
Behemoth Profanum (Perun)
Ŝajne iĝis moda ke diversaj rokaj aŭ metalaj bandoj preparas sianomajn bierojn. Same estas en Pollando. Metala grupo Behemoth (jen ilia muziko: BEHEMOTH – Blow Your Trumpets Gabriel) havas eĉ tri tiajn bierojn: helan belgan IPA Sacrum, nigran IPA Profanum kaj usonan sukcenan elon Heretyk. Nun mi provas la duan.
Behemoth Profanum estis produktita de bierfarejo Perun kaj do ĝi kompreneble havas tre bonan etikedon – taŭgan por la nomo. La biero, kiel atendite estas komplete nigra, neniom travidebla. Ŝaŭmo unue altis kaj belis, sed rapide malaperis. Bedaŭrinde en aromo kaj gusto la biero ne plu tiom “nigras”. Senteblas ĉefe rezino kaj iom da fruktoj. Malpli multas tipe malhelbieraj: brulita kafo aŭ amara ĉokolado. Komence ĝi acidas kaj poste lasas amarecon. Mezgasa facile trinkeblas. Profanum estas interesa kaj agrabla, sed ne vere tion mi atendis de nigra biero de Behemoth kaj eĉ pli ne de nigra IPA – ĝis ĉi tiu stilo mankas al ĝi forto en la gusto. Eble oni pli bone kategoriigu ĝin kiel usonan stout – tiam ĝi tute bonas.
Nomo | Behemoth Profanum |
---|---|
Stilo | Black IPA / Cascadian Dark Ale / usona Stout |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Perun ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 5,6% volumene |
Ekstrakto | 13,0% peze |
Temperaturo de servado | 10 – 13° |
Uzitaj maltoj | hordeaj, tritika |
Uzitaj lupoloj | lupoloj |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | brulita hordeo |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)