Rekte el fermentujo | Sweet Sixteen (Maryensztadt)

De la ekskurso al bierfarejo Maryensztadt mi alportis kelkajn bierojn por provi kaj recenzi. Unu el ili estas milk stout (nomata ankaŭ sweet stout), kiun mi provis ankaŭ en la bierfarejo rekte de fermentujo. Grafika koncepto de la bierfarejo estas tia, ke ĉiu ilia biero estas kvazaŭ iu loko en la urbo kaj sweet sixteen estas glaciaĵoj (ĉar ja estas biero kun laktozo). Ĝia nomo alludas dolĉetecon kaj 16 elcentojn da komenca ekstrakto. Rimarkindas ankaŭ ke la bierfarejo Maryensztadt aparte zorgas pri parigado de bieroj kun manĝoj (ja ili planas havi restoracion en Varsovio) kaj ĉi tiun bieron oni rekomendas kun ĉokolado, glaciaĵoj, bovaĵa gulaŝo, fromaĝoj, forte rostitaj manĝoj kaj fumigitaj ŝinkoj. Kun tiom da informoj eblas jam iom antaŭsupozi pri kia biero temos. Kaj kia ĝi estas?

En aromo senteblas ĉefe grena kafo delikate akompanata de cappuccino kaj amara ĉokolado. En gusto kombinitas milda dolĉeco venanta de laktozo kun milda amareco, tamen ne lupola, sed venanta de brulitaj maltoj. Enestas ankaŭ iometa cideco. La biero estas tre glata kaj kremeca, bele gluiĝanta al la glaso. Ĉi tiu eco venas de aldonitaj avenflokoj. Aspekte estas tre bela – tre malhelbruna, preskaŭ nigra kun helbruna ŝaŭmo. Mi persone tre ŝatas la stilon milk stout kaj ĉi tiu estas vere bona kaj agrabla ekzemplo. Mi forte rekomendas!

Nomo Sweet Sixteen
Stilo Milk Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Maryensztadt fb
Alkoholenhavo 6,0% volumene
Ekstrakto 16,0% peze
Temperaturo de servado 8 – 12°
Uzitaj maltoj hordeaj kaj tritikaj
Uzitaj lupoloj mankas informo
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj avenflokoj, lakto
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Biernomo malpermesita en Britio | Milk Stout (Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski)

Milk Stout (Lakta Stout) estas tre agrabla stilo venanta de Britio. Ĝia nomo venas de laktozo (lakta sukero), kiun oni aldonas al ĝi. Laktozo ne estas fermentata fare de gistoj kaj ne ŝanĝiĝas en alkoholon. Ĝi restas en la biero kiel sukero kaj tiel donas al ĝi dolĉecon kaj specifan kremecan aromon. Foje sur etikedoj de tiustilaj bieroj aperadis lakto aŭ similaj produktoj. Tiel estis interalie en klasikaĵo – Mackeson’s. Post la Dua Mondmilito ĉi tiu biero estis opiniata kiel tre valora por patrinoj mamnutrantaj siajn bebojn. Poste la nomo Milk Stout estis malpermesita en Britio por ne sugesti ke biero estas saniga, do anstataŭe ĝi estas tie nomata Sweet Stout (Dolĉa Stout).

En hejma bierfarejo en Oława tiustilan bieron preparis Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski (siatempe mi jam recenzis ilian tritikan bieron). En ĝia aromo ĉefrolas brulitaj grenoj, ĉeestas ankaŭ kremeca amra ĉokolado kaj iometa karamelo. Gusto ripetas la aromon, estas acid-dolĉa kun apenaŭa amareco nur en la fino. La biero estas tre agrabla en trinkado – glata kaj kremeca, malgraŭ ke gasenhavo en ĝi estas relative alta (por tiu stilo). Aspekte ĝi prezentiĝas bele – estas nigra, malhelbruna ĉe randoj kun alta, sed nelongrestanta ŝaŭmo. Trinki la bieron estis tre plezure. Mi jam antaŭĝojas martan viziton en Vroclavo dum kiu mi espereble povos gustumi iliajn sekvajn bierojn.

Nomo
Stilo Milk Stout / Sweet Stout
Lando Pollando
Bierfarejo Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski
Alkoholenhavo mankas informo
Ekstrakto mankas informo
Temperaturo de servado 10 – 13°
Uzitaj maltoj pale ale, tritika, karamela hela, avenflokoj, koloriga, brulita horodeo
Uzitaj lupoloj Marynka, Lubelski
Uzitaj gistoj Safale S-04
Aldonaĵoj laktozo
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)