona kaj brita versio, ĉar enhavas du lupolojn: usonan columbus kaj britan admiral. Ĝi estas ĉerizkolora kun blanka ŝaŭmo, kiu tamen rapide malaperis. Aromo estas malta, karamela kaj frukta. En la gusto unue venas dolĉo de la aromo kaj poste kompletigas ĝin delikata amareco de lupoloj. La biero estas densa, malmultgasa kaj brile balancita. En la festivalo, trionlitra glaseto kostis 15 zlotojn (3,50€), do nemalmulte, sed evidente indis. Se mi trovos ĝin, mi certe aĉetos plian.

Nomo Mr. Hard
Stilo Barley Wine
Lando Pollando
Bierfarejo Pracownia Piwa www fb
Alkoholenhavo 9,5% volumene
Ekstrakto 25,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj hordea, munkena, karamela
Uzitaj lupoloj columbus, admiral
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU 67

PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono kaj tro malgranda emblemo.

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)