Dżin (Kraftwerk)

Aĉetitaĵo de la Varsovia Bierfestivalo – biero Dżin (ĝino) de la kontrakt abierfarejo Kraftwerk el Mikołów en Silezio, produktita en Wąsocz. Silezia karaktero tuj rimarkeblas en la tute bona etikedo. Stilo de Dzin estas India Pale Ale (IPA) kun Earl Grey kaj hibisko.

Verŝante en la glason mia unua penso estis, ke ĝi estas surprize multe gasenhava por ĉi tiu stilo, tamen trinkante tio ne ŝajnis ĝeni. Ŝaŭmo aperis rapide kaj eĉ pli rapide malaperis, lasante tamenn spurojn sur la vitro. Kiel atendite, la biero havas koloron de ne tre forta teo. Englase ĝi ŝajnas esti gluiĝema, sed enbuŝe tio ne multe senteblas.

Laŭetikeda Earl Grey troveblas nur iome en la aromo kaj eĉ tio eble ĉefe pro la memsugesto. Hibiskon mi ne sentis entute. Enestas tamen iom da malta, katamela aromo kaj iom da flora. La biero havas klaran, sed ne tre fortan amaran karakteron. Eble se ĝi estus unu el la unuaj IPA-bieroj, kiujn mi trinkus, mi estus verŝajne pli impresita. Tamen trinkine jam multajn tiajn ĝi ne aparte suirpizas, kvankam tute korektas. Kostis ne ege mule, ĉar nur 10 zlotojn en la festivalo kontraŭ duonlitra botelo. Sekvafoje havante tiom grandan elekton mi prefere prenu ion alian.

Nomo Dżin
Stilo India Pale Ale (IPA)
Lando Pollando
Bierfarejo Kraftwerk www fb
Alkoholenhavo 5,3% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj hordeaj kaj tritikaj
Uzitaj lupoloj Summit, Simco, Cascade
Uzitaj gistoj US-05
Aldonaĵoj teo Earl Grey, blanka teo, hibisko
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)