
Kafirmacja (Birbant)
Jen nova stilo en mia kolekto – Saison. Saison estas somera biero kiu venas de Valonio. Originale ĝi estis preparata fine de vintra sezono por ke ĝi sufiĉu por varmaj monatoj. Ĝi devis esti sufiĉe forta por ke ĝi travivu varmajn monatojn, sed tamen malvarmiga kaj refreŝiga somere.
La biero nomiĝas Kafirmacja. Ĝi estis kreita danke al kunlaboro de kontrakta bierfarejo Birbant el Zielona Góra (la biero mem produktita en Zarzecze) kun trinkejo Konfirmacja el Katowice. Laŭ priskriboj de la etikedo, krom kutimaj ingidiencoj ĝi havas kelkajn aldonaĵojn – freŝan citronherbon, foliojn de Citrus hystrix kaj pipron. Verdire tiujn aldonaĵojn mi sentis nek en aromo, nek en gusto, sed el tiuj tri mi pensas, ke nur pipron mi vere kapablus rekoni. Aromo de la biero estas tre specifa kaj mi ne bone kapablas priskribi ĝin. Iom similas al odoro de tritikaj bieroj. Eble estas en ĝi iom tro maturaj mandarenoj? Vere ne kutima. En la gusto estas acida, poste alvenas delikata amareco. La biero enhavs multon da gaso kaj estas tre refreŝiga. Ŝaŭmo ne abundis kaj rapide malaperis, sed tio ne multe ĝenas. La biero estas malklara kaj havas helsukcenan koloron. Ĝenerale estas tre interesa kaj provinda, sed vere dependas de gusto ĉu oni ŝatos ĝin aŭ ne. Etikedon mi ne vere komprenas. Kiun rilaton al la biero havas tiu insekto?
Nomo | Kafirmacja |
---|---|
Stilo | Kaffir Saison |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Birbant ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 6,5% volumene |
Ekstrakto | 15,5% peze |
Temperaturo de servado | 8 – 12° |
Uzitaj maltoj | pale ale, munkena, tritika |
Uzitaj lupoloj | Centennial, Citra, Mosaic, Marynka |
Uzitaj gistoj | WLP565 |
Aldonaĵoj | freŝa citronherbo, folioj de Citrus hystrix, pipro |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)