Oranĝoj, framboj, mielo | Ju-Rajska Pomarańcza (Na Jurze)

Jen io por ŝatantoj de bieroj dolĉaj kaj fruktaj. Ju-Rajska Pomarańcza el bierfarejo Na Jurze jam per nomo kaj per bela etikedo sugestas ke temos pri organĝeca biero. Verŝita en la glason ĝi malklaras kaj havas koloron similan al ruĝa grapfrukto. Ŝaŭmo ĉe mi apenaŭ aperis, sed eble estas pro mia tro delikata verŝado. Normale en tritika biero, ĝi devus esti multe pli kvalita. En aromo sententeblas framboj kaj citruseco de oranĝoj. En gusto unue senteblas dolĉeco kaj mielo, sekve ripetiĝas oranĝoj kaj framboj de la aromo, fine alvenas ioma acideco. Amareco tute ne senteblas, sed ja temas pri tritika biero, do ĝin oni ne vere atendas, kvankam ioma ne ĝenus por balancigi dolĉecon.

Koncepto de la biero estas tre interesa, kvankam mi pli ŝatas, kiam fruktaj gustoj venas pli naturmetode ol per aldono de sirupo (ĉi-kaze framba). Agrablas lupoldevena citrusa aromo, tamen ne ĝenus iom pli lupoligi la bieron je amareco por bilancigi mielan dolĉecon. Malgraŭ tio la biero estas provinda kaj certe ŝatos ĝin tiuj, kiuj kutimas mendi bieron kun aldono de suko.

Nomo Ju-Rajska Pomarańcza
Stilo tritika
Lando Pollando
Bierfarejo Na Jurze www fb
Alkoholenhavo 4,7% volumene
Ekstrakto 16,5% peze
Temperaturo de servado 7 – 11°
Uzitaj maltoj pilzena, tritika
Uzitaj lupoloj Marynka, Citra, Amarillo
Uzitaj gistoj S33
Aldonaĵoj ŝelo de organĝo, mielo, oranĝa oleo, framba sirupo, citronacido
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Berlinstila acidaĵo | Kwas Delta (Pinta)

Jen interesa aŭtora interpreto de biera stilo Berliner Weisse, do Berlina Tritika. Ĉi tiu stilo estas loka specialaĵo de Berlino. Temas pri tre acida tritika biero kun malmulta komenca ekstrakto (kutime 7–8%), ofte servata kun sukersiropo aŭ framboj aŭ eĉ miksata kun pilsa biero por mildigi acidecon. Foje ĝi estas opiniata kiel la plej refreŝiga biero en la mondo.

La bieron Kwas Delta preparitan speciale por la 3-a Beer Geek Madness en Vroclaco, bierfarejo Pinta kategoriigas kiel Berliner Schwarze (Berlina Nigra), do kiel nigran version de Berliner Weisse. Nigran, sed nur en koloro. Iom kurioze, ĉi tiu biero daŭre gustas kiel hela, ĉar kolorigan maltan ekstrakton Sinamar oni uzis nur por ricevi ĉi tiun aspekton. En aromo senteblas malmulto, eble nur iometa fumiteco. En gusto citroneca acideco tiom fortas, ke malfacilas sentio kion ajn alian. Amareco tute ne enestas. La biero estas evidente tre interesa – malpeza kaj refreŝiga. Ĝi estas tute nekutima, do se vi havus okazon provi ĝin, certe indas, tamen evidente ŝato aŭ malŝato al tiaspecaj bieroj estas tre persona afero.

Nomo Kwas Delta
Stilo Berliner Schwarze / Berlina Nigra
Lando Pollando
Bierfarejo Pinta www fb
Alkoholenhavo 3,0% volumene
Ekstrakto 9,0% peze
Temperaturo de servado 7 – 8°
Uzitaj maltoj horodeaj kaj tritikaj Weyermann®: pilzena, tritika hela; koloriga malta ekstrakto Weyermann® Sinamar®
Uzitaj lupoloj Hallertauer Mittelfrüh (DE), Saaz (CZ)
Uzitaj gistoj Safale US-05
Aldonaĵoj bakterioj Lactobacillus Plantarum
IBU 15

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Tritika biero (Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski)

Pasintsabate mi havis honoron gastigi hejman bierfariston kiu venis el Vroclavo. Temas pri Bartek Lachowski-Koniecpolski (kelkaj legantoj eble renkontis lin en iuj Esperanto-eventoj), kiu kun sia kolego Jakub Murlikiewicz antaŭ nelonge komencis produkti bieron en hejma bierfarejo en Oława. Bartek alvenis kun du memfaritaj bieroj: tritika (Hefeweizen) kaj Milk Stout. Jen la recenzo de la unua el ili.

La biero estas malklara kaj havas mielan koloron. Ĝi venas kun alta ŝaŭmo, kiu tamen rapide malaperas. En la aromo unue senteblas bananoj. En la fono iomete enestas kariofilo kaj citrusoj. Gusto estas intensa, acideca; krom ripeti la aromon ĝi aldonas ankaŭ ioman panecon. Amareco apenaŭ ĉeestas. Gasenhavo estas alta kaj klare sentebla surlange.

