Impresoj pri la 4-a Varsovia Bierfestivalo

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 4-a Varsovia Bierfestivalo. Ĝi daŭris dum 3 tagoj (7-9 de aprilo) kaj estis la dua, kiun mi partoprenis, sed fakte la antaŭan, okazintan antaŭ duona jaro mi ĉeestis nur dum kelkaj horoj, dum ĉi-jare mi ĉeestis ĉiutage. Kiel aspektas tia festivalo? Ĉi tiu okazis en stadiono de varsovia piedpilka klubo Legia. En du etaĝoj de la konstruaĵo sian lokon havis ĉirkaŭ 40 standoj de diversaj metiejaj bierfarejoj – ĉefe polaj, sed ankaŭ kelkaj eksterlandaj. En la ĉefa scenejo okazis iliaj prezentadoj kaj ankaŭ senpagaj prelegoj. En du aliaj ĉambroj okazis aparte pagendaj laborrenkontoj, prelegoj kaj gustumadoj. Alirebla estis ankaŭ triono de la spektantlokoj de la stadiono mem, kiuj apudis la “kongresejon” kaj ekstere estis manĝkamionoj. Ĉi tiu spaco, kiu pasintjare ankoraŭ tute bone sufiĉis, ĉi jare jam estis tute plenplene dum plej pintaj momentoj, do mi supozas ke sekvontfoje la festivalo okazos aliloke. Simpla enirbileto por la festivalo kostas 10 zlotojn (2,33 eŭrojn) kaj bileto por tuta festivalo 20 zlotojn (4,66€), do estas tre malmultekosta. Aperte pagendas iuj programeroj (laborrenkontoj, gustumadoj ktp.) kaj la prezoj varias inter 20 kaj 50 zlotoj. Kompreneble pagendas ankaŭ la bieroj mem. La prezoj estis ege variaj kaj ekzemplajn vi povos trovi en ĉi tiu artikolo. La festivalo havas sian dediĉitan aplikaĵon por poŝtelefonoj, kiu ege faciligas elektadon inter tiu kelkcento da bieroj.

Ĵaŭde mi venis nur por nelonge, por unu laborrenkontoj por komencantaj bierfaristoj kaj ĉeokaze mi provis nur unu bieron. Mi celis iun leĝeran bieron, kiun mi povis rapide aĉeti antaŭ la laborrenkonto, do kontrolinte en la aplikaĵo mi haste elektis Ice Cream Pale el la sveda bierfarejo Omnipollo. Nur ricevinte la bieron mi eksciis, ke ĝi fakte sufiĉe multe kostas – 25 zlotojn por trionlitro. La biero, kiu estis farita kun laktozo kaj vanilo evidentiĝis esti tre bongusta. La aromo kunigas lakto-vanilan glaciaĵecon kun ioma citrusa frukteco venanta de lupoloj. Gusto komence ripetas la aromon, sed la finaĵo estis jam milde amara. Ice Cream Pale etas vere agrabla, refreŝiga biero, kiun oni povus trinki per siteloj, se ĝi nur ne kostus tiom multe.

En du sekvaj tagoj mi povis ĉeesti la Festivalon jam pli longe, do ankaŭ biergustumado estis pli abunda. Mi komencis per Table Brett el bierfarejo Pinta. Temas pri Wild Ale lupoligita per usonaj Citra® kaj Centennial. Ĉi tiu helflava, malklaraŭ kaj ŝaŭm-abunda biero estas malforta (nur 3% da alkoholo kaj 9% da ekstrakto), leĝera kaj iom acida, tamen ne pro acidigaj bakterioj, sed pro tio ke ĝi estis fermentita per sovaĝaj gistoj. Fakte la elekto ne estis tute trafa se temas pri miaj gustopreferoj, sed estis interese konatiĝi kun la stilo. Bedaŭrinde, preninte trionlitron kontraŭ 9 zlotoj, meze de la glaso ĝi iĝis jam iom laciga por mi.

