
ŻytoRillo (Pinta)
ŻytoRillo – la nomo estas kombinaĵo de la vorto żyto, kio en la pola signifas sekalon kun Amarillo, kiu estas nomo de usona lupolo. Tio jam diras sufiĉe multon pri la biero. Ĝi estas aŭtora variaĵo de la klasika sekala bierstilo – Roggenbier (hela, plena kaj malmulte lupolita), sed kun pli da maltoj (ankaŭ brulita) kaj multego da usona lupolo Amarillo.
Post verŝo en la glason tuje rimarkeblas vere elstara, etera, helbruna ŝauma ĉapo, kiu eltenas tre longe kaj dum drinkado lasas multajn spurojn. La biero estas tre malhelbruna, preskaŭ nigra. En aromo senteblas evidente citrusoj, sed ankaŭ bruliteco kaj iom da ĉokolado. ŻytoRillo estas densa kaj fortgusta kun longe restanta amareco, ne vere kontraŭita per alia gusto (povus esti ekzemple iom da citrusa dolĉo). Ĝi ne estas tute bone balancita, sed tamen tute bone gustas kaj agrable trinkeblas. Mi ie perdis kvitancon de la vendejo, sed miamore ĝi kostias 9 aŭ 10 zlotojn. Mi pensas, ke iam mi ankoraŭ retrinkos.
Nomo | ŻytoRillo |
---|---|
Stilo | Black Rye IPA (nigra sekala IPA) |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Pinta ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,3% volumene |
Ekstrakto | 14,0% peze |
Temperaturo de servado | 9 – 11° |
Uzitaj maltoj | Weyermann®: pale ale, sekala, munketna tipo II, brulita Carafa® Special typ II |
Uzitaj lupoloj | Amarillo (usona) |
Uzitaj gistoj | Safale Fermentis S-04 |
Aldonaĵoj | – |
IBU | 68 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)