Poso Biero (Verdaj Skoltoj)

Jen finfine ĉi tiu delonge atendata recenzo – la trapist-stila bruna biero de Verdaj Skoltoj. Tre longe atendata, ĉar ĉi tiun bieron mi havas en ŝranko jam ekde KKPS, kie aĉetis ĝin mia amiko (mi mem ne ĉeestis la eventon). Poso Biero estis enboteligita ĝuste dum ĉi tiu evento kaj do devis atendi almenaŭ mezon de decembro por maturiĝi. Post la miela ĝi estas la dua biero de Verdaj Skoltoj kiun mi havas okazon gustumi kaj recenzi. Do, ek al la biero.

Unua vice oni vidas ĉarman etikedon kun koko Poso – simbolo de la evento. La etikedo tamen tute ne havas iujn informojn pri la biero mem (tiujn mi ricevis de la bierfaristoj). Tion laŭ mi indus sekvontfoje korekti por tiaj bierstranguloj kiel mi ;) Poso Biero estas malklara kaj havas brunan koloron. Ĝi estas densa kaj glata, kun surglase bele rimarkebla gluiĝemo. La biero estas sufiĉe multe gasenhava, tamen la gaso agrable ne pikas la langon. Ĝi ankaŭ ne vere kreas ŝaŭmon (tamen eble mi verŝis tro delikate). En la aromo unuavice senteblas karamelo kaj kariofilo. En la fono aldoniĝas ankaŭ ioma aromo de floroj. En la gusto senteblas ioma dolĉeco, bele balancita per agrabla, ne tro forta amareco – iom pli sentebla fine de la glaso. Kvankam la biero estas forta, alkoholeco en ĝi ne senteblas.

Finante la botelon mi tre bedaŭris, ke mi ne havas la sekvan, ĉar trinki Poso Bieron estas tre agrable. Evidente ĝi estas tre sukcesa kaj mi tre atendas sekvajn produktaĵojn de Verdaj Skoltoj!

Nomo Poso Biero
Stilo belga forta bruna elo (Belgian Dark Strong Ale)
Lando Belgio
Bierfarejo Verdaj Skoltoj www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 20,7% peze
Temperaturo de servado 15 – 18°, kiel por trapistaj bieroj
Uzitaj maltoj pilzena, karamela sukcena, karamela kristala, ĉokolada, speciala B
Uzitaj lupoloj Hallertauer Hersbrucker, Saaz
Uzitaj gistoj Culture de levure de Rochefort 8
Aldonaĵoj
IBU 32,4
Recepto Trappiste brune

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

P.S. Kune kun informoj pri ĉi tiu biero, mi ricevis ankaŭ detalojn de la miela kaj aldonis tie aktualigon de la tabelo.