
La plej forta balta porter | Imperium Prunum (Kormoran)
Ĉi tiun bieron oni ege atendis en la pola mondeto de bierŝatantoj. Imperium Prunum de bierfarejo Kormoran el Olsztyn apartenas al la polej bona pola stilo – balta porter. Fakte ĝi estas ĝia imperia (duobla) versio, ĉar kutime ili havas 18-22% da ekstrakto kaj 8-10% sa alkoholo. Imperium Prunum havas 26% da ekstrakto kaj 11% da alkoholo, do en ambaŭ kriterioj ĝi estas evidente la plej forta balta porter ĝis nun farita en Pollando. La biero estis produktita el horodeaj maltoj kun aldono de loka specialaĵo – suska sechlońska, kiu estas fumigita, sekigita pruno.
La bierfarejo vere elstare prepariĝis por la eldono. Entrinkeja premiero okazis dum la tago de balta porter. Kelkajn tagoj poste vendejojn atingis bonege preparita botela versio. Ĉi botelo estas pakita en apartan skatolon. La botelo mem estas satenigita nigre kaj sekurigita per sigelvakso, kio helpas plumaturigi la bieron (kvankam jam aĉetante la bieron oni ricevis trinkaĵon maturigitan dum unu jaro). Anstataŭ etikedo, la informoj estas printitaj rekte sur la botelo. Malgraŭ sufiĉe alta prezo (25 zlotoj, do 5,60€) mendoj por ĝi tiom multis, ke pluraj vendejoj vendis nur po unu botelo al homo. Evidente oni havas impreson, ke temas pri biero nekutima – kaj efektive tia ĝi estas.
La biero estas nigra, netravidebla kun iometaj rubenaj briloj ĉe rando de la glaso. Ŝaŭmo apenaŭ aperis, kio ne tre surprizas en tiom forta biero (tamen laŭ recenzoj, en trinkeja versio ŝaŭmo tre abundis). En aromo unue senteblas delikata dolĉa, frukteca fumo, poste venas odoro de brulita grena kafo kaj brulitaj maltoj. Gusto ripetas la aromon – unue estas dolĉo, poste delikata amareco, aldoniĝas ankaŭ ioma amara ĉokoladeco. Gaso ne multas kaj agrable delikatas. La biero ege glata, densa kaj gluiĝema. Iom skuante la glason oni povas vidi kiom ĝi bele restas sur la vitro. Surlange ĝi estas velura, eĉ oleeca. Rimarkindas, ke nek en aromo, nek en gusto oni sentas alkoholon, dum ĝi ja tre multas. Alkoholon oni sentas nur ene en gorĝo, engutinte la bieron kiu tre agrable varmigas. Ĉio en la biero estas vere elstare balancita, kio certe ŝuldiĝas al ĝia longa, unujara maturiĝado. Ĉi tiun bieron oni povas vere ĝui guton post guto kaj tre bldaŭ bedaŭri ke ĝi jam finiĝis. Ankaŭ mia botelo, trinkita kune kun mia fratino, finiĝis tro rapide. Bonŝance mi sukcesis aĉeti du tiajn botelojn, do la dua restos por ankoraŭ pli maturiĝi kaj mi malfermos ĝin ĉe iu speciala okazo.
Nomo | Imperium Prunum |
---|---|
Stilo | imperia balta porter |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Kormoran ![]() ![]() |
Alkoholenhavo | 11,0% volumene |
Ekstrakto | 26,0% peze |
Temperaturo de servado | 16 – 18° |
Uzitaj maltoj | horodeaj |
Uzitaj lupoloj | mankas informo |
Uzitaj gistoj | mankas informo |
Aldonaĵoj | fumigita, sekigita pruno: suska sechlońska |
IBU | mankas informo |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)