
Rekte el fermentujo | Sweet Sixteen (Maryensztadt)
De la ekskurso al bierfarejo Maryensztadt mi alportis kelkajn bierojn por provi kaj recenzi. Unu el ili estas milk stout (nomata ankaŭ sweet stout), kiun mi provis ankaŭ en la bierfarejo rekte de fermentujo. Grafika koncepto de la bierfarejo estas tia, ke ĉiu ilia biero estas kvazaŭ iu loko en la urbo kaj sweet sixteen estas glaciaĵoj (ĉar ja estas biero kun laktozo). Ĝia nomo alludas dolĉetecon kaj 16 elcentojn da komenca ekstrakto. Rimarkindas ankaŭ ke la bierfarejo Maryensztadt aparte zorgas pri parigado de bieroj kun manĝoj (ja ili planas havi restoracion en Varsovio) kaj ĉi tiun bieron oni rekomendas kun ĉokolado, glaciaĵoj, bovaĵa gulaŝo, fromaĝoj, forte rostitaj manĝoj kaj fumigitaj ŝinkoj. Kun tiom da informoj eblas jam iom antaŭsupozi pri kia biero temos. Kaj kia ĝi estas?
En aromo senteblas ĉefe grena kafo delikate akompanata de cappuccino kaj amara ĉokolado. En gusto kombinitas milda dolĉeco venanta de laktozo kun milda amareco, tamen ne lupola, sed venanta de brulitaj maltoj. Enestas ankaŭ iometa cideco. La biero estas tre glata kaj kremeca, bele gluiĝanta al la glaso. Ĉi tiu eco venas de aldonitaj avenflokoj. Aspekte estas tre bela – tre malhelbruna, preskaŭ nigra kun helbruna ŝaŭmo. Mi persone tre ŝatas la stilon milk stout kaj ĉi tiu estas vere bona kaj agrabla ekzemplo. Mi forte rekomendas!
Nomo | Sweet Sixteen |
---|---|
Stilo | Milk Stout |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Maryensztadt ![]() |
Alkoholenhavo | 6,0% volumene |
Ekstrakto | 16,0% peze |
Temperaturo de servado | 8 – 12° |
Uzitaj maltoj | hordeaj kaj tritikaj |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | avenflokoj, lakto |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)