Sekva biero ŝajnas esti la malo de la antaŭa. Hey Now de Pracownia Piwa estas biero en la stilo wheat wine, do tritika ekvivalento de la stilo barley wine (en Esperanto respektive tritika vino kaj horodea vino). Ĝi estas flava kaj malklara kun ŝaŭmo aperanta nur forme de malalta surfaca tavolo kaj spuroj sur la glaso. Hey Now estas biero fortika, densa kaj gluiĝema. En aromo avanas malta dolĉeco, sed senteblas ankaŭ usonaj lupoloj. Gustas iom kiel likvoro, sed finiĝas per milda, iom restanta amareco. Kun 25% de malta ekstrakto kaj 10% de alkoholo ĝi evidente estas biero por longa kaj malrapida ĝuado. Tiel mi faris kun trionlitra glaso trinkita en la festivalo kontraŭ 18 zlotoj kaj iam poste mi ripetos kun la botelo aĉetita por preni hejmen (samgranda kaj sampreza).

Denove reveno al acida biero – tiaj estas nuntempe tre modaj. La biero Ryan Goseling estis farita en kunlaboro de bierfarejo Hopium kun hejma bierfaristo Janek Gadomski, kiu veniks en ilia hejmbiera konkurso. La stilo gose estis riĉigita je ĉerizoj kaj de ili venas roza koloro de ĉi tiu ne tute klara biero. En aromo senteblas dolĉa ĉerizeco, sed en gusto jam estas ĉefe acideco. Mi ne estas aparta ŝatanto de acidaj bieroj kaj ankaŭ ĉi tiu estis iom laciga por mi, do mi decidis rezigni jam pri acidaj bieroj dum la festivalo. Trionlitro kostis 7 zlotojn. La biero havas 14% de ekstrakto kaj 5,8% de alkoholo.

Venis tempo por la unua malhela biero. Mi elektis Katastorfa Double el Piwne Podziemie. La bieron Katastrofa (ne la duoblan) mi volis provi jam en la antaŭa eldono de la frestivalo, sed tiam ĝi elĉerpiĝis. Ĉi-foje mi sukcesis havi ĝian plifortigitan version kun 18% de ekstrakto kaj 7,4% de alkoholo. Ĝi estas nigra elo kun maltoj torfe fumigitaj (86%), aĝigita kun burbonigitaj lignaj flokoj. En aromo kaj gusto dominas bandaĝoj, asfalto, brulitaj kabloj. Vere. Certe estas interesa kaj provinda biero. Koloro estas tute nigra kaj ŝaŭmo apenaŭis, se iu interesiĝus.

Sekvaj du bieroj estis en mia lastatempe plej ŝatata stilo – barley wine. Babushka el dana bierfarejo To Øl estas ĝia angla versio, do tiu pli malte bazita. Ĝi estis preparita kune kun daktiloj kaj prunoj kaj maturigita en bareloj post vino Porto. Koloro estas ruĝa, ŝaŭmo apenaŭis. Aromo dolĉa, likvoreca kaj sama gusto kun kun rimarkebla daktileco. Senteblas ke ĝi fortas (13,5% de alkoholo), sed en neĝena maniero. Ĉi tiun gustumadon akompanis manĝo – baktia sala, fumigita montara ŝafromaĝo oscypek kun oksikoka marmelado kaj tio evidentiĝis esti tre bona kombino. La biero mem estas laŭ mi tute elstara, la plej bona, kiun mi trinkis en la festivalo. Tute indis pagi 18 zlotojn por du decilitroj. Se vi iam havus okazon provi – nepre ne maltrafu!

Usona versio de barley wine devas havi jam pli forte lupolan karakteron kaj tia estas Big Sleep el bierfarejo Raduga. Ĝi estas iom malpli fortika ol Babushka (ekstrakto: 24%, alkoholo: 10,5%), sed havas simile dolĉan aromon. Gusto pli forte iras en la direkton de amareco, kiu tamen estas milda kaj nerestanta. Ĝenerale tre bongusta kaj kompleta biero, kiu kostis 10 zlotojn por trionlitro.

