Jen finfine la unua en mia kolekto biero farita de Esperantistoj! Temas pri Miela Biero de Verdaj Skoltoj. Fakte mi estis tre bonŝanca, ĉar por KKPS 2015 en Heerlen (Nederlando) restis jam nur 10 lastaj boteloj (koran dankon al Meiyer, kiu sukcesis kapti unu por mi kaj porti Varsovien!). La antaŭajn eltrinkis plej verŝajne ne la Vardaj Skoltoj mem, ĉar ili nur produktas la bieron kaj ne rajtas trinki akoholaĵojn dum skoltaj eventoj. Feliĉe, kiel mi eksciis de Valère Doumont, oni planas refari la mielan bieron kaj ĝi devus esti preta en majo aŭ junio 2016. Eble do eĉ eblus venigi al IJK 2016 en Vroclavo? :)
Nun pri la biero mem. Unua surprizo estis la koloro. Je la unua verŝo la biero estis mielkolora, klara kaj iom travidebla, do tute kiel atendite. Je la dua verŝo ĝi tute ŝanĝiĝis – la biero estis malklara, tute netravidebla kaj havis karamelan koloron. Evidente oni povus tion facile eviti iom skuante la botelon antaŭ malfermo por suprenigi la falintajn mielerojn, sed ja kutime oni ne faras tion. Konsekvence, verŝante poduone la bieron kiu dum kelkaj tagoj atendis en fridujo, laŭkolore aspektis kvazaŭ du malsamaj bieroj. La ŝaŭmo en ambaŭ verŝoj ne abundis kaj rapide reduktiĝis al surfaca tavolo, kiu tamen bele ornamis la glason dum trinkado.
Dua surprizo estis la aromo. Krom tre delikata mielo, senteblis en ĝi alkoholeco. Eble ĝi pli fortas ol mielaj bieroj, kiujn mi kutime povas trovi en Pollando? Trinkante la bieron mi havis senton kvazaŭ mi trinkus tripel ale, do fortan fortan suprefermentitan bieron. Kiom fortas ĉi tiu biero – mi ne scias, ĉar tiu informo ne ĉeestas en la etikedo.
Tria surprizo estis la gusto. Konante mielajn bierojn haveblajn en Pollando mi atendis ion dolĉan, dum ĉi tiu estas acid-dolĉa. Ĉu la kaŝtan-mielo el Korsiko malpli dolĉas ol polaj mieloj aŭ ĉu ĝi estis aldonita malgrandkvante? Ankaŭ tion mi ne scias, sed ja volonte ekscios de la farintoj :) Amareco en la biero tute ne enestis, sed ja ĝin oni ne atendas de mielaj bieroj.
La biero haveblas en klasika por Belgio, trionlitra botelo, kiu en KKPS kostis ĉirkaŭ 3,25 eŭrojn. La etikedo estas klasika, modesta kaj evidente elstariganta mielecon de la biero. Bedaŭrinde apenaŭ haveblas inforomoj pri la biero mem, eĉ tiom bazaj kiel alkoholenhavo. Espereble sekvafoje oni aldonos ne nur tion, sed ankaŭ ionformojn interesajn por tiaj bierstranguloj kiel mi ;)
Resume, la biero estas interesa kaj por mi tre surpriza. Mi ne sciis kion atendi, ĉar informoj en etikedo mankis, do mi supozis ricevi ion similan al mielaj bieroj haveblaj en Pollando. Tia ĝi evidente ne estis – Miela Biero de Verdaj Skoltoj ŝajnas ests pli forta kaj malpli dolĉa ol mielaj bieroj, kiujn mi provis. Kun intereso mi reprovos la bieron kiam ĝi rehaveblos en 2016. Tamen antaŭ tio mi provos ankoraŭ brunan bieron de Verdaj Skoltoj, kiu jam estas ĉe mi, sed atendas maturiĝon. Ĝia gustumado estas planita por mezo de decembro. Sekvu la blogon por ne maltrafi! :)
Nomo |
Miela Biero |
Stilo |
certe miela; mia diveno estas: miela belga forta Pale Ale |
Lando |
Belgio |
Bierfarejo |
Verdaj Skoltoj  |
Alkoholenhavo |
mankas informo, sed mi supozas, ke evidente pli ol ĉe mielaj bieroj haveblaj en Pollando, kiuj kutime ne havas pli ol 6% |
Ekstrakto |
mankas informo |
Temperaturo de servado |
laŭ mi taŭgas 10°, kiel por belgaj fortaj eloj |
Uzitaj maltoj |
mankas informo |
Uzitaj lupoloj |
mankas informo |
Uzitaj gistoj |
mankas informo |
Aldonaĵoj |
kaŝtan-mielo el Korsiko |
IBU |
mankas informo, sed certe tre malmulte |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)
Aktualigo la 20-an de decembro 2015
Laste mi ricevis de la bierfaristoj ligilon al la recepto de la biero, do jen aktualigoj por ĉi-supra tabelo:
Alkoholenhavo |
6,37% volumene |
Ekstrakto |
16,1% peze |
Uzitaj maltoj |
pilzena, horodeoj en flokoj, biskvita, karamela sukcena, acida |
Uzitaj lupoloj |
East Kent Goldings, Northern Brewer |
Uzitaj gistoj |
S-33, T-58 |
IBU |
29 |
Recepto |
Blonde au miel |