Ĉi tiu ankoraŭ sennoma tritika biero de ankoraŭ sennoma bierfarejo laŭ mi estas tre bona reprezentanto de sia stilo. Guste ĝi estas iom pli intensa ol Hefeweizen kutime kaj la sola nekongrueco kun la stilo estas mallonge restanta ŝaŭmo, kiu tamen laŭ mi ne vere gravas. Persone mi ne estas entuziasmulo pri tritikaj bieroj tamen tiu ĉi laŭ mi estas tre bongusta – freŝa kaj faciltrikebla. Finante ĝin oni havas emon tuj malfermi la duan botelon kaj daŭrigi la plezuron. Malgraŭ la tento, mi tamen sukcesis ne fari tion kaj konservi la duan botelon por alia okazo. Ja estas la unua biero kiun mi havis okazon trinki kun la bierfaristo mem! :)

Nomo
Stilo Hefeweizen / tritika
Lando Pollando
Bierfarejo Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski
Alkoholenhavo ĉirkaŭ 5,5% volumene
Ekstrakto 14,0% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj tritika el Germanio, pilzena el Belgio, munkena el Germanio
Uzitaj lupoloj German Hallertau Hersbrucker
Uzitaj gistoj Wyeast 3068 Weihenstephan Weizen
Aldonaĵoj
IBU verŝajne 10±3

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Śmietanka (Jan Olbracht)

Stilon de ĉi tiu etikedo eble vi jam povas rekoni. Temas pri metieja bierfarejo Jan Olbracht el Piotrków Trybunalski, Pollando kaj serio kiun reĝtemaj desegnaĵoj de Andrzej Mleczko (fama pola amuzbilda desegnisto). Ĉi-foje tre somera tritika biero Śmietanka (Kremo). Pli preciza stilo estas verŝajne Hefeweizen, tamen kaj la botelo kaj la retejo de la bierfarejo silentas pri tio, do tio restas mia takso. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

La biero estas malklara, havas idealan oran-bananan koloron kaj abundan ŝaŭmon – ja estas tritika. La aromo estas grena kun agrable senteblaj bananoj. Laŭ la priskribo devus rimarkebli ankaŭ kariofilo, sed mi ne sentis ĝin. La gusto estas komence iom dolĉeta kaj poste ŝanĝiĝanta al acida kun senteblaj banonoj, amareco apenaŭas. Alta gasenhavo idealas por ĉi tiu stilo. La nomo de la biero evidente taŭgas – ĝi vere estas kremeca. Ĝenerale la biero estas tre refreŝiga kaj bongusta. Krom tiu miaopinia manketo pri kariofilo, mi dirus ke ekzempla Hefeweizen. En apuda vendejo kostis 6,49 PLN (~1,53€). Mi tre rekomendas por varma tago!

Cetere, kiel videblas en la tria bildo, mi devas ankoraŭ iom lerni kiel taŭge verŝi tritikan bieron (estas vere ne tiom facila!). Unu mi verŝis tro trankvile kaj la ŝaŭmo tute mankis, dum en la dua mi troigis en alian flankon ;)

Nomo Śmietanka (Kremo)
Stilo tritika biero (mi pensas, ke estas hefeweizen)
Lando Pollando
Bierfarejo Jan Olbracht www fb
Alkoholenhavo 5,6% volumene
Ekstrakto 12,5% peze
Temperaturo de servado 9 – 11°
Uzitaj maltoj plizena, tritika, karmela hela
Uzitaj lupoloj Spalt
Uzitaj gistoj WB-06
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)

Bojan Somero (Bojanowo)

Hodiaŭ trafis en miajn manojn la biero kun Esperanto-nomo SOMERO, do mi pensis, ke tio estas taŭga momento por eki galerion kun recenzoj de bieroj. Ĉu ĝi meritits? Legu la recenzon!

SOMERO estas freŝa kaj leĝera biero el bierfarejo Bojanowo en Pollando. La stilo laŭ la etikedo estas somera elo kvankam rete mi trovis ankaŭ ĝian kategoriigon kiel usona tritika biero. La biero estas pasteŭrizita kaj ne filtrita.

Tuj post malfermo de la botelo senteblas citrusa odoro, ĉefe mandarena aŭ oranĝa, enestas ankaŭ iom da flora odoro, Poste la odoroj iom forvaporis kaj restis tre mildaj. La koloro estas helflava, pajla kaj la biero estas malklara. En ĝia gusto amareco estas modera, iom restanta, senteblas ankaŭ ioma acideco. Gasenhavo estas apenaŭa dum, laŭ mi devus esti relative alta en somerstila biero. La etikedo estas estetika, okulfrapa kaj plej grave – kun nomo en Esperanto ;)

Ĝenerale la biero laŭ mi estas ne elstara, sed ankaŭ ne malbona. Ĝi estas refreŝiga, acideta, kaj tre facile trinkebla. Kostas relative malmulte – 3,69 PLN (malpli ol 1€) en loka vendejo apud mia hejmo. Mi pensas, ke mi povas rekomendi ĉi tiun bieron, se iu ŝatus trinki ion refreŝigan somere; aŭ, se iu kutimas aĉetadi konzernajn bierojn – ĉiu tiu kostas ne multe pli dum guste kaj kvalite estas ja pli bona; aŭ se vi volas fotiĝi kun biero kun Esperanto-nomo :P Se iu tamen atendus ion ŝoke bonan – SOMERO ne estas taŭga elekto.

Nomo Bojan Somero
Stilo Summer Ale (Somera Elo) / American Wheat Beer (Usona tritika biero)
Lando Pollando
Bierfarejo Bojanowo www fb
Alkoholenhavo 4,00% volumene
Ekstrakto 10,00% peze
Temperaturo de servado 9 – 12°
Uzitaj maltoj hordeaj (plizena, Carapils, Crahell) kaj tritika
Uzitaj lupoloj Chinook, Cascade, Mandarina Bavaria
Uzitaj gistoj mankas informo
Aldonaĵoj
IBU mankas informo

Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)