
Festa biero | Jurajskie Świąteczne (Na Jurze)
Jen por la nova jaro – plia festa biero: Jurajskie Świąteczne de bierfarejo Na Jurze. Tuj ravas tre ĉarma etikedo, kiu similas al kristnaska pulovero. Verŝinte en la glason ni vidas malhelbrunan malklaran bieron kun mezalta ŝaŭmo kiu ne restis tre longe. Enmetinte nazon en la glason ravas la aromo de kakao. En gusto senteblas miela dolĉeco kaj tre delikata amareco. Finfe senteblas pikado de ĉili-kapsiketo. Tre agrabla biero por vintraj vesperoj!
Nomo | Jurajskie Świąteczne |
---|---|
Stilo | malhela festa |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Na Jurze ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,6% volumene |
Ekstrakto | 16,5% peze |
Temperaturo de servado | 9 – 11° |
Uzitaj maltoj | horodea hela, ĉokolada |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | S-04 |
Aldonaĵoj | kakao, fagopira mielo, ĉokolada aromo, ĉili-kapsiketo |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)