Duelo: American Barley Wine (Birbant vs. Faktoria)

Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ vi: ABW de bierfarejo Birbant kaj Alcatraz el kontrakta bierfarejo Faktoria, kiu tiel debutas en mia blogo.

Signifajn diferencojn eblas trovi jam antaŭ malfermo de la botelo. Malsamas komencaj ekstraktoj: 24,5% ĉe ABW kaj 20,1% ĉe Alcatraz, malsamas uzitaj lupoloj, malsamas proponata temperaturo de servado (8 – 10° kaj 13 – 15°, mi trinkos eĉ pli varmajn). Samas stilo kaj deklarata amareco je 100 IBU, do el la supra limo por la stilo. Aspekte multe pli plaĉas al mi la etikedo de Birbant. Tiuj usonecaj de Faktoria, kun tromulto da teksto neniam aparte plaĉis al mi. Amuzas ankaŭ la nomo, ĉar ABW, krom esti mallongigo de American Barley Wine, en la pola estas ankaŭ mallongigo de Agentejo de Interna Sekureco al kio klare alludas la etikedo. Do, eble finfine ek al gustumado.

Ŝaŭmo en ambaŭ apenaŭas pro alkoholo tamen en ABW ĝi restis iomete pli longe. En ambaŭ bieroj gasenhavo estas malalta. Kolore ili tre diferencas: ABW estas flavsukcena dum Alcatraz estas ruĝbruna, iom kiel teo. Ambaŭ bieroj estas klaraj. En aromo de ABW avanas citrusoj, ĉefe grapofrukto, iomete ĉeestas floroj. Aromo de Alcatra estas dolĉa kaj likvoreca, senteblas buterkuketoj kun sukero, ankaŭ karamelo. En gusto de ABW estas dolĉa komenco kaj agrable amara finaĵo. Iom simile estas en Alcatraz, sed eble iomete pli acida komenco.

Ambaŭ estas tre densaj, gusto- kaj arom-plenaj. Ambaŭ tre bongustaj, tamen laŭ mi ABW ne estas tute en la stilo. Laŭ mi ĝi pli taŭgas por esti Imperial India Pale Ale (IIPA), do IPA kum pli forta malta bazo. Pro alta komenca ekstrakto ĝi estas pli ekvilibra ol IPA kutime (malta dolĉeco balancigas lupolan amarecon), sed daŭre ĝi arome pli taŭgas por IIPA. Alcatraz pli bone plenumas kriteriojn de la stilo American Barley Wine. Ambaŭ bieroj vere ege bonas kaj se vi trovus – nepre provu. Se mi povus aĉeti nur unu, mi elektus Alcatraz, sed vere ambaŭ tre bonas. Evidente estas bieroj por malrapida gustumado, por profunda ĝuado de ĉiu guto.

ABW

Nomo ABW
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Birbant www fb
Alkoholenhavo 10,5% volumene
Ekstrakto 24,5% peze
Temperaturo de servado 8 – 10°
Uzitaj maltoj pale ale
Uzitaj lupoloj magnum, zeus, simcoe, centennial, cascade, citra
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Alcatraz

Nomo Alcatraz
Stilo american barley wine
Lando Pollando
Bierfarejo Faktoria fb
Alkoholenhavo 9,2% volumene
Ekstrakto 20,1% peze
Temperaturo de servado 13 – 15°
Uzitaj maltoj pilzena, pale ale, karamela
Uzitaj lupoloj columbus, cascade, chinook, motueka, palisade
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj
IBU 100

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Kio estas IBU? | imperium atakuje (Pinta)

Ĉi tiu sperto devus esti ŝoka. Mi trinkas bieron kiu amaras je 81 aŭ 87 IBU. Kio estas IBU? IBU, do International Bittering Units (Internaciaj Amarec-Unuoj) estas mezurilo de bieramareco. Kutime trinkataj en Eŭropo konzernaj lager-bieroj havas amarecon de proksimume 16-24 IBU. Ekzemploj? Żubr havas 16 IBU, Perła Export (mi memorigas, ke export sugestas plian kvanton da lupolo, do plian amarecon) – 17, Carlsberg kaj Lech – 18, Tyskie kaj Heineken – 20 kaj finfine, laŭ multaj opiniata “amara” Żywiec – 24 IBU. Tiuj estas kvantoj ege malaltaj, taŭgaj por lager bieroj (devus havi inter 16 kaj 25 IBU), sed eĉ ne atingantaj normojn por Pilsner, kiu devus havi inter 25 kaj 50 IBU. Por trovi veran amarecon oni evidente devas serĉi inter metiejaj bieroj.

La biero, kiun mi nun trinkas – imperium atakuje (imperio atakas) de bierfarejo Pinta – laŭetikede havas 81 IBU kaj laŭteste eĉ 87 IBU, do ĝi devus esti ekstereme amara. Ja ĝi estas Imperial India Pale Ale, do IPA kun ankoraŭ pli da lupolo. Sed fakte por mi ĉi tiu biero ne vere estas tiomege amara. Aŭ pli precize, ĝi estas amara, sed tiu amaraeco tute ne ĝenas kaj tio iom surprizas min, ĉar siatempe mi ne bone toleris tre amarajn bierojn. Do, aŭ mia toleremo ja amareco signife ŝanĝiĝis pro miaj lastatempaj biereksperimentoj aŭ ĉi tiu biero estas tiom bone balancita. Fakte, ja tiuj IBU-gradoj ne estas ĉio se temas pri senteblo de amareco – tre gravas ankaŭ rilato inter IBU kaj ekstrakto, sed ja ankaŭ en tiu eco imperium atakuje estas sufiĉe eksterma (kvankam ne plej eksterema el la polaj bieroj).

Ĵus venis Natalia, provis ĝin kaj ankaŭ ŝi ne sentas tiun amarecon kiel ĝenan, sed opinias la bieron bongusta, do ŝajnas ke ĝi vere estas mirinde bone balancia. Pri la cetero kurte. Ŝaŭmo ne multis ĉe mi, sed mi ne aparte zorgis. Koloro sukcena, klara. Aromo evidente fortas, ĉar ja estas multego da lupolo. Ĝi kostis 9,29 PLN (2,20€) en vendejo, do ja multe, sed tute indis. Fakte mi eĉ bedaŭras, ke jam la vendejo fermitas kaj mi ne povas iri aĉeti plian. Impreium atakuje de Pinta estas vere bonega plena gusto kun perfekte balancita amareco. Simple tiu biero nepre provendas.

Nomo imperium atakuje
Stilo Imperial India Pale Ale (Imperial IPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 7,8% volumene
Ekstrakto 19,1% peze
Temperaturo de servado 11 – 12°
Uzitaj maltoj Weyermann®: pale ale, hordea enzimaktiva, melanoidina, Carared®, Carapils®
Uzitaj lupoloj usonaj: Zeus/Columbus, Chinook, Centennial, Citra®, Cascade, Palisade®
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj
IBU 81-87

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)