De brita bierfarejo Siren mi gustumis bieron Caribbean Chocolate Cake, kiu estas Foreign Stout kun aldono de kakao, cipreso kaj laktozo. La biero estas tute nigra kaj havas belan brunan ŝaumon. En aromo avanis kakao kaj ĉokolado, poste aldoniĝis ioma bruliteco. En gusto, krom ripeto de aromo aperis ankaŭ ioma fumiteco. La biero estas tre densa kaj plenkorpa, kun alkoholenhavo je 7,4%. Du decilitroj kostis 14 zlotojn.

Plej multajn bierojn dum ĉi tiu festivalo mi aĉetis de bierfarejo Pracownia Piwa – jam menciitan tritikan vinon surloke kaj en botelo, jam konatan al mi horodean vinon Mr. Hard en botelo, same enbotele ĉi-festivalan novaĵon 500! kaj surloke specialan version de Dwa Smoki – usonstila tritika witbier. Speciala, ĉar maturigita en barelo post pola vodko starka. La bierfarejo havis nur lastajn 10 litrojn do oni rajtis aĉeti nur en dekonlitra porcio kontraŭ 10 zlotoj. La biero estas flava kaj iom malklara, kun longe restanta ŝaŭma ĉapo. En aromo ĉefrolas liĉio kaj helaj vinberoj. En gusto la biero estas milde amara kun ripeto de aromo, sed pli forte akĉentitaj vinberoj. Ĝi estas forte gasa leĝera biero (ekstrakto: 14%, alkoholo: 5,8%) tre taŭga por somero.

Sekva halto estis la stando de AleBrowar. Verdire tiam ĉe ili ne plu estis multa elekto kaj iom poste ili forvendis absolute ĉion el 1500 litroj da biero portitaj por la festivalo. Mi elektis Last Cut – usonecigitan belgan stilon golden ale kun 18% de ekstrakto kaj 7,1% de alkoholo. La biero estas rubenkolora kaj klara, kun ŝaŭmo en formo de tavolo. En aromo senteblas citrusoj kaj blankaj fruktoj. En gusto estis forta, sed ne restanta amareco. Priskribo de la biero menciis piron en aromo, sed ĝin mi ne sentis. Du decilitroj kostis 8 zlotojn.

Prsekaŭ je la fino estis ankoraŭ unu forta malhela biero RaISaRussian Imperial Stout el bierfarejo Maryensztadt, kiun mi havis okazon viziti. La biero kombinas belgajn gistojn, nederlandajn brulitajn maltojn kaj polajn lupolojn. Ĝi estas nigra kun bruna ŝauma tavolo. En aromo mi ĉefe sentis avenon. En gusto troveblas brulita kafo kaj brulitmalta amareco. Kvankam la biero tre fortas (ekstrakto: 22%, alkoholo: 9,4%), tio tute ne senteblas en gusto. Du decilitroj kostis 7 zlotojn.

Lasta biero, kiun mi gustumis en la festivalo estis Śrup z wuchtą pieprzu de SzałpiwCascadian Dark Ale kun pipro preparita speciale por ĉi tiu evento. Ĉi tiu biero aĉeteblis en eta, dekonlitra porcio kontraŭ 4 zlotoj. Gi estas bruna kaj iom travidebla kun nealta ŝaumo el kiu restas tavolo. Aromo estis intensa, sed mi ne kapablis difini ĝin. En gusto evidente: pipro, pipro kaj ankoraŭ pipro. Tre interesa kaj provinda. Kun 15% de ekstrakto kaj 6% de alkoholo ĝi estas ankaŭ sufiĉe facile trinkebla.

