
Oblewanie Perperuny (Perun)
Estas trosekeco, kiel nun en Eŭropo. Inter vilaĝaj domoj dancas infanoj. Ili elektas inter si knabinon, ankoraŭ ne sufiĉe maturan por edziniĝi. Ŝi estas nuda, vestita nur en herbojn, foliojn kaj florojn. Oni nomas ŝin Perperuna – ŝi estos la oferaĵo por Perun. Dum pliaj dancoj en la vilaĝo, virinoj de sekvaj domoj verŝas akvon sur ŝin. Ĉu tio venigos tiom atendatan pluvon? Laŭ la malnovaj slavaj kredoj – jes. Onidire tiun riton eblas ankoraŭ foje renkonti en sudslavaj landoj.
Oblewanie Perperuny estas nomo de la biero kaj signifas verŝadon de akvo sur Perperuna. Produktis ĝin bierfarejo Perun, do samnoma al tiu slava diaĵo de fulmoj. La biero estas belgstila Pale Ale. Ĝia aromo ne estas intensa, sed tute agrabla, ĉefe frukta, sed ankaŭ iom malteca. Dum trinkado unue venas dolĉo sama kiel la odoro, poste iĝas iom pli pikanta kaj bilanciĝas per lupola amareco.
La biero tre bele prezentiĝas en la glaso. Ĝi havas malheloran aŭ sukcenan koloron. Ŝaŭmo bedaŭrinde malaperis tiom rapide, ke mi ne sukcesis bone foti ĝin, kvankam komence estis sufiĉe abunda. La etikedo estas kutima por tiu bierfarejo – tre eleganta. La biero kostis 7,99 PLN (~2€) en loka vendejo. Laŭ mi ĝi estas tre sukesa kaj certe provinda.
Nomo | Oblewanie Perperuny |
---|---|
Stilo | Belgian Pale Ale |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Perun ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,2% volumene |
Ekstrakto | 13,0% peze |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | pilzena, munkena, karamela 30, sukcena |
Uzitaj lupoloj | Iunga, Sybilla (fakte, tiuj lupoloj estas polaj, do kial “belgian” en la stilnomo?) |
Uzitaj gistoj | T58 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)