Bojan Somero (Bojanowo)

Hodiaŭ trafis en miajn manojn la biero kun Esperanto-nomo SOMERO, do mi pensis, ke tio estas taŭga momento por eki galerion kun recenzoj de bieroj. Ĉu ĝi meritits? Legu la recenzon!

SOMERO estas freŝa kaj leĝera biero el bierfarejo Bojanowo en Pollando. La stilo laŭ la etikedo estas somera elo kvankam rete mi trovis ankaŭ ĝian kategoriigon kiel usona tritika biero. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

Tuj post malfermo de la botelo senteblas citrusa odoro, ĉefe mandarena aŭ oranĝa, enestas ankaŭ iom da flora odoro, Poste la odoroj iom forvaporis kaj restis tre mildaj. La koloro estas helflava, pajla kaj la biero estas malklara. En ĝia gusto amareco estas modera, iom restanta, senteblas ankaŭ ioma acideco. Gasenhavo estas apenaŭa dum, laŭ mi devus esti relative alta en somerstila biero. La etikedo estas estetika, okulfrapa kaj plej grave – kun nomo en Esperanto ;)

Ĝenerale la biero laŭ mi estas ne elstara, sed ankaŭ ne malbona. Ĝi estas refreŝiga, acideta, kaj tre facile trinkebla. Kostas relative malmulte – 3,69 PLN (malpli ol 1€) en loka vendejo apud mia hejmo. Mi pensas, ke mi povas rekomendi ĉi tiun bieron, se iu ŝatus trinki ion refreŝigan somere; aŭ, se iu kutimas aĉetadi konzernajn bierojn – ĉiu tiu kostas ne multe pli dum guste kaj kvalite estas ja pli bona; aŭ se vi volas fotiĝi kun biero kun Esperanto-nomo :P Se iu tamen atendus ion ŝoke bonan – SOMERO ne estas taŭga elekto.

Nomo Bojan Somero
Stilo Summer Ale (Somera Elo) / American Wheat Beer (Usona tritika biero)
Lando Pollando
Bierfarejo Bojanowo www fb
Alkoholenhavo 4,00% volumene
Ekstrakto 10,00% peze
Temperaturo de servado 9 – 12°
Uzitaj maltoj hordeaj (plizena, Carapils, Crahell) kaj tritika
Uzitaj lupoloj Chinook, Cascade, Mandarina Bavaria
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)