Tiel finiĝis la listo de bieroj provitaj en la festivalo. Kompreneble tiuj ne estis ĉiuj, kiujn mi volis provi, sed ne ĉiujn mi sukcesis ĉasi ĝustatempe. Feliĉe kelkajn provendajn mi povis aĉeti en boteloj por preni hejmen, ĉar ja simple ne eblas gustumi tiom grandan kvanton da bieroj en nur tri tagoj. Nun mi havas enŝranke sufiĉe abundan stokon da recenzotaj bieroj. Pri la festivalo mem mi pensas, ke ĝi estis vere bonega evento – grandan gratulon meritas la mazovia filio de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj, kiu organizas ĝin. Ankaŭ mi ĝojas pri mia bierelektado – estis sufiĉe sukcesa. Sekva festivalo jam post duona jaro. Espereble ankaŭ tiam mi povos ĉeesti.

La plej forta balta porter | Imperium Prunum (Kormoran)

Ĉi tiun bieron oni ege atendis en la pola mondeto de bierŝatantoj. Imperium Prunum de bierfarejo Kormoran el Olsztyn apartenas al la polej bona pola stilo – balta porter. Fakte ĝi estas ĝia imperia (duobla) versio, ĉar kutime ili havas 18-22% da ekstrakto kaj 8-10% sa alkoholo. Imperium Prunum havas 26% da ekstrakto kaj 11% da alkoholo, do en ambaŭ kriterioj ĝi estas evidente la plej forta balta porter ĝis nun farita en Pollando. La biero estis produktita el horodeaj maltoj kun aldono de loka specialaĵo – suska sechlońska, kiu estas fumigita, sekigita pruno.

La bierfarejo vere elstare prepariĝis por la eldono. Entrinkeja premiero okazis dum la tago de balta porter. Kelkajn tagoj poste vendejojn atingis bonege preparita botela versio. Ĉi botelo estas pakita en apartan skatolon. La botelo mem estas satenigita nigre kaj sekurigita per sigelvakso, kio helpas plumaturigi la bieron (kvankam jam aĉetante la bieron oni ricevis trinkaĵon maturigitan dum unu jaro). Anstataŭ etikedo, la informoj estas printitaj rekte sur la botelo. Malgraŭ sufiĉe alta prezo (25 zlotoj, do 5,60€) mendoj por ĝi tiom multis, ke pluraj vendejoj vendis nur po unu botelo al homo. Evidente oni havas impreson, ke temas pri biero nekutima – kaj efektive tia ĝi estas.

La biero estas nigra, netravidebla kun iometaj rubenaj briloj ĉe rando de la glaso. Ŝaŭmo apenaŭ aperis, kio ne tre surprizas en tiom forta biero (tamen laŭ recenzoj, en trinkeja versio ŝaŭmo tre abundis). En aromo unue senteblas delikata dolĉa, frukteca fumo, poste venas odoro de brulita grena kafo kaj brulitaj maltoj. Gusto ripetas la aromon – unue estas dolĉo, poste delikata amareco, aldoniĝas ankaŭ ioma amara ĉokoladeco. Gaso ne multas kaj agrable delikatas. La biero ege glata, densa kaj gluiĝema. Iom skuante la glason oni povas vidi kiom ĝi bele restas sur la vitro. Surlange ĝi estas velura, eĉ oleeca. Rimarkindas, ke nek en aromo, nek en gusto oni sentas alkoholon, dum ĝi ja tre multas. Alkoholon oni sentas nur ene en gorĝo, engutinte la bieron kiu tre agrable varmigas. Ĉio en la biero estas vere elstare balancita, kio certe ŝuldiĝas al ĝia longa, unujara maturiĝado. Ĉi tiun bieron oni povas vere ĝui guton post guto kaj tre bldaŭ bedaŭri ke ĝi jam finiĝis. Ankaŭ mia botelo, trinkita kune kun mia fratino, finiĝis tro rapide. Bonŝance mi sukcesis aĉeti du tiajn botelojn, do la dua restos por ankoraŭ pli maturiĝi kaj mi malfermos ĝin ĉe iu speciala okazo.

Nomo Imperium Prunum
Stilo imperia balta porter
Lando Pollando
Bierfarejo Kormoran www fb
Alkoholenhavo 11,0% volumene
Ekstrakto 26,0% peze
Temperaturo de servado 16 – 18°
Uzitaj maltoj horodeaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj fumigita, sekigita pruno: suska sechlońska
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)