
Kio estas IBU? | imperium atakuje (Pinta)
Ĉi tiu sperto devus esti ŝoka. Mi trinkas bieron kiu amaras je 81 aŭ 87 IBU. Kio estas IBU? IBU, do International Bittering Units (Internaciaj Amarec-Unuoj) estas mezurilo de bieramareco. Kutime trinkataj en Eŭropo konzernaj lager-bieroj havas amarecon de proksimume 16-24 IBU. Ekzemploj? Żubr havas 16 IBU, Perła Export (mi memorigas, ke export sugestas plian kvanton da lupolo, do plian amarecon) – 17, Carlsberg kaj Lech – 18, Tyskie kaj Heineken – 20 kaj finfine, laŭ multaj opiniata “amara” Żywiec – 24 IBU. Tiuj estas kvantoj ege malaltaj, taŭgaj por lager bieroj (devus havi inter 16 kaj 25 IBU), sed eĉ ne atingantaj normojn por Pilsner, kiu devus havi inter 25 kaj 50 IBU. Por trovi veran amarecon oni evidente devas serĉi inter metiejaj bieroj.
La biero, kiun mi nun trinkas – imperium atakuje (imperio atakas) de bierfarejo Pinta – laŭetikede havas 81 IBU kaj laŭteste eĉ 87 IBU, do ĝi devus esti ekstereme amara. Ja ĝi estas Imperial India Pale Ale, do IPA kun ankoraŭ pli da lupolo. Sed fakte por mi ĉi tiu biero ne vere estas tiomege amara. Aŭ pli precize, ĝi estas amara, sed tiu amaraeco tute ne ĝenas kaj tio iom surprizas min, ĉar siatempe mi ne bone toleris tre amarajn bierojn. Do, aŭ mia toleremo ja amareco signife ŝanĝiĝis pro miaj lastatempaj biereksperimentoj aŭ ĉi tiu biero estas tiom bone balancita. Fakte, ja tiuj IBU-gradoj ne estas ĉio se temas pri senteblo de amareco – tre gravas ankaŭ rilato inter IBU kaj ekstrakto, sed ja ankaŭ en tiu eco imperium atakuje estas sufiĉe eksterma (kvankam ne plej eksterema el la polaj bieroj).
Ĵus venis Natalia, provis ĝin kaj ankaŭ ŝi ne sentas tiun amarecon kiel ĝenan, sed opinias la bieron bongusta, do ŝajnas ke ĝi vere estas mirinde bone balancia. Pri la cetero kurte. Ŝaŭmo ne multis ĉe mi, sed mi ne aparte zorgis. Koloro sukcena, klara. Aromo evidente fortas, ĉar ja estas multego da lupolo. Ĝi kostis 9,29 PLN (2,20€) en vendejo, do ja multe, sed tute indis. Fakte mi eĉ bedaŭras, ke jam la vendejo fermitas kaj mi ne povas iri aĉeti plian. Impreium atakuje de Pinta estas vere bonega plena gusto kun perfekte balancita amareco. Simple tiu biero nepre provendas.
Nomo | imperium atakuje |
---|---|
Stilo | Imperial India Pale Ale (Imperial IPA) |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Pinta ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 7,8% volumene |
Ekstrakto | 19,1% peze |
Temperaturo de servado | 11 – 12° |
Uzitaj maltoj | Weyermann®: pale ale, hordea enzimaktiva, melanoidina, Carared®, Carapils® |
Uzitaj lupoloj | usonaj: Zeus/Columbus, Chinook, Centennial, Citra®, Cascade, Palisade® |
Uzitaj gistoj | Safale US-05 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 81-87 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)