
Tritika biero (Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski)
Pasintsabate mi havis honoron gastigi hejman bierfariston kiu venis el Vroclavo. Temas pri Bartek Lachowski-Koniecpolski (kelkaj legantoj eble renkontis lin en iuj Esperanto-eventoj), kiu kun sia kolego Jakub Murlikiewicz antaŭ nelonge komencis produkti bieron en hejma bierfarejo en Oława. Bartek alvenis kun du memfaritaj bieroj: tritika (Hefeweizen) kaj Milk Stout. Jen la recenzo de la unua el ili.
La biero estas malklara kaj havas mielan koloron. Ĝi venas kun alta ŝaŭmo, kiu tamen rapide malaperas. En la aromo unue senteblas bananoj. En la fono iomete enestas kariofilo kaj citrusoj. Gusto estas intensa, acideca; krom ripeti la aromon ĝi aldonas ankaŭ ioman panecon. Amareco apenaŭ ĉeestas. Gasenhavo estas alta kaj klare sentebla surlange.
Ĉi tiu ankoraŭ sennoma tritika biero de ankoraŭ sennoma bierfarejo laŭ mi estas tre bona reprezentanto de sia stilo. Guste ĝi estas iom pli intensa ol Hefeweizen kutime kaj la sola nekongrueco kun la stilo estas mallonge restanta ŝaŭmo, kiu tamen laŭ mi ne vere gravas. Persone mi ne estas entuziasmulo pri tritikaj bieroj tamen tiu ĉi laŭ mi estas tre bongusta – freŝa kaj faciltrikebla. Finante ĝin oni havas emon tuj malfermi la duan botelon kaj daŭrigi la plezuron. Malgraŭ la tento, mi tamen sukcesis ne fari tion kaj konservi la duan botelon por alia okazo. Ja estas la unua biero kiun mi havis okazon trinki kun la bierfaristo mem! :)
Nomo | – |
---|---|
Stilo | Hefeweizen / tritika |
Lando | Pollando |
Bierfarejo | Jakub Murlikiewicz kaj Bartek Lachowski-Koniecpolski |
Alkoholenhavo | ĉirkaŭ 5,5% volumene |
Ekstrakto | 14,0% peze |
Temperaturo de servado | 9 – 11° |
Uzitaj maltoj | tritika el Germanio, pilzena el Belgio, munkena el Germanio |
Uzitaj lupoloj | German Hallertau Hersbrucker |
Uzitaj gistoj | Wyeast 3068 Weihenstephan Weizen |
Aldonaĵoj | – |
IBU | verŝajne 10±3 |
Ĉu plaĉas al vi, kiel mi blogas pri bieroj? Aĉetu bieron por mi! :)