
Czarna Dziura (Pinta)
Czarna Dziura signifas nigran truon. Ĝi estas nomo de la biero el bierfarejo kontrakta Pinta. Unue pri la aspekto, kiu estas bonega. La biero havas tute nigran koloron kaj bruna ŝaŭma ĉapo sur ĝi estas abuda, etera kaj longrestanta. Ankaŭ la etikedo laŭ mi estas tre bela.
En aromo kaj gusto de la biero senteblas malhela pano kaj bruligitaj maltoj. Lupolaj aromoj apenaŭas, sed tamen ĝi estas amareca. Por mi la gusto iom tro malplenas, la biero estas tro akveca. Tamen aliflanke, tio ŝajnas esti taŭga por la stilo – Dark Lager aŭ Schwarzbier, do mi supozas, ke tiel devis esti. Pli multe pri ĝi fakte mi ne vere emas skribi, ĉar mi ne rekomendus, krom se iu simple volas ekkoni ecojn de la stilo. Ĝi estas biero kutima kaj faciltrinkebla, sed laŭ mi tro enua.
Nomo | Czarna Dziura |
---|---|
Stilo | Dark Lager aŭ Schwarzbier |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Pinta ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 4,5% volumene |
Ekstrakto | 11,5% peze |
Temperaturo de servado | 8 – 9° |
Uzitaj maltoj | maltoj Weyermann®: pilznena, munkena (II), Carafa® (III) Special, malta koloriga ekstrakto Sinamar® |
Uzitaj lupoloj | Tradition (DE), Spalt Select (DE) |
Uzitaj gistoj | Saflager W 34/70 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | mankas informo |
PS. Pardonu fotokvaliton – ĉi-foje nur poŝtelefono.
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)